Hans-Georg Kaiser

Nigraj truoj ne nepre estas prizonoj, sed eble eĉ transirejoj en novan universon

(Surprizaj pensoj de Stephen Hawking pri nigraj truoj)

Se vi havas la senton, ke vi falis en nigran truon, ne rezignu. Estas elirvojo. En parola lekcio Stephen Hawking asertas, ke nigraj truoj ne estas tiel nigraj, kiel ili ĉiam estas pentritaj. Alie ol pensite, ili ne estas eternaj prizonoj. Aĵoj, do ankaŭ homoj, povas eventuale eliri el nigra truo, eble eĉ en novan universon.

„The message of this lecture, is, that black holes ain't as black as they are painted. They are not the eternal prisons they were once thought. Things can get out of a black hole, both to the outside, and possibly, to another universe. So,if you feel you are in a black hole, don't give up. There's a way out.“ (Stephen Hawking)


„La mesaĝo de tiu lekcio estas, ke nigraj truoj ne estas tiom nigraj kiom oni pentras ilin. Ili ne estas la eternaj prizonoj, kiajn oni pensis ilin. Aĵoj povas eliri el nigra truo, kaj eksteren kaj versajne al alia universo. Do, se vi pensas, ke vi troviĝas en nigra truo, ne rezignu. Estas vojo eksteren.“ (Stephen Hwaking)

Sed li okulume ankaŭ diris en la lekcio, ke spite al tio, ke en nigra truo la transiro en alian universon eblas, oni ne povus reveni el tiu alia universo, ke tial li, kvankam li estas tute avida je kosmoflugo, ne intencas elprovi tion.

„... it might have a passage to another universe. But you couldn't come back to our universe. So, although I'm keen on space flight, I'm not going to try that.“ (Stephen Hawking)

https://popularscienco.blogspot.com/