Hans-Georg Kaiser
Klaus


Ni estis tri junuloj, kiuj serĉas ie post la horizonto la ĝustan vojon. Tamara, Udo kaj mi mem, oni nomis min tiam Hagen Hirte. Ŝerce ili diris pri mi, ke mi estas iom simila al Hagen el Tronje. Certe nur pro tio, ĉar ni ĉiuj ĵus legis la Kanton de la Nibelungoj en prozo.

Ni sidas jam dum kvin minutoj triope ĉe la stratrando de bone flegata eta parko de iu urbeto. La domoj sur la alia stratflanko aspektas ĉiuj neoklasikismaj. Ili bezonus novan farbon, sed ili tamen plaĉas al ni, pro la morbida eleganteco, kiun ili prezentas.

Tamara montras al kiĉa orielo, kiu aspektas kiel tureto de burgfraŭlino, kaj ŝi diras: „Tie mi volus loĝi, for de vi ambaŭ, aĥ, tio estus bela!“ Ŝi diras tion, ĉar ni survoje jam plurajn fojojn mokis ŝin, pro pura plezuro. Sed Tamara trovas tion ne tiel plezuriga kiel ni. Ni prefere ne respondas, ĉar ni iel sentas, ke ŝi pravas pri sia kritiko kontraŭ ni.

Kompreneble ni ne serioze kverelas, tute male, estas ja dimanĉo, kaj ni volas ĝui tiun liberan, sunplenan, gajan tagon. Ni trampis ĝis ĉi tien. Ni faras nur paŭzon kaj la efektiva celpersono estas konato, flegisto en hejmo, kiu loĝas en vilaĝo, proksime.

Neniu el ni pensas en la momento pri la laboro aŭ la universitato, des pli ni diskutas pri tio, ĉu la vizito ĉe la konato estos sukceso ĉu ne, ĉu li povos helpi al ni ĉu ne, ĉar Udo kaj mi volas forlasi la landon GDR, pri tio ni jam decidiĝis, unue ni volis eĉ fuĝi per padelboato trans la Baltan Maron, sed poste ni rezignis pri tio tio, ĉar la risko estus tro granda. Prefere legale forlasi la landon, ni havas ja tempon, sed kiel oni faras tion? Ni sciis nenion pri tio, kaj tial ni serĉis la respondojn ĉe homrajtaj grupoj, kiuj kunlaboras kun la evangelia eklezio. Estus danĝere demandi ilin per telefono. Tial ni trampis.

Tamara ankoraŭ volas fini la studadon. Ŝi ne tiom certas kiel ni, ĉu ŝi vere volas forlasi la landon. Ŝi nur ne volas perdi Udon, sed tion ŝi ne diras.

Ĉe la trampado diino Fortuno helpis nin ĝis nun. Ĉiam denove haltis aŭtoveturigistoj pro ni, kiuj ne volis „preterveturi sian junularon“. Mi devis pensi pri la bibliaj birdoj el la montprediko en la evangelio de Mateo, kiuj ne semas kaj ne rikoltas, kaj kiujn Dio tamen nutras. Nu, ni ne posedas aŭton, sed tamen la kara Dio veturigas nin.

Certe, tute normalaj ni ne estas. Surstrate kaj en la aŭtoj ni bruis en fremda lingvo, kiun neniu krom ni komprenis: „Bonvolu eniri en la aŭto, sinjorojn!“ diris ekzemple Tamara.

Kaj mi por ekzemplo respondis: „Tamara, kial vi ne prenas la akuzativon, kara, tiu ne mordas vin, haha?!“

Kaj Udo ekzemple diris: „Tion ŝi neniam lernos, Hagen,“ kaj li rikanis larĝe.

Mi diris, donante ekzemplon, al Tamara: „Permesu, ke mi prezentu min al vi, sinjorino! Tiel oni devas diri tion, mia kara, nekredeble ke vi studas la amharan je la universitato, kaj tamen vi ne regas la akuzativon, hm?“ Ke Tamara poste tiom paŭtis, mi trovis iom troigita.

„Ĉu cigaredo de la marko „Karo“, konata kiel forte venena, agrablus, sinjorino!“ demandis ekzemple Udo surstrate.

