http://cezarmuziko.blogspot.de/2012/06/la-muzikisto-casar-mortis.html




La muzikisto Cäsar

La kantisto kaj gitaristo de la legendeca
rokbando Renft el Lepsiko estas morta


Lepsiko. La kantisto kaj gitaristo Peter Gläser,
kiun adeptoj, amikoj kaj muzikistaj kolegoj nomis nur Cezar (Cäsar), mortis 59-jara je kancero

de Kostas Kipuros

Cezar estas morta. La sciigo trafas min dolorige, kvankam ne neatendite. Kiam mi vidis Cezaron la lastan fojon, li batalis je du frontoj, je la unua tiun batalon, kiun li jam delonge entreprenis - tiun kontraŭ la demonoj de la alkoholdependeco, el kiu li certe estus elirinta kiel venkinto. Je la alia fronto li batalis kontraŭ malamiko, kiun li eĉ ne divenis: kontraŭ la kanceron. Ke pri tiu la fortorilatoj estis aliaj, sciis Cezar. Tamen amikoj kaj kolegoj ĝisfine esperis, ke li ankaŭ el tiu malegala luktado revenus sukcese.

Nun, kiam "la migranto" komencis la lastan vojaĝon, la fokuso de la publikeco ankoraŭfoje direktiĝos al tiu rokmuzikisto, kiu kiel apenaŭ iu alia en GDR simbolis la kontraŭdiran rilaton inter honesteco, neadaptiteco kaj enplektiteco en politikan sistemon, pri kies ebla reformo li erare kredis kiel reprezentanto por multaj aliaj. Estas tial certe kompreneble, sed bedaŭrinde, ke post la politikaj ŝanĝoj fariĝis pli kviete ĉirkaŭ la kantisto kaj gitaristo de la legendeca rokbando "Renft" el Lepsiko.

Grandajn halojn Cezar jame delonge ne plu plenigis. Furorlistaj lokoj - jam per si mem ne la muzikaj kategorioj laŭ kiuj li pensis - neniam ludis rolon por li. Lia muzika (trans) vivo sekurigis al li antaŭ ĉio lia fidela adeptaro, kiu Cezaron kulte honoris. Liaj ŝatantoj frekventadis obstine siajn koncertojn kaj aĉetis liajn kompaktdiskojn, dume la karavano de la amuza industrio jam delonge marŝis plu en la komerca direkto. Por la adeptoj de Cezar ties morto postlasas truon, kiun neniu alia povos plenigi.

La unuan fojon, kiam mi vidis Cezaron, estis en printempo de la jaro 1973. "Renft" ĝuste provludis en la "Kulturdomo al la suno" tuj apud la EOS Schkeuditz (lernejo kun gimnazio ) por la registradoj de la unua LP, do de longeluda disko. Dum la tagmeza paŭzo ni rapidis de la lerneja korto en la dancejon, kiu tiam havis kultstaton. GDR-rokgranduloj kiel "Panta Rhei" kaj " La Modern-Soul-Band" tie klinkis la pordon laŭvice. Sed nur malmultaj bandoj en GDR havis ion tian, kian politikan ambicion: la tre fortan el ĉiuj havis la "Klaus Renft Band". Nur tiu ĉi bando realigis la ligon de preteco al ribelo kun alta muzika kvalito, kiu sekve lasis ekkoni pruntedonaĵojn el "Beatles", "Crosby, Stills, Nash & Young", ĉe samtempa propra ludomaniero. Cezar estis ilia voĉo kaj gitaristo kaj tial fakte la idolo por la rokmuzikistaj kolegoj el Lepsiko. Tiel ankaŭ ni volis ludi niajn gitarojn. Kaj nur Lepsiko ŝajne estis la loko, kie eblis io tia kiel civila kuraĝo, tiu urbo, en kiu dufoje po jaro levis sin la kurteno al okcidento dum la foiroj, kie studentoj kontraŭ la detruo de la universitata preĝejo protestis, kaj kie jam la bando "Butlers" zorgis por Beat-ribelon.


Efektive rokmuziko laŭ Renfto estis politika, ĉar ĝi kreis du diversajn sintenojn: ĝi estis idealista, ribelema, provokis limojn, kaj kaosis. Kontraŭ Renft aspektis la sistemkonformaj kaj adaptiĝintaj "Puhdys" el Berlino kiel domestikitaj alibirokistoj. Adeptoj de la diversaj bandoj, tial neniam povis esti amikoj. Oni evitis kaj malestimis sin reciproke, malofte aŭ neniam montris la saman entuziasmon por similaj kantoj, tiel la adeptoj de la du bandoj ĝis nun estas kunigitaj per sia elkora reciproka antipatio.

