| october 2008 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| sun | mon | tue | wed | thu | fri | sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | |||||
| 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | ||
| 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | ||
| 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | ||
| 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | |||
Pacon en Jesuo!
Jam de 13 jaroj mi laboras kiel mediumo en Sociedade Beneficente Espírita Bezerra de Menezes, en Porto Alegre. Ĝi, preskaŭcentjara, estas unu el la plej tradiciaj spiritistaj institucioj en la urbo.
Tra la semajno estas diversaj fakaj aktivecoj ĉu spiritaj ĉu asistaj kaj eĉ edukaj: la societo subtenas alfabetigan kurson por plenkreskuloj.
Mi aktivas ĉiusemajne ĉe spirita laboro nomata Apoio a Distância (Apogo je Distanco). En tia spiritista seanco, kun la partopreno de ĉ. 15 mediumoj sub la gvidado de iu homo - la gvidanto de la tago, en unua parto (ĉ. 30 min.) oni studlegas doktrinajn librojn (nuntempe la propran La Libro de La Spiritoj, far Allan Kardec, kaj verkaĵon pri la rimedoj de la menso).
En dua parto de la seanco, oni akceptas la manifestacion, pere de la mediumeco, de kelkaj spiritoj, kiuj estas alportataj (1) al la seanco por esti klarigitaj pri diversaj aferoj. La gemediumoj sidas ĉe tablo kaj restas je la dispono por eventuala spirita manifestacio - ĉu psikofonia (en kiu la spirito buŝe parolas pere de mediumo) ĉu piktografia (en kiu la komunikiĝanta spirito sentas la neceson simple desegni ion).
Diversaj kaj variaj estas la individua situacio de tiaj fratoj-elkarniĝintoj. Mi listigu kelkajn:
- La spirito elkarniĝis kaj tute ne scias kie li/ŝi troviĝas, kio okazis al li/ŝi. Multfoje ekz. temas pri enhospitaliĝinta homo kiu elkarniĝis post serioza malsano. La spirito tute ne komprenas kial li/ŝi estis alportita al 'alia hospitalo' kaj kial li/ŝi perdis la kontakton kun la parencoj, kiuj 'ne plu vizitas' lin/ŝin. Koncernas al la gvidanto-doktrinanto ameme orienti la personon kaj psikologie prepari la spiriton por akcepti la ideon, ke li/ŝi forpasis, tio estas, ne plu restas en la mondo de 'vivantoj'.
- La spirito manifestas grandan spiritan perturbon pro iu fiksa ideo (monoideismo) pri venĝo, foje rilata al enkarniĝinto kiu sentas la konsekvencojn de tia nevidebla malamika agado kaj rekuras al spirita helpo en spiritista societo). La spirito estas klarigita pri la valoro de la pardono kaj estas stimulita refari sian vivon.
- La spirito elkarniĝis pro akcidento kaj tute restas indignanta pro tio, ke li/ŝi perdis sian vivon kaj sekve estis apartigita de sia familio kaj amikaro. Li estas klarigita, ke ĉiuj ni havas nian propran momenton por elkarniĝi, ke tio rilatas al antaŭ-enkarniĝa programo. Foje la spiritoj gvidantoj kiuj asistas lin/ŝin tiumomente, en la eksterfizika sfero, vidigas lin, per mensa ekrano kiu formiĝas, epizodojn de lia/ŝia pasinteco - en aliaj vivoj - kiu determinis pro la Leĝo de Ago kaj Reago (Karmo) la morton en tiel tragedia kaj neatendita cirkonstanco.
(1) Okaze de la realigo de iu ajn spiritista seanco akorde kun la Kristana Spiritismo, kodigita de Allan Kardec, la enkarniĝintoj envolvitaj (mediumoj) kalkulas je la protekto kaj apogo de iu spirita teamo, troviĝanta en la eksterfizika sfero, kiu respondecas pri la kondukado de spiritoj kiuj bezonas kelpon, sub la amema kaj karitema sinteno de la sekvantoj de Jesuo.
Alie en la spirita sfero de mia Societo stariĝas granda hospitalo kiu akceptas milojn da spiritoj eĉ el aliaj mondpartoj.
Plie:
http://www.near-death.com/experiences/reincarnation01.html
Retejo pri la laboro de D-ro Ian Stevenson, el la Universitato de Virginio, usona pioniro en la scienca esplorado pri reenkarniĝo. Anglalingve.
www.kongress.psychomedizin.com
Kun informoj i.a. pri la 1a Germana Kongreso pri Medicino kaj Spiritualeco, okazonta inter 11-12/10/2008 en Bonno, Germanio. La eventon aŭspicios Internacia Medicin-Spiritista Asocio sub la helpo de 'Allan Kardec Studien', el Roterdamo, Nederlando. Germanlingve.
Send a message
Search for members














