http://traven-esperanto.blogspot.de/2012/03/rozo-blanka-bankkraso-lau-1929-verkita.html


B.Traven
Rozo Blanka

(romano)

B.Traven: Rozo Blanka (PDF)

ĉapitro 4/13



Bankŝtormoj komenciĝas. La ŝparantoj estas kaptitaj de paniko. Ili timas, ne, eĉ pli terure, ili scias kun certeco, ke ilia mono por kiu ili ŝparis kaj avaris, estas perdita. En senfine longaj vicoj ili staras jam antaŭ noktomezo antaŭ la bankoj, por esti la unuaj, kiam la bankoj malfermiĝas. Ju pli frue oni ĉeestas despli verŝajnas, ke oni ankoraŭ povas savi ion. La ordigita vivo de la bankoj estas disŝirata. Ĉiuj kunlaborantoj devas estas je dispono por elpagi. Neniu enpagas ion. Ĉiuj kreditoj estas nuligitaj. Bankoj en aliaj landoj estas petegante telegrafe, helpi per elpagebla mono kaj per ĉekoj. Ĉiuj rezervoj de la nacia bankunuiĝo estas alvokataj. Sed la vicoj antaŭ la bankoj plilongiĝas.

Kaj tiam la bankoj komenciĝas kraŝi, ĉar ili ne povas elpagi. La mono estas pruntedonita. Ja se la banko ne povas pruntedoni monon, ĝi ne povas pagi interezojn al la ŝparantoj. Unue kraŝas la malgrandaj bankoj. La grandaj helpas sin ankoraŭ per tio, ke ili limigas la kastempojn je du, fine je unu horo. Tiam ankaŭ pli grandaj bankoj ekkraŝas.

Kaj post tiu konfuziĝo ne kaŝiĝas subita malapero de kontinento, ne kaŝiĝas giganta naturkatastrofo, kiu pereigis valorojn por ĉiam perditajn. Post ĉi tiu kolapso de la socia ordo kaj de la ekonomia stabileco, ĉiam minacata de ribeluloj, kaŝiĝas nenio alia krom la ĝenita imago de tiuj, kiuj havas ion, la malcertigita espero de tiuj, kiuj posedas multon, kaj la imago de tiuj, kiuj posedas malmulton. Ĉio, kio okazas en Wall Street, baziĝas nur sur tio, ke la pensoj subite, tro subite turniĝis al alia nekutima direkto, amashipnozo, amassugestio. La sugestio, la imago: "Mi povas perdi!" ŝiras en pecetojn tiun belan, de Dio deziratan, de Dio benitan, de Dio protektatan ekonomian sistemon. Kaj tamen ĉiuj valoroj restis la samaj. La valoroj ne ŝanĝiĝis. Estas same tiom da karbo surtere kiel antaŭe. La tuta mono ankoraŭ ekzistas kaj eĉ ne unu cendo falis malsupren de la terglobo en la kosmon, el kiu ĝi ne plu povas esti savita per fiŝkaptado. Ĉiuj domoj ankoraŭ staras. Ĉiuj arbaroj, ĉiuj akvofaloj. Ĉiuj oceanoj. La fervojoj kaj la ŝipoj ĉiuj estas ankoraŭ sen damaĝo. Kaj centmiloj de sanaj kaj fortaj homoj pretas labori kaj produkti kaj pliigi la ekzistantan riĉon. Neniu inĝeniero perdis la kapablon, konstrui novajn maŝinojn. Neniu karboŝakto estas ŝutfermita de naturkatastrofo. La suno troviĝas lumante kaj varme en la ĉielo. Pluvas kiel ĉiam. La greno staras sur la kampoj kaj maturiĝas kiel ĉiam. La kotonkampoj floregas. Nenio ŝanĝiĝis rilate la valoron de la ekzistanta riĉo. La homaro kiel unueco estas same tiom riĉa kiel hieraŭ. Kaj nur tial, ĉar la posedo de kelkaj unuopuloj estas minacata de ŝanĝo kaj de tranŝovado, ekas katastrofo por la tuta homaro. Katastrofo sama al tiuj katastrofoj de pasintaj tempoj, kiam ekestis malsatmizeroj en unu monda parto kaj oni ne povis ekvilibrigi ilin helpe de aliaj mondaj partoj, kiuj kavazaŭ sufokiĝis en superfluo, ĉar mankis tansportiloj kaj telegrafoj.

Jen ekonomia sistemo, jen ekonomia ordo, kreita de homoj, kiuj pr si mem asertas posedi intelekton. Homoj tamen, kiuj spite al sia tiom alte evoluita tekniko, kiun ili kreis, ankoraŭ nun ne lasis post si la primitivecon de tute necivilizitaj homoj, se temas pri bone trapensita kaj bone ordigita ekonomia sistemo.


Rimarkoj: La Rozo Blanka estis indiĝena komunumo en Meksiko, kiu kun kelkaj homoj devis morti por la nafto, kiu tie vekis la avidon de la usonaj naftokompanioj. Sed la romano ĝuste tial estas tiom interesa, ĉar Traven montras ne nur tiun brutalan fikapitalisman flankon, sed ambaŭ flankojn, ambaŭ vidpunktojn, tiun de la nafta industrio, kaj tiun de la homoj, kiuj vivas en la Rozo Blanka. Do, la Traven-romano ne estas sentimentala rakonteto pri la elŝirado de sovaĝa apudvoja rozeto, por refoje povi elpremi senkostan ploreton pri la povruloj de la mondo. Tute ne, tiu romano montras la tutan konflikton kun ĉiuj konsekvencoj, Traven montras, kio okazas, se du kulturoj (pro neceso!) kun tuta dureco kunpuŝiĝas. Traven skribis jam longe antaŭ la diskuto pri la „Clash of cultures“ tiun tre interesan dialektikan romanon pri tiu temo, kaj tiu romano estas en tiu formo certe unika.

Jen plia eltiraĵo el la romano

Sed nun ĉi tie la guberniestro vidis la vorton patrujo de alia flanko, kiu ĝis nun restis fremda al li. Tiu ĉi patrujo per leĝoj kaj registradoj apenaŭ influeblis. Tiu patrujo estis afero de la animo. Tiu patrujo estis io, kio kreis la homon. La egurbanojn tiel kiel multajn kamparanojn kaj bienulojn oni povas transmeti en urbon aŭ en alian bienon, kaj ili tuj denove estas hejme. Sed tiuj ĉi tie estis tiom komunaj kun la tero, ke ili ĉesis esti homoj, tuj kiam oni ŝiris ilin el tiu hejmlando. Tiel la guberniestro helpe de sia indiĝena sango venis al la konvinko, ke neniu nafto de la tero, neniu aŭtomobilo, neniu dizela motoro sufiĉe valorplenas, por ŝanĝi kontraŭ tio tian patrujon. Nafto kaj aŭtomobiloj kaj aviadiloj estas belaj aĵoj, kiuj alportas al la homoj multe da utileco kaj plifaciligoj ĉe la laboro, sed kion signifu al la homoj, precipe al ĉi tiuj homoj ĉi tie la nafto kaj motoroj, se tiuj faras ilin kiel estaĵojn kaj en ilia animo multe pli povraj ol ili estas kun tiu patrujo kiel vivobazo, kun la patrujo kiu estas por ili la kvintesenco de ĉio tio, kio estas ĝojo, feliĉo, kontenteco, trankvilo, vivsekureco, amo, poezio, arto, religio, dia estaĵo, paradizo.