Kaj ŝi ofendite respondis: „Kion signifas venena, he? Ha, mi komprenas nun! Vi jam denove fumis ĉiujn F6-cigaredojn, friponojn, kaj mi fumu la senfiltrajn, kvankam mi pagas la filtrocigaredoj.

„La filtrocigaredojn“,Udo respondis okulume.

Kaj tiel plu kaj plu kaj plu …

Ke Tamara jam tiel bone parolis E-on, kvankam ŝi komencis lerni la lingvon nur antaŭ tri semajnoj, neniu el ni viroj koncedis, ja kial? Ni ja ankoraŭ ne legis la librojn de la feministino Alice Schwarzer, la plej bona amikino de ĉiuj inoj.Tio ne signifas, ke ni ne ŝatis la studentinon Tamara. Tiam ni lernis Esperanton sur la strato, dum ni marŝis, la dikfingron envente kaj la konversacilibron enmane.

Poste ni konversacias plu en la parko, sidante ĉe blankaj seĝoj kaj tabloj.

Niaj pensoj ŝvebas tiom malproksime de ĉiuj ĉiutagaĵoj, ke oni devas timi, ke ni tuj ekflugos ankaŭ korpe en la bluegan ĉielon. Tiaj entuziasmaj konversacioj povas esti danĝeraj. Ni lulas nin en tre edifaj pensoj, karesataj de radianta suno, kiun gloris jam Francisko el Asisi. Ni manĝas nian ambrozion, kiu konsistas el profana rostita kolbaso kun freŝa terpomsalato.

Jen altrudiĝas problemeto. Ni ne scias, kie la vizitoto precize loĝas. Udo elprenas mapon, en kiu eĉ vilaĝoj kun ne pli ol tri domoj estas treoveblaj. Li diras ridete: „Havu konfidon, ĉio fariĝos bona!“ Do, neniu danĝero! Se eĉ la pedanta Udo diras tion, li certe pravas.

Tamara, Udo, kaj mi cerbumas, sed ne tro. Ni ja havas konfidon. Ĉe la serĉado de la loko ni eĉ iom ĉirkaŭrigardas. Niaj rigardoj vagas al la najbara tablo, ĉe kiu sidas juna kristano kun okulvitroj, kiujn jam la okulkuracisto Zamenhof, la iniciatoro de Esperanto uzis. La surreversa plaketo montras lian evangelian konfesion. La kristano, ruĝbarbulo, ŝvitas en la vizaĝo. Li rigardas senesprime preter nin. Li sidas senmove kaj apenaŭ atentas nin. Apud li ridetas al ni rulseĝisto, kies manoj strange kurbiĝas super la tablon. Kun granda peno li ĉiufoje turnas la kapon al la cigaredomano, se li volas suĉi je la cigaredo.

Tio malagrable tuŝas nin, la rulseĝisto iel ĝenas niajn konsiderojn. Sed ĉar ni estas en dimanĉohumuro, ni ankaŭ nun ne grumblas. Kial la rulseĝisto koncernu nin? La rulseĝisto sidas ĉe sia tablo kaj ni je nia, tiel tio estas ja en ordo, ĉu ne? Niaj rigardoj denove vagadas. Ni esperantumas plu kaj revas pri tio, kiel ni ĉiuj kune vizitos Hamburgon, aŭ Stuttgarton, aŭ eĉ Parizon.

„Ja Parizo, Tamara ekkrias!“

„Ja, kaj post Parizo ni veturos al Boulogne sur Mer, kie okazis la unua Esperantokongreso, sur la spuroj de Zamenhof!“ mi entuziasme krias.

Estas lokoj, al kiuj ni ne rajtas vojaĝi, ĉar ni kiel civitanoj de la socialisma lando GDR ne veturu en la okcidentan eksterlandon. Tiuj, kiuj estas pli egalaj ol la aliaj, rajtas veturi tien, sed tiuj estas ja politikaj gravuloj, aŭ perfidaj artistoj aŭ policaj spionoj, aŭ kio ajn, kion ni ne scias. Ni estas nur la nuloj, la randfiguroj en fia ludo. Sinjoro Blanke, la ĉefo de la esperantistoj en nia lando, mem eĉ akademiano en okcidenta organizo, rajtas veturi en la okcidenton, sed ni ne. Kial tio? Tion ni ne komprenas!