Post la kredomilito tamen kaŝiĝis evidente miskompreno. Dume Renft radikale batalis por socialismo laŭ propra kompreno, postulis ne malgrava parto de la GDR-oponuloj tute alian socian sistemon. Tiel "Renft" mem fariĝis celtabulo de tiaj disputoj, parte eĉ fiigita kiel "Ruĝa Renft". Ke por la ribelemaj atakoj kontraŭ la GDR-registaro en vero respondecis pli-malpli nur la bandoĉefo Klaus Jentzsch (Renft), Christian (Kuno) Kunert kaj la ĉeokaza sed influriĉa tekstisto Gerulf Panach (kies bopatro estis Traven-esploristo Rolf Recknagel-Cez) , sciis tiam nur malmultaj. Al Cezar tiu nekompromisemo al la GDR-ŝtato en vero estis sufiĉe fremda. Persone li serĉis harmonion, politike kredante al alternativa GDR, ankaŭ tial disigis sin la vojoj de la muzikistoj en vero jam antaŭ la malpermeso de la bando en la jaro 1975. Supozeble "Renft" ankaŭ sen la malpermeso estus disrompiĝinta je la kreskantaj konfliktoj interne de la bando kaj pro la anarkio en ĝi, kiu estis flegata kiel prestiĝa simbolo.

Je la nimbo de la bando tio kompreneble ŝanĝis nenion. Nur la miksaĵo el naiveco, idealismo kaj ribelo faris pli postajn tiamanierajn bandojn ebla.

Ekde Renft aŭtentika rokmuziko ne plu estis randa afero en GDR. Ĝi okazis nun ankaŭ oficiale en radioelsendejoj kaj en tv-programoj. Kaj rokmuziko estis ekde tiam pli ol nur surogato por neatingeblaj okcidentaj importoj. La muziko kaj la biografio de Cezar komprenigas tiun meriton. Ne pli, sed ankaŭ ne malpli.


Etapoj de muzikista vivo

1949: Peter Gläser estas naskita en Lepsiko.

1956: Edukiĝo ĉe la Popolmuzika Lernejo en Lepsiko.

1961: Kunlernantoj malkovras certan similecon al Gajus Julius Cäsar.

1966: Malkovro fare de Klaus Renft

1969: Sekso, drogoj kaj rokenrolo kun la "Klaus Renft Combo"

1972: Studado en la Altlernejo por muziko en Lepsiko

1975 Malpermeso de la "Klaus Renft Combo" (Renft-bando)

1966: Fondado de la rokgrupo " Karussell" (Karuselo)

1983: Eliro el "Karuselo" kaj fondado de la rokbando "Cäsars Rockband"

1986: Peto pri elmigro eksterlanden

1988: Fondado de "Cäsar & die Spieler" Cezar & la ludistoj

1989: Elmigro al Berlino Okcidenta

1997: Retransloĝiĝo al Lepsiko

2000: Fondado de la propra muzikeldonejo "cäsar music" kun Simone Dake

2007: La aŭtobiografio "Kiu honoras la rozon" aperas.

2008: Kancerdiagnozo, unua operacio

2008: Je la 23-a de oktobro mortas Cäsar


Rimarko persona:
Mi, Cezar, estas tre influita de la bando kaj de Cezar, kaj ankaŭ pro tio mi nomis min laŭ Cäsar, kun kiu mi iam havis longan telefonan interparoaldon, ĉar mi verkis por lia bando la tekston "Der tote Soldat", "La morta soldato". (Alia ol tiu de Brecht) Jen teksto, kiun Cezar ŝatis. Multajn fojojn mi estis kiel junulo kun Donjo en koncertoj kaj dancvesperoj kun Renft aŭ Karuselo , kiuj ofte ludis en Altenburg. Al Renft kaj al Cezar mi dankas mian poeziemon, kiun tiu grupo plantis frue en min. Mi povas diri, ke ili plantis en min la ruĝan rozon de amo kaj de ribelema malobeo", ili unue. Kiel la grupo Renft mi pensas ankoraŭ nun, ke socialismo kun homa vizaĝo estos ebla... tiu afero tute ne estas perdita, nur korupta krimeca variaĵo de la socialismo kolapsis... la komunuma socio, tiu en kiu ankaŭ la vorto anarkio apud Marx havos sian honorlokon, komuneca socio kun homa vizaĝo estas ankoraŭ realigenda! Cezar, la maldekstrema poeziema
gitarodio, kiu mortis, havis tiun idealon, kaj en ni li vivos plu.