November 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30              

Archives

December 2009 (4)
November 2009 (4)
October 2009 (3)
September 2009 (8)
August 2009 (3)
July 2009 (3)
June 2009 (2)
May 2009 (3)
April 2009 (4)
March 2009 (6)
February 2009 (4)
January 2009 (14)
December 2008 (8)
November 2008 (6)
October 2008 (6)
September 2008 (8)
August 2008 (6)
July 2008 (7)
June 2008 (6)
May 2008 (9)
April 2008 (10)
March 2008 (21)
February 2008 (9)

November 2nd, 2008

Inês Pedrosa, Lorena, Stanislaw Ponte Preta, novelas de TV

I de Inês Pedrosa

Da entrevista da escritora portuguesa à revista brasileira EntreLivros:

EL - Se tivesse de contar toda uma história usando apenas uma palavra, qual seria?

Inês Pedrosa - Se eu soubesse, deixaria de escrever. Talvez 'quero-te'. Sem desejo, não há nada.

L de Lorena

Depois de muito tempo sem participar de nenhum evento esperantista além do rio Mambituba (como?! você não sabe onde fica o rio Mambituba?!), não só por questões financeiras, que também pesam, ainda mais num país de proporções como o meu, mas em função de tempo, por razões profissionais, participei do 3º Congresso Paulista do Estado de São Paulo, na simpática Lorena, no Vale do Paraíba.

Oportunidade para rever amigos co-idelistas conhecidos de longa data, conhecer pessoalmente alguns ipernitianos (leia-se Mirna e Bira - o Guilherme faz parte da primeira relação) e estabelecer novos vínculos de amizades, num congraçamento que renova nossas energias para o enfrentamento das questões do dia a dia tão atribulado de nossas vidas.

O nível de palestras estava ótimo, as apresentações artísticas com valores da região, idem. Só que senti falta de alguma coisa mais variada, que envolvesse mais ativamente os participantes em geral, como atividades lúdicas ou conversacionais, por exemplo. Até porque qualquer encontro esperantista deve levar em conta os interesses daqueles que ainda não dominam o esperanto, o que no final das contas constituem uma parcela considerável, que deve voltar de um evento estimulado suficientemente para pensar em ir ao próximo.

S de Stanislaw Ponte Preta

Sérgio Porto (1923-1968), mais conhecido como Stanislaw Ponte Preta, jornalista carioca, foi um dos mais irreverentes cronistas brasileiros. A seguir, um pouco de seu humor com pintadas de sarcasmo:

Mais por fora do que umbigo de vedete.

Estava tão mal que mais parecia reserva do Bonsucesso.

Basta ler meia página do livro de certos escritores para perceber que eles estão despontando para o anonimato.

O sol nasce para todos, a sombra pra quem é mais esperto.

V de verbetes novelísticos

Miséria - Quem diz que as novelas de TV não tematizam as grandes questões nacionais, como a miséria? Sempre tem um(a) ricaço(a) que é ludibriado(a) e acaba amanhecendo sem nenhum tostão furado no bolso.

Novela das sete - Também conhecida como 'novela dos sem-camisa'.

Festa - Final da primeira semana de novela, capítulo de sábado: uma grande festa com algum escandalozinho de sobremesa.

Imigração - Volta e meia, tema de novela. Já apareceram italianos, italianos e hum... italianos como personagens principais. Não, senhores, ainda estamos muito longe de uma minissérie do tipo Raízes. Ou será que não?

Nordestinos - Núcleo de tipos engraçados e pitorescos numa novela. Que nem os latinos, num filme americano.

Gays - Mas que poca vergonha: dois barbados ameaçando se beijarem na boca no último capítulo da novela! Ainda bem que o máximo que se viu até aqui foi um casal hétero, bem-entendido, os dois nus, simulando um ato sexual em pé, na novela Paixões Proibidas, às 10h da noite, na Band, horário em que, para todos os efeitos, as crianças já foram dormir...



Published at 14:35 / 0 comments / 197 visits
This post is public

November 2nd, 2008

Mark Twain, fekaĵoj, feminismo, librofoiro, Obama, poemo, Radioaktiva

C do citaĵoj

O mais feroz dos animais domésticos é o relógio de parede: conheço um que já devorou três gerações de minha família. (Mário Quintana, poeta brasileiro)

La plej feroca el la hejmaj bestoj estas la mur-orloĝo: mi konas iun kiu jam formanĝis tri generaciojn de mia familio. (Mário Quintana, brazila poeto)

Por que a realidade não seria mais estranha que a ficção? A ficção, afinal, tem que fazer sentido. (Mark Twain)

Kial la realeco ne estus pli stranga ol la fikcio? Fine la fikcio devas havi sencon. (Mark Twain)

As únicas desgraças completas são aquelas com as quais nada aprendemos. (William E. Hocking)

La nuraj kompletaj malfeliĉoj estas tiuj de kiuj oni nenion lernas. (William E. Hocking)

F de fekaĵoj

The Big Necessity - The Unmentionable World of Human Waste and Why it Matters (La Granda Neceso - la Nemenciebla Mondo de la Homaj Fekajoj kaj Kial ĝi Gravas), de la brita ĵurnalistino Rose George, estis ĵus lanĉita en la librovendejoj en Usono.