Tamara, kiu ne volas, ke ni nun ne eĉ pli ekscitiĝu, diras: „Mi havas ideon!“

„Hoho“, vokas Udo ree rikane, „Tamara havas ideon, tio estas ja tute nova!“

„Jes, mi havas, karulo“, ŝi diras iom malĝoja, ĉar Udo estas ŝia tielnomata koramato. „Mi ja nur volis diri, ke ni eble demandu la ruĝbarbulo, li certe estas flegisto kaj konas nian konaton.“

La adepto de la krucumito ne konas lin, sed nun enmiksiĝas la rulseĝisto. Kun zigzagaj korpomovoj kaj tordita vizaĝo li elpuŝas kun konfuzita mieno kaj mola voĉo, ke tiu, kiun ni serĉas, loĝas en la proksima rulseĝista hejmo. „Estas flegisto“, li diras, „flegisto en la hejmo, jes ja.“ Tiam li iom hezitas kvazaŭ li ne povus decidiĝi pri io, sed fine li diras ankoraŭ: „Mi kunvenos, ankaŭ mi devas veturi tien.“

„Bonege“, Tamara diras por ni.

Mi ekpensas pri tio, kiel li venos ĉi tien. Estas evidente, ke la kristano veturigis lin. Sekve li akompanos nin. Sed venis tute alie. Montriĝas, ke la juna kristano tute ne estas flegisto, sed studento, ke li nur pro afableco kunprenis la rulseĝiston per tramo ĝis ĉi tien. Li tute ne havas tempon kaj estas tre dankema al ni, ke ni transprenos la rulseĝiston por la lasta vojdistanco. Surprizite kaj iom perpleksaj ni nur kapjesas. Poste la bonkora ruĝbarbulo ekiras en la parkon kaj foriĝas inter kelkaj maljunaj kverkoj.

Mi staras konsternite apud la rulseĝo. Nur nun mi vere konsciiĝas, ke la rulseĝo ja ne per si mem ekveturos. Mi komencas ŝovi ĝin. Ni iras trans la strato kun la neoklasikismaj domoj. Udo kaj Tamara ridas pri miaj mallertaj stirmanovroj. Mi ŝajnigas min surda kaj muta kaj ŝovas la rulseĝon per memkomprena mieno, sed tre tre atente. La rulseĝo veturas sur la glata kaj ebena vojo kvazaŭ per si mem. La rulseĝisto, kiu ne estas pli olda ol ni, alridas nin per siaj mokemaj okuloj. Videble li ne havas kaŭzon por plendi. Denove ni estas entuziasmaj. La mondo estas ja tamen bela, ĉu ne? La damo Suno okulumas al ni kaj en la blua ĉielo naĝas kelkaj blankaj ŝafidoj.

„Plu geamikoj, plu! Antaŭen!“ mi vokas.

„Nur rekte kuraĝe, sinjoro“ revokas Tamara,

„...kaj ne flankiĝante“, aldonas la rikananta Udo,

„...ni iru la vojon celitan!“ mi finas la diron korekte.

La rulseĝisto demandis nin: „Kia lingvo tio estas, kiun vi parolas, ĉu eble la itala?“

„Ne“, mi diras, „tio estas tute alia lingvo, Esperanto.“

„Aha“, li diras, „la internacia artefarita lingvo, ĉu?“

Nu, mi klarigas al li la aferon, kaj montriĝas, ke nia konato rakontis jam multon pri tio, ke Klaus eĉ jam pripensis, ĉu lerni ĉu ne lerni ĝin. Mi ne volas eldemandi lin pri tio. Tial mi ŝanĝas la temon. Mi demandas lin: „Amiko, diru, kiel vi nomiĝas, ni ja ankoraŭ tute ne demandis vin pro via nomo, pardonu.“

„Nepardoninde, mi estas Klaus“, li diras simple, „kaj vi?“

„Mi, Tamara“.

