fotis Amy Chang (facebook)


Hans-Georg Kaiser
ĜUO


Luno, montoj, lago.
Jen homoj dum velvago.
Kolore ĉio bluas,
kaj mi la pacon ĝuas...


Hans-Georg Kaiser
BUDHANOJ EN REVO


Ĉi tio estas revo,
kompaso de sendevo.
Budhanoj revdormetas,
dum Luno tre sekretas.


Hans-Georg Kaiser
BLUA PACO


Blua paco,
kiel donaco.
Ĉe velboatduo
varias la bluo.


Hans-Georg Kaiser
LUNO


Luno
pacajn
lagojn
ŝatas.

Luno
kvazaŭ
pace
fratas.