Cezar
Ĉiu floro
Ĉiu floro, ĉiu floro,
floras bele kun fervoro
en la temp' de l' ĝusta horo
en pasia homa koro.
Flor' salutas nin per kronoj,
belkolore antaŭ fonoj.
Floroj estas plu admonoj
al pacem' kaj softaj sonoj.
|
| Dalio, kiu aspektas kiel paper… |
Kelkaj ege ebriigas,
kelkaj torĉe nin instigas.
Per bunteco flor' intrigas
kaj per sorĉo nin religas.
DSC 1865
Ĉiu floro, ĉiu floro
floras bele kun fervoro
en la temp' de l' ĝusta horo
en pasia homa koro.
Rimarko: Mi ĵus rearanĝis mian floralbumon kaj aldonis novajn muziktitolojn. Multe da plezuro ĉe la rigardado.
Send a message
Search for members


