Fergie ŝokas la turkan registaron

(dpa) - Kun dokumentada filmo pri la aĉa stato de turkaj orfodomoj la eksedzino de la brita princo Andrew, Sarah Ferguson (49), ŝokis la registaron en Ankaro.

Kun peruko kaj kaptuko kamuflita kaj en akompano de sia filino princidino Eugenie (18) kaj kun britlanda tv- ĵurnalisto "Fergie" sekrete faris videoregistradojn de kalvigitaj kaj ĉifonitaj infanoj en Turkio. Ili estis jam prezentitaj en Granda Britio ĵaŭde en tv-elsendo.

La respondeca turka ministro por socialaj aferoj, sinjorino Nimet Cubukcu riproĉis la dukinon de Jorko, ke ŝi havas malicajn intencojn kaj volas malhelpi la varbadon de Turkio pri aneco en la Eŭropa Unuiĝo, kiel turkaj medioj raportis marde.

La parolistino de Ferguson rifuzis tiujn riproĉojn: "La dukino de Jorko ne havas politikajn motivojn. Temis nur pr la bonfarto de la infanoj", diris Kate Waddington.

Ĉe ŝia Undercover-agado en orfejo por pli ol sepcent infanoj proksime de Ankaro Ferguson trovis infanojn, kiuj estis firmligitaj al litoj, aŭ postlasitaj dum tuta tago en kradolito. Infano, kiu ne rajtis iri eksteren, estis filmita kiel ĝi rampis sur koridoro por senti la sunon sur sia vizaĝo.

Turkaj gazetkomentistoj postulis, ke oni severe kontrolu la situacion en la orfejoj. Pluraj gazetoj kritikis, ke la registaro pli zorgas sin pri la famo de la lando ol solvi la problemojn en la orfaj domoj. La taggazeto "Vatan" raportis tamen, ke Ferguson ofertis mondonacojn , se oni montras al ŝi en Ankaro kaj Istanbulo la orfejojn kun la plej teruraj statoj.

La turka registaro intertempe ordonis kontrolon de la orfejoj. Sed la turka ambasadorejo en Londono protestis kontraŭ la videoregistradojn. La turka ministro por eksteraj aferoj, Ali Babacan, priskribis la agadon de la dokumentadaj filmistoj kiel ne akceptebla.

La brita tv-elsendejo pravigis la agadon de sia ĵurnalisto: "Je tempo, en kiu la brita registaro subtenas la aliĝon de Turkio al Eŭropa Unuiĝo, temas pri afero de publika intereso."



https://popularscienco.blogspot.com/