April 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
        1 2 3 4  
  5 6 7 8 9 10 11  
  12 13 14 15 16 17 18  
  19 20 21 22 23 24 25  
  26 27 28 29 30      

Archives

December 2009 (4)
November 2009 (4)
October 2009 (3)
September 2009 (8)
August 2009 (3)
July 2009 (3)
June 2009 (2)
May 2009 (3)
April 2009 (4)
March 2009 (6)
February 2009 (4)
January 2009 (14)
December 2008 (8)
November 2008 (6)
October 2008 (6)
September 2008 (8)
August 2008 (6)
July 2008 (7)
June 2008 (6)
May 2008 (9)
April 2008 (10)
March 2008 (21)
February 2008 (9)

April 6, 2009

En defendo de la religieco

'La religioj neniam utilis por alproksimigi la homajn estaĵojn unu al la aliaj.' (Hans Kung, svisa teologo)

Stulteco!

Ha, la malsaĝa pensmaniero tiel propraj de ni, okcidentanoj, pensi pri 8 aŭ 80, tio estas, io estas 100% bona aŭ 0% bona.

Plibone la vojo de la mezo...

Ne pro tio, ke historie parolante multaj religiaj organizaĵoj respondecis pri militoj, masakroj kaj multe da sufero en grandaj manifestacioj de maltoleremo, oni devos ne rekoni sian pozitivan flankon.

Ĉu hazarde la mondo ne estis benata pro la ekzisto de iu Francisko el Asizo - ĝuste por doni unu solan ekzemplon de religiulo kiu dediĉis sian vivon por fari la bonon en potenca individua ekzemplo de fido kaj espero, kio stimulis al multaj homoj vivi en pli harmonia etoso kun siaj proksimuloj?

Mi bone scias, ke grandparte de la homaro vivas en regionoj en kiuj la homoj perdis la fidon, multaj estas ateistoj aŭ agnostikuloj.

Mi rekonas, ke tradiciaj religiaj instancoj, deflankiĝintaj el la vojo de la vera religieco, estas grandaj respondecantoj pri tia situacio.

Sed ni ne atribuu al la religio ĉiujn malbonaĵojn en la mondo.

Aŭ la materiismo ludi(a)s nenian respondecon pri tiaj kondamnindaĵoj?

Published at 14:57 / 3 comments / 189 visits
This post is public

April 8, 2009

Romo - 3

Sklavoj

Riĉa romiano povus havi eĉ 20 mil sklavojn. Senatano havis je sia dispono 1000 sklavojn; imperiestro, 20 mil.

Virto kaj vireco

Virto kaj vireco estas preskaŭ sinonimoj. Ili partumis la saman etimologion: el vir- (viro).

Paedagogium

En la hejmo de riĉaj homoj estis speco de lernejo destinitaj al junaj sklavoj, kiuj lernis etiketojn kaj iom da instruado por ebligi ilin estontece eĉ labori kiel sekretarioj de siaj posedantoj.


Ŝarĝŝipoj

Ŝarĝŝipoj (naves onerariae) povis atingi la rapidecon de 9 kilometroj po horo. Tio signifis ekz., ke vojaĝo de Aleksandrio (Egiptio) al la haveno de Ostia daŭris 18 tagojn.

Romia Imperio: Ostia Antica, Italio
Romia Imperio: Ostia Antica, I…

Conturbenium

Conturbenium nomiĝis la fakta unuiĝo inter sklavo kaj sklavino sed ĝi havis nenian juran valoron, tio estas, sklavoj ne geedziĝis. Ne ekzistis tiukaze la jura figuro de parenceco inter patroj kaj gefiloj en tia situacio. La afero nur ŝanĝis poste pro la influo de la kristanismo.

Etruska lingvo

Laŭ Tito Livio la etruska lingvo kontribuis al la latina kun vortoj ekz. urbs (urbo), histrio (aktoro), persona (masko) kaj diversaj propraj nomoj.