Jen tabueca temo sed la fakto estas tio, ke ekz-e 50% el la infana morteco en la mondo havas kiel kaŭzon la neekzisto de iu ajn kloaksistemo, kio atingas 2,6 miliardojn da homoj en la mondo. La homaj fekaĵoj respondecas pri ĉirkaŭ 50 konataj infekcioj.

F de feminismo

La unua verko kun feminisma trajto estis verkita de Mary Wollstonecraft en 1792 kaj titoliĝis A Vindication of the Rights of the Women (Iu Repostulo pri la Rajtoj de Virinoj). Ĝi estis lanĉita en Novjorko en 1848.

En 1893 Nov-Zelando estis la unua lando en la mondo kiu akceptis la partoprenon de virinoj en balotadoj.

L de librofoiro

Inter 31/10-16/11, okazos en mia urbo la 54a Libro-Foiro de Porto Alegre, la plej granda liberaera libro-foiro en Latin-Ameriko, okupanta 26 mil m2 grandparte en la plej tradicia publika ĝardeno en la urbocentro. Ĝi okazas ekde 1955 seninterrompe kaj havas centojn da paralelaj aktivecoj kiel prelegoj, atelieroj, ekspozicioj, artaj momentoj ktp.

"La Germana Kontribuo - 1948/1963" ekz-e estas ekspozicio kiu arigas laboraĵojn de la germana fotografisto Otto Steinert.

Alia ekspozicio rilatas al la germana klasika modernismo: "Paula Modersohn-Becker kaj la Artistoj de Worpswed - Desegnaĵoj kaj Gravuraĵoj (1895-1906)"

Mia urbo, fondita de azoranoj, akceptis grandan nombron da enmigrantoj el Germanio fine de la 19a jc.

Ĉisemajne mi metos fotojn pri la librofoiro en miajn 'Dokumentoj-n'.

La ĉijara omaĝata brazila ŝtato estas Pernambuko kaj hieraŭ vespere mi kaptis la okazon por ĉeesti en leciono-spektaklo de la nacikonata pernambuka verkisto kaj esploristo Ariano Suassuna, kiu estis akompanata de folklora muzik- kaj danc-grupo.

Inter la internaciaj partoprenantoj en la paralelaj kulturaj aktivecoj, la urugvaja verkisto Eduardo Galeano kaj la franca historiisto Roger Charter.

Plie pri la evento en

http://www.feiradolivro-poa.com.br/ (portugallingve)

O de Obama

El la kandidato Barack Obama al la prezidenteco de Usono, okaze de lia 30minuta TV-reklamo antaŭkelktage: "Ni ŝanĝos la landon kaj la mondon." Ha, la sama mesianisma ideo, ke Usono povas/devas ŝanĝi la mondon!... Plibone, ke la mondo ŝanĝu Usonon - precipe en la kampo de la internaciaj interrilat-manieroj.

Preskaŭ 200 mil brazilanoj (inter ili mi) jam partoprenis en 'retbalotado' internaciskala por la prezidenteco de Usono. Ĝismomente 90% el la voĉdonoj favorigis la kandidaton de la Demokratia Partio. Momente estas egalo ĉe irakaj retumantoj: 50% por Obama, 50% por McCain...

Vi ankaŭ povas voĉdoni en

http://www.theworldfor.com/

P de poemeto

Ne, ne - ankoraŭ io devas veni.

Ankoraŭ devas fajri vera tago,

ankoraŭ devas nigri vera nokto -

ne povas ja de grizo ĉio pleni.



Ĉu vere nur por nin al tombo treni,

ĉu vere nur por morti ni naskiĝis?

Ĉu tio do la viv'? Ne, ne! Neeble!

Ankoraŭ devas, devas io veni!



(Kurzens, latva poeto)

R de Radioaktiva

El mia najbara lando Urugvajo al la mondo:

http://radioaktiva.esperanto.org.uy



Published at 21:27 / 3 comments / 329 visits
This post is public

November 9, 2008

Barbareco, Ŝekspiro, Evo Morales, landlimoj, Obama, Sergio Endrigo

B de barbareco

Nek UN sukcesis eviti kazon de barbareco kies viktimo estis 13jara knabino ŝtonmortige ekzekutita en Somalio en la lasta 27/10. Ŝia 'krimo'? Esti seks-atencita de tri viroj kiam survoje al la hejmo de sia avino en la ĉefurbo Mogadiŝo.

Post la seks-atenco, ŝi rekuris al la aŭtoritatoj sed anstataŭ helpon, ŝi estis akuzita de 'adolto' de islamaj gvidantoj. Ŝi estis ekzekutita en stadiono antaŭ la okuloj de miloj da spektantoj.

Historiistoj eraras: la Mezepoko ankoraŭ ne finiĝis en kelkaj regionoj en la mondo.

