Jan Hus, la spirita vojpretiganto de la husitoj, kies naskiĝdomon en la vilaĝo Husinec vizitis Donjo kaj mi antaŭ kelkaj jaroj, donis al ni ĉiuj la sekvan faman instruon sur la vojon:


Jan Hus
Vero


Tial, kara kristano,
serĉu la veron,
aŭskultu la veron,
lernu la veron,
amu la veron,
parolu la veron
firmtenu la veron,
defendu la veron
ĝis la morto,
ĉar ĝi liberigos vin
de la peko,
de la diablo,
de la morto de l' animo
kaj finfine de la eterna morto.

PS:

La teksto de Hus taŭgas por ĉiu, ankaŭ por nekristanoj. Eble eĉ pli por nekredanoj. Mi metis la tekston por vi en prozpoeman formon kaj donis al ĝi la supran titolon. (HGK)