Visite-me também em

www.bloguedocesar.blogspot.com





Published at 23:52 / 0 comments / 180 visits
This post is public

April 20, 2009

Berlusconi, oceanoj, Rio-92 ktp.

B de Berlusconi

Itala Ĉefministro Silvio Berlusconi komentante la situacion de la viktimoj de la tertremo kiu atingis la centran regionon de la lando:

- Mankas nenio al ili, Ili havas san-helpadon, varman manĝaĵon. Kompreneble la nuna rifuĝejo estas tute provizora sed nepre necesas vidi ĝin kiel iun semajnfinon en kampadejo.

I de informejo

Nova retejo kiu informas pri E-o:

http://www.tefloro.cn/list.php?fid=5

K de koresponda servo

Nova: http://esperanto-plus.ru/koresponda-servo/

O de oceanoj

Atlantiko havas tian nomon kiel omaĝo al Atlaso, dio de la maroj. Pacifiko (Pacema) estis baptita tiele de Fernão Magalhães, portugala navigisto kiu post trairinta la markolon de Magalhães atingis ĝin en regiono de trankvila akvaro. La Hinda Oceano havas tian nomon pro la landoj kiujn ĝi banas: Hindio (Barato) kaj Indonezio.

R de Rio-92

Severn Suzuki, en la epoko iu kanada knabino 12jara, surprizis la partoprenantojn de la konferenco Rio-92 pri naturmedio kaj disvolviĝo danke al sia konsciencplena parolado pri la temo:

http://www.youtube.com/watch?v=DLV6jaZFLro&feature=channel_page

S de Sao-Tomeo k Princepeo

Mi tute ne konsentas kun tiu PIV-absurdaĵo: se la lando (afrika insularo en la Atlantiko) nomiĝas São Tomé e Príncipe en la portugala, kial ne San-Tomeo kaj Princo en Esperanto? Kp. kun San-Paŭlo, San-Francisko, Sankt-Peterburgo. Eble iu kontraŭstaros la elekton de Princo anstataŭ Principeo. Mi favoras al la unua opcio (simpla traduko, kial ne?) ĝuste por ke la nomumo ne estu tiel longa.



Análises sobre a imprensa brasileira e internacional em

www.observatoriodaimprensa.com.br



Mensagens de Maria em

http://br.groups.yahoo.com/group/maemaria/



Intervjuo mia al Parolu Mondo!:

http://parolumondo.com/



Published at 21:50 / 5 comments / 287 visits
This post is public

April 27, 2009

Citaĵoj: Borges, Sagan, Lévi-Strauss, Zeffirelli ktp.

La angla estas la Esperanto kiu sukcesis.

>>> Rita Lee, brazila kantistino k komponistino

Esperanto estas la universala lingvo kiun oni parolas nenie.

>>> Sérgio Porto, brazila verkisto k ĵurnalisto

Ne diru al panjo, ke mi eniris en la politikon. Ŝi ankoraŭ pensas, ke mi ludas pianon en tiu bordelo.

>>> Anonimulo

Oni nur devas legi librojn skribitajn antaŭ pli ol cent jaroj.

>>> Jorge Luis Borges

La arto devas surprizigi la realecon.

>>> Françoise Sagan

Verki estas sufero.

>>> Claude Lévi-Strauss

Brazilo estas la lasta feliĉa lando en la mondo.

>>> Franco Zeffirelli

El la tri plej bonaj aferoj en la vivo, la dua estas manĝi kaj la tria estas dormi.

>>> Sérgio Porto



Jaro de Francio en Brazilo (portugallingve):

http://anodafrancanobrasil.cultura.gov.br/



Membriĝu (senpage) al RET-INFO:

http://www.eventoj.hu/



TV Supren en

http://www.tvsupren.com.br/WebTV.aspx



www.movado-sen-nomo.org



Published at 12:23 / 4 comments / 288 visits
This post is public

( 4 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...