„Mi Udo“.

„Kaj mi , Hagen el Tronje“, mi respondas ridete.

„Do, sufiĉe morna, sed honesta ulo“, diras Klaus, kiu evidente bone legis la Kanton pri la Nibelungoj.

Mi diras senkulpigante min: „Ja ne mi elektis la nomon, sed la du aliaj.“

Kvankam la rulseĝo tre bone ruliĝas sur la glata ebena strato, estas tamen sufiĉe da obstakloj, kiujn ni devas preteriri.

Kvazaŭ kapitano Klaus ordonas kiel eviti la danĝerzonojn. Ankaŭ tio estas bela. Ĉio iras glite glate. Estas facile, tiom facile – ĉar ni ankoraŭ veturigas lin sur asfalto. Sed post la eliro el la urbo la vojo subite krute grimpas kaj grimpas. Tio jam ne plu estas tiom facila. Ĉar mi ekŝvitas, mi dividas la laboron kun Udo.

Ŝajne por konsoli nin, diras Klaus: „Tiel bone la rulseĝo ne estas, ĝi veturadas iom dekstren.“ Poste ankaŭ mi rimarkas tion.

Kiam ni estis surgrimpintaj la krutan vojon, la vojo estas danke al Karlo Markso denove ebena. La veturigado de Klaus estas ree plezuro. Bela tago, vere! Pri tia plezuro ni vere ne pensis, kiam ni ektrampis. Por ni gravis nur la celo, pri la vojo ni ne cerbumis. Eble ni ja vere ne estas la montpredikaj birdoj, sed gajaj migrantoj certe!

Kaj ankaŭ ni povus kanti:

Mi migras gaje sur la voj’,
migrado estas mia ĝoj’, mi migras.
Gemastroj, mi nun devas for.
Retenu min en via kor’, mi migras,
migras, mi migras, mi ...

Aŭ eble tio:

Se donas Di’ al vi favoron,
Li sendas vin for el la dom’,
Por montri sian mirlaboron,
La belan mondon, al la hom’.

Kvazaŭ Li tuj volas doni ekzemplon, ni vidas en la sekva vilaĝo kermesan amuzejon, certe pro iu vilaĝfesto. Tio aspektas ja alloga: Monto-valo-veturejo, ĉen-karuselo, infana karuselo kun lignaj ĉevaloj, kelkaj diversaj budoj, unu kun rostkolbasoj. Loteria budo, tio estas ja ĉi tie kiel en la vera festvivo! Nu, kaj tial ankaŭ pafbudo ne mankas, por ke la bonaj civitanoj jam frue lernu kiel pafi al certaj celoj. Unue sur florojn, pli poste sur homojn, ekzemple je la limo de nia lando. Ĝisĉiela biertendego staras en la mezo. Apude kunnajlita tabula scenejo, sur kiu baldaŭ ekhurlos la stultiga industrio.

Interese estas, ke ili tie ankaŭ havas librobudon. La budo estas prigluita per buntaj papilioj. Tio nepre estas inda, ĝenerale kaj speciale pro la usona rokgrupo Iron Butterfly. La vendistino aspektas kiel Pipi Ŝtrumpolonga. Ŝi rigardas invitema al ni. Nu bone, ni interŝanĝas hastajn rigardojn kaj ĉiuj ni kapjesas. Do, ni eniras la kermeson.

Kun flankrigardo al Klaus ni efikigas liberan eniron ĉe la pensiulo, kiun ĉiuj nomas Fredĉjo. Li estas preskaŭ surda. Ni promesas al Fredĉjo, ke ni nur volas trinki ion, kaj tiam plu. Li kapjesas afable kaj diras nur: „Do, enŝteliĝu! Sed ne tiom paradu, kondutu laŭorde, ĉu en ordo?“
„Kompreneble, kion vi pensas, avĉjo?“, mi diras moke, antaŭ ol ni eniras. Ni iras rondon, iom babilas kun Pipi Ŝtrumpolonga, kiu estas bibliotekistino en la agrarkooperativo. Sed por libroj ŝi tute ne interesiĝas, des pli por muziko, ekzemple por Mick Jagger. Ni por Iron Butterfly kaj Jimi Hendrix, Klaus por la klasika muziko de Chopin. Kaj ĉiuj ni estas ŝatantoj de la GDR-popgrupoj Lift, City, Bayon, Renft, kiuj kantadas poezie koditajn ribelemajn tekstojn. Tiel ni do havas komunan temon.

