http://cezarmuziko.blogspot.de/2012/04/fonto-de-rejunigo-kaj-en-la-negmontaro.html



Fonto de rejuniĝo

(Kaj en la neĝmontaro...)

Germana popolkanto
el la 16-a jarcento)


Kaj en la neĝmontaro
jen fluas frida font';
trinkintoj rejuniĝas,
plu junas post renkont'.

Mi ofte fonte trinkis
de l' frida akvoflu',
neniam mi oldiĝis,
mi ĉiam junis plu.

La akvo jen fluanta
trinkendas de l' migrant',
kaj al la amatino
mansvingu per la gant'.

Mi al ŝi palpebrumis,
ŝin puŝis per la ŝu'.
Aĥ, kiom ĝi doloras:
adiaŭ' en la fru'.

"Adiaŭ mia kara,
adiaŭ karulin'!"
"Sed kiam vi revenos,
plejkoramato min?"

"Se neĝos ruĝajn rozojn,
se pluvos freŝa vin'.
Adiaŭ mia kara,
adiaŭ karulin'."

"Ne neĝos ruĝajn rozojn,
ne pluvos freŝa vin'.
Neniam vi revenos,
plejkoramato, min."


tradukis Cezar

PS: La kvara kaj kvina strofoj de la originalo mankas en tiu ĉi kantversio de Zupfgeigenhansel. Krome la unua verso en la originalo troviĝas fine de la kanto. Tio ne estas miriga. Kiu diru kun certo, kiu estas la originalo, tiaj kantoj estas la propraĵo de popolo, kaj ne de unu persono. Krome verkis tiun kanton eventuale ne nur unu persono. La kanto estas kiel bone ŝlifita diamanto. En la germana poezio la tekstoj de la plej bonaj popolkantoj estas fakte la kronjuveloj. (Cez)