| October 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | ||||||
| 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | ||
| 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | ||
| 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | ||
| 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
4a Kongreso de Esperanto de la…
Duafoje sinsekve mi havis la ĝojon partopreni en la Kongreso de Esperanto de la Ŝtato San-Paŭlo, la dua plej grava E-aranĝo en mia lando.
Ĝis okazis en 10-12 okt. 2009, en la urbo Bauru, SP, sub la aŭspicioj de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo kaj organizado de Esperanto-Societo de Bauru.
Al la kongreso partoprenis ĉ. 110 homoj venintaj ne nur el San-Paŭlo sed ankaŭ el la ŝtatoj Minaso, Rio-de-Ĵanejro, Paranao, Suda Riogrando (la mia) kaj Suda Matogroso.
La temo de la kongreso estis Mediprotektado: unuopa kontribuo, kolektiva ĝuo, kiu kalkulis je la partopreno de la propra urbestro de la urbo kun konferenco pri ĝi okaze de la malfermo. En la lasta tago okazis debato pri tiu ĉeftemo sub la kunordigado de Genildo Martins Coelho, la prezidanto de EASP.
Mi kontribuis al la programo pri kunordigo de luda aktiveco.
4a Kongreso de E-o de la Ŝtato…
La programo kiel tuto estis tre altnivela kaj oni povis ĝui prelegojn pri literaturo, meteologio, E-lingvo, tupia lingvo, mnemoniko, meditado, ekologio, rido, sinkrotrono, amikeco, Dua Vivo kaj prezentado de fotoj pri la UK en Bjalistoko se ne paroli pri emociplenaj omaĝoj al ĵus forpasintaj elstaraj gesamideanoj.
Aparte ĝuinda kompreneble estas la koridora babilado (kaj en aliaj diversaj lokoj) en kiu ne mankis la kutima gajeco kaj bonhumoreco de la brazilanoj, popolo kiu tute nature emas al kunfratiĝo kaj amikiĝo.
La venonta kongreso okazos principe en la urbo Piracicaba, en kiu same okazos en februaro 2010 plus unu seminario de BEL-Brazila E-Ligo.
Bedaŭrinde mi fuŝforgesis mian fotilon en la hotelo okaze de la lasta tago kaj ne eblis sekve fotregistri la debaton, la fermon kaj la kunfratiĝan tagmanĝon. Ho ve! Sed certe vi havos pli da fotoj pri la evento en aliaj paĝaroj.
Ankaŭ vizitu:
Jornal da Cidade, de Bauru, em 12/10, sobre o Congresso:
http://www.jcnet.com.br/busca/busca_detalhe2009.php?codigo=167907
Send a message
Search for members