Tiam ni iras en la biertendegon: Mi volas aĉeti bierojn, sed Tamara kaj Udo ja ne trinkas bieron. Pro veto! Kaj ankaŭ Klaus ne volas havi ĝin. Sola trinki bieron, tion ankaŭ mi ne volas. Tial ni aĉetas verdan asperulan limonadon, kompreneble ankaŭ por Klaus, sed li rifuzas trinki ĝin. En la tendego la diskoteko „Koloseo“ je nia peto ludas nian sekretan himnon: La kanto: „Malantaŭ vitro“ de la grupo City el Berlino. Ni kunkantas: „Mi disbatis murojn el vitro, rompis la kristal’ Sed estis nur silueta bild’, mi vekiĝis dum fal’. Ĉirkaŭ ni restis floroj el glaci’. .... Kiam mi elvenos do? Kiam mi elvenos!?“

„Ke la bonzoj tion ne malpermesis, nekredeble“, diras Udo, kiu volonte filozofumas. „Ĉu ili vere estas tiel stultaj, ke ili ne rimarkas la ironion?“

Tra mia kapo subite fulmas: Kial Klaus ne trinkas? Mi demandas lin: „Kial vi ne volas trinki, Klaus! Ĉu vi ne soifas?“

„Mi jam trinkis lakton frue, kaj dum la veturo mi prefere ne trinkas.“

„Aĥ, tiel“, mi nur diras kaj eksilentas hontigite.

Kiam ni estas denove ekstere, ni ankoraŭ aĉetas grandajn vaflojn kaj iras frate salutante al la afabla pensiulo ĉe la enirkaso, kiu ĝuste trinkas bieron. Li etendas al Klaus eĉ manon kaj diras: „Ĉu plaĉis al vi ĉe ni, juna amiko?“

„Jes“, kriegas Klaus, „bonege, kaj dankon, ke vi enlasis nin.“

„Nu, nedankinde“, diras Fredĉjo, la pensiulo-kasisto, „tio estas ja mia solidara devo, junuloj, mi estis ministo dum kvardek kvin jaroj, ministoj estas solidaraj, mi ankoraŭ kun biciklo kaj karbidlampo veturis al la laboro, ĉiutage dekkvin kilometrojn tien kaj reen, sciu tion!“

„Nu, se tiel estas, Fredĉjo, jen mi ekkomprenas“, rimarkas Tamara ridetante, kiu cirkaŭbrakas Fredĉjon kaj donas al li kiseton sur vangon. Fredĉjo tiras la blankajn dikajn brovojn supren kaj ekbrilas, ruĝiĝante pro plezuro li flustras: „Hehe, belulino, dankegon, mia kara.“

Kaj Udo subite vokas: „Vivu Esperanto! Fratoj, manon donu kore!“

Tamara diras: „Kaj la fratinojn, tiujn vi forgesas, ĉu!?“

„Kio, Esperanto?“ diras samtempe Fredĉjo, iom surprizite, „ha jes, Esperanto, pri tio mi aŭdis ion, en Lepsiko la laboristoj lernis Esperanton, estis multaj, en la dudekaj jaroj, jes ja, vi do estas esperantistoj, ĉu? Tio estas ja tre bona, ke vi faras tion, pri tio mi ĝojas, vere, mi jam pensis, ke ĝi ne plu ekzistas!“

Tamara diris tute fiera: „Ni estas esperantistoj, Fredĉjo!“ Kaj iom perplekse ŝi aldonas: „Ĉu eble ankaŭ VI iam lernis Esperanton, Fredĉjo! Kiam, diru?“
„Ne ne, nur iomete, mi ja ne havis tempon, tro da laboro, mi jam ĉion forgesis, mia kara, estis antaŭ longa tempo.“

Ni estas impresitaj de la modesta interesa Fredĉjo, kiu eĉ konas Esperanton! Li estas ekster ĉia dubo bonulo. Kaj plej prefere ni ankoraŭ restus ĉe li, sed ni devis marŝi plu.

