Zupfgeigenhansel
(Ŝirviolona Jojĉjo)

Malhelas jam erikeje
(Es dunkelt schon auf der Heide)

Traduko de orientprusa popolkanto

1

Malhelas jam erikeje,
do hejmen nun kun brav'.
Ni tranĉis jam ĉiun grenon
per nia nuda glav'.

2

Mi aŭdis sibli serpojn
en gren' kun delikat'.
Mi aŭdis plendi la karan,
pri perdo de l' amat'.

3

Kvankam vi perdis amon,
mi portas vin en kor'.
Ni ambaŭ plektu do kune
kroneton kun fervor'.

4

Kroneton ja el rozoj
el fask' de trifoli'
En Frankfurt' sur la ponto
tre neĝis apud mi.

5

La neĝo jam degelis
kaj fluas nun torent'.
Kvankam mi vin ne vidas,
mi portas vin en sent'.

6

Ĝardene de la patro
arbetoj staras du.
Kaj ili portas muskatojn
kaj brunnajletojn plu.

7

Muskatoj estas dolĉaj.
Siringoj belas tre.
Ni ambaŭ devas disiĝi,
adiaŭ do, ho ve!

tradukis Hans-Georg Kaiser

Gloso: Brunnajletoj estas malnova germana esprimo por siringo.

https://cezarmuziko.blogspot.com/