Hans-Georg Kaiser
Celoj


Mi celojn ja havas,
la celoj tre gravas.
Mi vivas por belo,
min logas mielo.

Mi vivas por vero
kaj justo sur Tero.
Sub veloj, sur reloj,
mi venas al celoj.

La cel' estas vojo
kaj eble la ĝojo.
Volonte mi iras,
aeron enspiras.

Sub nuboj mi velas,
en rev' enĉielas.
Sed viv ' min pli ravas,
se celojn mi havas.


PS: Mi iam aĉetis ĉinan sunombrelon el papero sur foirplaco, kiu havas nun honorplacon en mia loĝejo. Ĉiufoje, kiam mi rigardas ĝin konscie, ĝi serenigas min, kion pli granda arto povus atingi, ĉu? Ĉiuj, kiuj pensas, ke Ĉinio estas perdita por la mondo, rigardu foje grandan ĉinan arton, kaj tiam ili ekkomprenos, ke ili eraras. (HGK)

https://cezaroriginaloj.blogspot.de/