Cezar (Kaiser) Published on November 14, 2008
by Cezar (Kaiser)pro

Cezar (Kaiser)'s blog

Browse posts
Cezar: Boksisto kun floro (poemo + agentura foto)
Posted on November 18, 2008
Eder Benedetti / Cezar: Dancu! Dancu, karulino!! (Desegno kaj poemo)
Posted on November 18, 2008
Lingvaj rimarkoj pri la B.Traven-romano: "La trezoro de l' Sierra Madre"
Posted on November 17, 2008
1 comment (latest 20 months ago)
B.Traven: "La trezoro de l' Sierra Madre" - jen nia nova romantraduko
Posted on November 15, 2008
16 comments (latest 20 months ago)
Ĉu ŝtonoj vivas kaj mortas? (popularscienco)
4 comments (latest 20 months ago)
Simon & Garfunkel: The sound of silence - Der Klang der Stille - La sonado de l' kvieto
Posted on November 14, 2008
6 comments (latest 20 months ago)
Endre Toth: Die Steinsäge -Esperantoerzählung in Deutsch
Posted on November 13, 2008
2 comments (latest 20 months ago)
Cezar: Marĉandistino (poemo)
Posted on November 12, 2008
David S. / Cezar : (foto + poemeto "Dentradulo")
Posted on November 12, 2008
2 comments (latest 20 months ago)

Keyword tags

morto
popularscienco

More information

This post is public
Attribution + non Commercial + no Derivs
  1. 2 people added it to their favorites
  2. Read 619 times

Ĉu ŝtonoj vivas kaj mortas? (popularscienco)

Friday November 14, 2008 at 06:50PM

Moviĝanta ŝtono en dezerto (1)
Moviĝanta ŝtono en dezerto (1)


Ĉu ŝtonoj tamen vivas?

de GESEKO V. LÜPKE

Unuarigarde estas sensenca demando: ŝtonoj ne moviĝas, ne spiras, ne posedas metabolon kaj ne generas idojn - kiel ili tiukaze do vivu? Tamen dua rigardo indas la penon: indiĝenoj de Usono, la lakota-siuoj honoras ŝtonojn kiel vivestaĵojn. Kiel "parencojn" ili salutas ĉiun ŝtonon, kiu ruĝe ardanta estas
portata en iliajn ŝvitkabanojn. En Mongolio la nomadoj kredas, ke ŝtonoj havas animon kaj, ke ili bezonas sep jarojn por rekutimiĝo, se oni translokigas ilin kiel frajton. Kaj en kelkaj dezertoj de la mondo oni eĉ observis, ke la ŝtonoj dum monato migras ĝis okcent metrojn tra la sablo!

Ĉu ŝtonoj do tamen vivas? Ilia granda aĝo postulas tempkoncizigon, se ni volas kompreni ilian vivciklon. Se oni observas ilian historion tra miliono de jaroj, jen ili estas parto de giganta metabolo, foje fluanta lafo, kaj foje firma granito. Se oni observas ilin tra miilardoj de jaroj, oni ekkonas, ke ili devenas de la kosmo: Ilia materialo estis elkovita de sunoj, kiuj poste eksplodis. La unua tera ŝtono ekestis antaŭ kvar milardoj da jaroj - kune kun la Tero.

Tiel rigardate ŝtonoj ŝanĝiĝas kaj transformiĝas. Sed ĉu ili ankaŭ vivas? La sciencistoj pensas, ke formiĝis el la mineralaj eroj de la unuaj ŝtonoj kun la helpo de la fulmenergioj la unuaj aminacidoj. Tio signifas: sen ŝtonoj ne ekzistus
organika vivo!

Ŝtono povas esti tio aŭ tio ĉi - parto de la vivo kaj parto de la "morta" materio. La kriterioj el la homomondo ne suficas por ŝtonoj. Rigardo al la Alpoj montr

Moviĝanta ŝtono en dezerto (2)
Moviĝanta ŝtono en dezerto (2)
as: kalksedimentojn, kien ajn oni rigardas - ŝtonojn, kiuj iam estis konkoj. Preskaŭ la tuta tersurfaco iam estis vivanta kaj estis renovigita multfoje. Sola molekulo povas esti dum sia historio parto de ŝtono, foje parto de herbosaltulo.

Se sen ŝtonoj ne ekzistas vivo kaj ili estas foje mor
taj, foje vivantaj, ĉu ili tiukaze povas morti? Ilia "morto" konsistas en tio disprompi en ĉiam pli malgrandajn erojn, solviĝi kaj plu ekzisti en aliaj formaĵoj - kiel en la kalkŝtono, kiu el la Alpoj pere de la trinkakvo estas transportata al ni kaj kiel parto de la ostoj sedimentigas sin en niajn korpojn. Ĉu ĝi estas vivanta? Iel ja tamen! La siuoj esprimis tion tiel: "Aho Metakuyassin" - "mi salutas miajn parencojn".


tradukis Donjo & Cezar

el la popularscienca gazeto
PM 12/08

4 Comments / add your comment?

Fernando Maia Jr. says:
"Aho Metakuyassin". Mi ne forgesos tion.

PS: emociiga raporteto.
Posted 20 months ago. ( permalink / translate )
Cezar (Kaiser)pro says:
Jes, tre interese, mi diris jam de jaroj, ke ŝtonoj ne povas esti mortaj, kaj evidente mi pravis:) Pensado bezonas kuraĝon! Tio estas la plej granda problemo de pensado. En la ŝtonoj ripozas nia tuta historio!
Posted 20 months ago. ( permalink )
Dimitrije Janicic says:
Che ni multaj shtonoj enhavas interesaj legindoj. En legindoj multaj ŝtonoj estis vivintaj!
Posted 20 months ago. ( permalink )
Elbertinumpro says:
mi pensas - ke ĉio havas vivon ĉar ĉio havas movoforton -
Posted 20 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...