Tie en la foro atendas la horizonto! Ek do, radoj kaj migrantoj! Ek, al la horizonto, post la horizonto iros plu!

Ni estas denove sur la vojo kaj Tamara laŭte plendas: „Jes ja, fratoj, haha, ke mi ne ridu! Eĉ la rulseĝon mi ne rajtas ŝovi, ĉar la grandsinjoroj ne permesas tion! Kion vi diras, Klaus?“

Klaus diras iom embarasite: „Pro mi, jes, mia kara, kial ne? Mi ne estas grandsinjoro, kara, nur...“ Sed li eksilentas.

Udo transdonas al ŝi la rulseĝon kaj diras: „Bonvolu ekveturi, Tamara, kiel aĉe vi pensas pri ni.“

Tamara energie ekŝovas, sed jam post kelkaj metroj ŝi karambolas en akra vojkurbiĝo pro iu ŝtono, kiu kuŝas ĉe la vojo. Ho ve, Tamara ekruĝiĝas kaj rigardas senkonsile al ni, preskaŭ pardonpete. Ni estas terurigitaj, nur Klaus trovas tion amuza kaj diras gaje: „Vi ja ne eble volis ĵeti min en la vojfosaĵon?“

„Ni ekridis laŭte. Sed tion li prefere ne estu dirinta, ĉar Tamara nun tuj paliĝas pro honto. Sed Klaus diras grandanime:„Nu, ne afliktiĝu, mia kara, ja nenio malbona okazis!“

Tamara embarasite ridetas kaj ŝovas plu la rulseĝon. Mi antaŭlegas laŭte el konversacilibro. Se Tamara ne scias iun vorton, ni tradukas ĝin por ŝi. Poste mi ekzamenas ŝin laŭ la libro:

Mi: „Kiel vi nomiĝas?“

Ŝi: „Tamara Bunke.“ (Ŝi moke rigardas.)

Mi: „En ordo, do la amikino de Che, kio vi estas laŭ profesio, instruistino pri la amhara lingvo?“

Ŝi: „Ne, nur studento de la amhara.“

Mi: „En kiu monato vi planas libertempi?“

Ŝi: „La tuta jaro..“

Mi: „La tutan jaron.“

Ŝi: „Stulta demando!“

Mi: „Ne mia kulpo. Kie vi intencas pasigi vian libertempon?“

Ŝi: „En Parizo, senkoste ĉe esperantistoj, se eblas.“

Mi: „Kiomope?“

Ŝi: Kiom kio?“

Mi: „Ĉu unuope, duope, aŭ triope?“

Ŝi: „Unuope.“

Mi: „Sen ni ambaŭ?“

Ŝi. „Jes, kompreneble sen vi kaj sen li.“

Mi: „Kial?“

Ŝi: „Kial la bananoj estas kurbigitaj?“

Mi: „Tion vi scias mem, mia kara.“

Klaus subite interrompas nin: „Ĉu vi ĉiuj eble volas fariĝi tradukistoj?“

Mi estas iom perpleksa, ĉar mi pri io tia ankoraŭ neniam cerbumis. Mi tradukas de certa tempo de B. Traven „La Mortulan Ŝipon“ en Esperanton, sed ĉu mi fariĝu tradukisto, pri tio mi ankoraŭ neniam pensis.

Tamara diras: „Mi fariĝos interpretisto por la amhara lingvo. Eble mi iros al Afganio.“

„Kaj vi, Udo?“ diras Klaus.

„Nu, mi estas lumigisto en teatro, mi iros al Stuttgart, tie mi havas kamaradon en la lumigista trupo. Tiu jam foriĝis al la okcidento, kaj skribas al mi ĉeokaze pri sia laboro tie. Kiel li fuĝis, tion scias neniu. Estas mistero.“

„Kaj vi, Hagen“, demandas Klaus plu.

