Cezar: Du revantaj
tombejaj anĝeloj



Kara leganto,

tiun bildon mi fotis en vilaĝa tombejo apud Gnandstein, kiun mi ofte vizitas kun mia edzino per aŭto aŭ surbicikle en nia regiono apud
Kohren-Sahlis kaj Gnandstein. Mi konscias, ke tiu foto estas sufiĉe kiĉa foto, sed tio estis ja mia intenco, mi konfesas (sed ne diru tion plu al iu:), ke mi estas ŝatanto de kortuŝiga kiĉo. Tion mi havas komune kun iama amikino de Kafka, kiel ŝi nomiĝis, ĉu Milena? Ŝi skribis eĉ belan artikolon pri la temo.

Ĉu oni ne miru pri la du anĝeloj en la tombejo? Ili estas tre serenaj knaboj, ĉu? Pri kio ili revas tiel dolĉe? Kiujn dezirojn ili havas?

En la vizaĝoj de la anĝeloj mi ekvidas la trankvilon, kiu atendas nin, kiam ni iam estos mortaj. La morto ne estas io malbona, sed eterna paco. Antaŭe oni plej ofte nur baraktas sin tra la vivo kaj ĉagreniĝas pri multaj homoj, kiuj disipas sian tempon por oro kaj gloro. Por serena sento ili devus batali, ĉu? La vivo estas maltrankvila per si mem, tio ne ŝanĝeblas, sed serenaj ni povus tamen esti, serenaj kaj iom pli saĝaj, ĉu?

Krome, la fizika morto laŭ Epikuro tute ne koncernas nin, kiam ni vivas. Kaj se ni estos mortaj, ni ja ne plu vivos kaj do jam ne povos ĉagreni nin pri tio, ke ni estas nun mortaj, ĉu ne? Pri la migrado de animoj mi ne kredas, nia pensado estas ligita al nia cerbo, poste nia animo troviĝos nur plu en libroj aŭ en la interreto, se ni havis ion por diri, kiam ni ankoraŭ vivis. Tiaj animmigradoj kompreneble estas realaj.

Mia konsilo: Iru foje al bela tombejo kaj ĝuu la trankvilon tie, tombejoj ne estas mortaj lokoj, jen la naturo, la arboj, birdoj, jen pensemaj homoj, kiu honoras siajn mortintojn per belaj floroj. Eĉ serenaj anĝeloj kuŝas sur la tomboj kaj revas pri io ajn... ripozu iom en tia tombejo kaj tiam reiru al la vivantoj, kiuj ofte estas nur eternaj dormantoj, ĉar ili preteriras la belojn de l' mondo pro tro klinita kapo. Do, lasu vin vekigi kaj rektigi de tombejo, se vi jam divenas, ke vi nur preterdormas la vivon, la vivon, kiu ne penseblas sen la morto, do trovu vin eble tie, se vi ankoraŭ serĉas vian memon per grandigaj vitroj - eble la tombejo montros al vi la vojon el via friduja vivo aŭ el via malespero!

Via vojkamarado Cezar!


PS: Jen la tombejo, kie la du anĝeloj revadas...