Kia magia muziko! Kia Hammond-orgeno! Kia grandioza teksto! Kia mirinda floropovotempo! Ankoraŭ jardekojn pli poste ĝi estas sentebla kaj celebrata!

Unue mi aĉetis tiun muzikon antaŭ 1968 en Lepsiko, en centro por pollanda arto, ili ankaŭ vendis C. Niemen-on kaj aliajn rarulojn en GDR-magazenoj. Do, tiun titolon mi unuafoje aŭdis tie kaj kompreneble mi aĉetis la sondiskon, kvankam tiuj Zombies estis tute nova por mi. Nun ili memoras min iom pri la bando Beautiful South el Kalifornio. Sed tiuj konatiĝis multe pli malfrue, en la okdekaj jaroj. Eble ili estas nur libervola reenkorpiĝo de The Zombies:) Povus esti... en certa senco... Nu, unu afero estas certa, ankoraŭ neniam iuj Zombies estis pli vivantaj kaj pli simpatiaj ol THE ZOMBIES... (HGK)

https://cezarmuziko.blogspot.de/