„Mi aĉetos al mi ie en la Nigra Arbaro arbodomon, dek metrojn super la tero, kaj tie mi ekloĝos“, mi respondas tute serioze. Sed Klaus, kiu jam iom konas min, ne kredas tion al mi. Tiel ni plezure plu babilas kaj ruligas ĉe tio la rulseĝiston Klaus en sia rulseĝo en la rulseĝistan hejmon. Ĉu tio ne estas grandioza? Jes, ĝi estas! Sed laŭdon ni pro tio ne meritas. Estis ja nur hazardo, ĉar ni serĉas la flegiston.

Kelkajn minutojn poste Klaus proponas cigaredopaŭzon. Ni haltas kaj prenas post lia peto la cigaredojn por li el la dorsosako. Klaus insistas pri tio, ke ni fumu de liaj. Estas nur la aĉa marko „Juvelo“, sed en senespera situacio la diablo fumas ankaŭ cigaredojn de la marko „Juvelo“, ĉu ne?

Mi rimarkas, ke Klaus estas iom ĝenata, ke ni devas helpi lin. Kia sento devas esti, se oni eĉ cigaredon ne povas fumi sen helpo de aliaj? Mi ne povas imagi tion, sed respekton mi havas por Klaus! Kiom da vivoforto devas esti en li, ke li eltenas tiun vivon kun tioma humuro?

Antaŭ la celo ni ankoraŭ dubas; ĉu vere estas la hejmo? Malproksime de ĉia civilizacio, la domoj aspektas iom tiel kvazaŭ oni kaŝis ilin intence. Pro honto, ke tiaj handikaptitoj en la socialismo ekzistas, ĉu? Tiuj, kiuj formetis ilin ĉi tien, certe tute laŭte ekkrius, ke ne! Ke tio estas tute alia afero. Sed kial pro kio en la mondo ili tiukaze devas vivi ĉi tie? Kvin kilometrojn for de la urbo kiel sur insulo, kvazaŭ kiel punkaptitoj?

Belulino Suno nun estas en la zenito kaj radias agresive, la ŝvito elfluas el ĉiu haŭtporo. Ĉu ni vere trovos la flegiston?

Klaus ekkonas kiel la unua, ke efektive estas la hejmo. Li montras al la plata vojo de la eniro. Do, ni alvenis. Pli bone: Klaus alvenis. Ni ŝovas lin internen, kie li tuj estas akceptata de flegistino.

Ŝi estas malkontenta kun li: „Klaus, kie vi nur restis, ni ĉiuj jam senpacience atendas vin!“

Baldaŭ algapas nin tute eksterordinara rondo da kafotrinkantoj ĉe la longa tablo en la kultura ĉambro, kiu estas feste aranĝita. Ili kolektiĝis tie, sidante sur siaj rulseĝoj kiel kafoklaĉrondo, kiu ankoraŭ devis atendi je la plej grava persono de la tago.

Estas Klaus, kiu hodiaŭ havas sian naskiĝtagon, kaj kiu tute ne diris tion al ni!

Ni ekscias, ke Klaus propre devis atendi ĉe la blankaj tabloj en la parko ĝuste je tiu flegisto, pro kiu ni venis, kiun ni serĉas. Nu, la renkontiĝon ni estus povintaj realigi pli facile, ĉu? Sed kion fari? Nun ni estas ĉi tie, kaj nenio restos al ni krom atendi lin. Kaj tial ni sidiĝas al malgranda tablo apud la granda festtablo, ĉar tiu estas jam tute okupita. Multaj rulseĝistaj okuloj rigardas scivoleme al ni, ni estas embarasitaj kaj plej volonte kaŝiĝus post unu el la senvidebligaj maskoj, kiuj en fabeloj tiom ofte estas uzataj en tiaj okazoj.

Kvankam ni estas embarasitaj, ni iras al Klaus kaj gratulas lin je lia dudeka naskiĝtago. Ni ĉirkaŭbrakas lin, homon, kiun ni matene ankoraŭ ne konis! Udo prenas por Klaus la trinktigon el la dorsosako kaj Tamara ŝovas la kukon tien antaŭ lin, kie li perbuŝe povas deŝiri pecon post peco.


https://cezaroriginaloj.blogspot.de/