http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2012/05/dancu-dancu-karulino-poemo.html



Cezar
Dancu, dancu, karulino!


Dancu! Dancu, karulino!
Dancu longe kaj sen fino,
ĉar dancado serenigas
kaj la amon tre instigas.

Dancu! Dancu kun plezuro,
ĝis karesos vin femuro,
ĝis la zorgoj ekforiĝos
kaj vi mem pro ĝoj' ekkriĉos.

Dancu, dancu kun lascivo,
dancu ĉaste tra la vivo.
Se vi viajn koksojn svingos,
vi neeblon eĉ atingos.

Dancu gaje kun plezuro
vian tangon por futuro.
Dancu valson en la nuno
aŭ eĉ sambon sub la luno.

Dancu! Dancu, karulino,
ĝis la lasta danc' ĉe l' fino,
ĝis la lasta not' elsonos
kaj vin polican' admonos.

Dancu plu eĉ, karulino,
kun la Morto sur la sino,
ĝis Li preni vin forgesos,
pluajn jarojn eĉ promesos.

Dancu plu en la ĉielo
aŭ infere en malhelo.
Dancu ĝis diabloj ridos
kaj la dioj al vi fidos.

Dancu, dancu, karulino,
dancu longe kaj sen fino,
ĉar dancado serenigas
kaj la amon tre instigas.