http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-la-morta-knabino-rimpoe4mo.html




Cezar
La morta knabino

Sur morta mano
flirtas papili',
kadavron vidas sub si.
Knabino morta, ne fantazi'.

Polico venis,
la komisar'
rigardas, sed kun amar'.
Li serĉis ŝin dum streĉiga jar'.

La papilio
flugas kun bel',
for de l' vir' al nova cel',
leviĝas vigle al la ĉiel'.

Ĝoja ĝi estas,
por li eĉ fascin'.
En pensoj li vidas ŝin.
Ŝi estis gaja kaj belulin'.

PS: Nangezi (suda kanto): ĉina fiksforma poemo el 4 versoj de 55,7,9 silaboj, laŭ rimaranĝo xa,a,a (x=senrima)