| October 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | ||||||
| 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | ||
| 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | ||
| 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | ||
| 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
Mia unua kontakto kun Esperanto okazis kiam mi estis infano.
Mia patro konservis hejme du lernolibrojn pri la lingvo el la tempo en kiu li dum mallonga periodo vizitis bazan kurson.
Mi trafoliumis la verkojn jam kun scivolemo, ĉefe unu el ili kun ilustraĵoj: la tiam fama libreto portugallingve Curso Prático de Esperanto, de D-ro Ferenc Szilágyi.
Kiam mi fariĝis junulo mi sciiĝis plibone pri Esperanto pere de la revuo Reformador (Reformanto), oficiala organo de Brazila Spiritista Federacio, kiun mia patro kutimis aboni.
La volo lerni lingvojn (mi diplomiĝis en Beletro, en kiu mi studis la portugalan, la hispanan kaj la anglan), la interna ideo de E-o kaj la propra perspektivo kiun la spiritista doktrino donas al la estonteco de la lingvo entuziasmigis min eklerni ĝin.
Tio fine okazis kiam mi estis 25jara: mi komencis viziti kurson ĉe unu el la plej tradiciaj spiritistaj societoj de mia urbo, kies E-departemento alie en la 80aj kaj 90aj jaroj konsistiĝis je la plej grava E-nukleo en la sudo de Brazilo. Imagu lokon en kiu unu tuta etaĝo, kun diversaj ĉambroj, restas je la dispono de la instruado kaj kultivado de Esperanto! Oni instruis E-on diversnivele kaj aranĝis kunfratiĝajn eventojn.
En 1981, post unu jaro da esperantostudo parte en tiu menciita institucio parte hejme kiel memlernanto, mi estis invitita ekinstrui E-on en la sama loko. Samjare mi partoprenis en la Universala Kongreso de Esperanto en Braziljo, la unua en la Suda Hemisfero. Bonega sperto por kursfininto!
Dum 7 jaroj mi aktivis tie ĉu kiel instruanto ĉu kiel vicdirektoro de la departemento.
Babila Rondo en E-departemento…
En 1988 mi kune kun aliaj revigligis nian lokan esperantosocieton kaj en la sekvantaj jaroj mi fariĝis membro de la estraro unue kiel sekretario post kiel vicprezidanto kaj prezidanto (dufoje). Nia sidejo estis malgranda, unusola ĉambreto, sed mi konservas en mia memoro grandajn momentojn pri kultivado de Esperanto travivitajn tie.
Malfeliĉe tiuj du E-nukleoj supre menciitaj ne plu ekzistas.
En la komenco de la 90aj, mi kreis E-departementon en spiritista societo en kiu mi aktivis. Ĝi ne daŭris multe pro tio, ke mi translokiĝis al alia institucio post nelonge.
En 1996 mi partoprenis en la UK en Prago. Superba travivaĵo.
81a Universala Kongreso - Prag…
En la lastaj jaroj mi aktivas ĉe Gaŭĉa Esperanto-Asocio, kiu estis fondita je la komenco de la 80aj jaroj sed nur firmiĝis kiam ĝi ekhavis sian propran spacon. Specialaj kaj unikaj momentoj de diskonigado de E-o pere de GEA okazis dum la unuaj tri Mondaj Sociaj Forumoj okazintaj en Porto Alegre (vidu fotojn en unu el miaj albumoj).
Unu tasko al mi plej kara estas la kunorganizado de regionaj E-renkontiĝoj, en kiu mi agas ankaŭ kiel preleganto.
Nuntempe mi ne plu instruas E-on en klasoj. Tiukampe mi nur partoprenas kiel lingvokorektanto en la kurso Ana Pana, de Lernu. Estas bela travivaĵo instrui ion pri la lingvo al homoj kiuj loĝas en diversaj regionoj de tiu ĉi kontinenta lando.
Por fini, mi ne forgesu miajn amatajn ĉevaletojn: la E-informilojn kiujn mi redaktis dum tiuj preskaŭ 30 jaroj da esperantismo. Antaŭnelonge mi decidis transformi la lastan en iun blogon, kiuj certe multaj el vi jam konas: www.jes-ja.blogspot.com. Mi ne povas ne mencii kompreneble la subtenon de ĉi tiu paĝaro, kiu al mi tiom da ĝojo donas. Estas bela sperto sendube fariĝi membro de la ipernitia verda familio!
Ankaŭ vizitu:
http://www.radio-vatikana-esperanto.org/
http://www.vortaro-blogo.blogspot.com/
www.gea.ipernity.com (Gaùcha E-Asocio)
04 okt. - Mi registru la forpason ĉidimanĉe de Mercedes Soza, 74jara, la granda sudamerika kantistino de folklora muziko kiu, en la 70aj kaj 80aj famiĝis pro sia repertuaro de protestkanzonoj kontraŭ la militistaj diktaturoj kiuj viktimigis la kontinenton.
'Estingiĝis la plej kara voĉo de la argentinanoj', asertas hodiaŭ la retejo de la taggazeto Clarín, de Bonaero.
Estu paco al ŝi en tiu ĉi transira momento al la spirita dimensio.
Send a message
Search for members