C de citaĵoj

Um dia, quando já não houver império britânico, nem república norte-americana, haverá Shakespeare; quando se não falar inglês, falar-se-á Shakespeare. >>> Machado de Assis, brazila verkisto (1839-1908)

Iam kiam ne plu estos brita imperio, nek usona respubliko, estos Ŝekspiron; kiam oni ne plu parolos la anglan, oni parolos Ŝekspiron. >>> Machado de Assis, brazila verkisto (1839-1908)

Não ofenda a mãe do jacaré antes de cruzar o rio. >>> Ditado africano

Ne ofendu la patrinon de la aligatoro antaŭ ol transpasi la riveron. >>> Afrika diraĵo

Quando todos pensam igual é porque ninguém está pensando. >>> Walter Lippman

Kiam ĉiuj same pensas estas pro tio, ke neniu estas pensanta. >>> Walter Lippman

E de Evo Morales

'Evo, malbenata raso!', 'Narkokomunisto!', 'Evo mortu en Sankta Kruco!' - jen kelkaj murskribaĵoj tra la stratoj de Santa Cruz de la Sierra, grava bolivia urbo en la regiono kiu sin oponas al la prezidento Evo Morales. Nepre necesas 'faligi la indianon', kiu volas 'transformi la landon en iun grandan indianvilaĝon' ekkrias iu puĉema histerio instigata de iu blankhaŭta elito kiu tute ne rezignaciis pri la fakto, ke iu indiano (70% el la enloĝantaro) sukcesis atingi la povon, post jarcentoj da opreso kaj humiligado.

Tiele treniĝas la Homaro.

L de landlimoj

Jen mi legis tiun novaĵon en la oktobra n-ro de Monato: post la trovo de mortigito en dormoĉambro en vilaĝeto kiu estas parte belga, parte nederlanda, fakaj termezuristoj estis venigitaj el la du landoj por eviti procedurajn erarojn fare de la polico: okazas, ke la landlimo ofte pasas tra privataj domoj (!!!) kaj la kadavro 'unuavide kuŝis duone en Belgio, duone en Nederlando', informis la revuo.

Post tritaga ekzameno de la problemo, oni science pruvis, ke la kadavro kuŝas en nederlanda teritorio.

O de Obama

Kion diras nun la eksaj kolegoj de Obama en la lernejo kiuj diboĉis pri li pro la fakto, ke li estis la sola nigra knabo en la klaso?

Lula, brazila prezidento, pri la venko de Obama: "Mi esperas, ke li havos pli fortan interrilaton kun Sud-Ameriko, kun Brazilo, kun Afriko (...) Estos nenia pravigo por ke oni kontinuu la blokadon al Kubo."

'Obama' en la svahila lingvo signifas 'benata-n'.

"Eliras la diskreteco de Laura Bush kaj eniras la forta temperamento de Michelle Obana" - asertis la prezentisto de Jornal Nacional, la ĉefa novaĵprogramero en la brazila televido.

Ĉu Obama sukcesos 'ŝanĝi la landon kaj la mondon' laŭ sia propra intenco? Mi ne scias. Mi nur certas, ke lia balota venko nur demonstracias almenaŭ, ke io ŝanĝas en la nordamerika lando: la rasismo ankoraŭ ekzistanta ne plu estas sufiĉe forta por eviti la elekton de iu miksrasulo al la prezidenteco, afero alie ankoraŭ tute neprobabla en Brazilo, kvankam ĝi havas la duan plej grandan nombron da nigr-haŭtaj enloĝantoj en la mondo...

Fakte la imperio restos imperio - sed kompreneble sen la aroganteco kaj unuflankismo de la lastaj jaroj. Mi esperas.

S de Sergio Endrigo

Sergio Endrigo kantas Canzone per Te (Kanzono por Vi) en

http://www.youtube.com/watch?v=QCfCCsdavV8&feature=related



Published at 13:29 / 0 comments / 240 visits
This post is public

November 16, 2008

Deveno de la esperantaj afiksoj

-aĉ- = el la itala -acci-: casaccia = domaĉo (casa = domo)

-ad- = el la franca: promenade = promenado

-aĵ- = el la franca: laktaĵo = laitage

-an- = el la latina: romanus

-ar- = el la latina -arium: vortaro = vocabularium (vorto = vocabulum)

-ĉj-: eble el la rusa -ŝ-: Aleksej> Aljoŝa

-ebl- = el la franca -able: pardonable= pardonebla

-ec- = el la itala -ezz-: belezza = beleco

-eg- = eble el la rusa -jaga: stangego = koljaga (stango = kol)

-ej- = el la germana -ei-: Bäckerei = bakistejo (bakisto = Bäcker)

-em- = el la franca aime = ami

-estr-: el la itala maestro = majstro

-et- = el latinidaj lingvoj: libretto (itala) = libreto

-id- = el la greka.

-il- = el la rusa: kadilo = incensilo (kadit = incensi)

-in- = el la germana: schneider/schneiderin = tajloro/tajlorino

-ind-/-end- = el la latina: legendus, audiendus

-ing- = el la germana -ling: fingerling = fingringo

-ism- = el la greka kaj latina

-ist- = el la latinidaj lingvoj: téléphoniste (franca) = telefonisto

-ig-/ -iĝ- = el la germana: sätitigen = satigi

-nj- = el la rusa : Sonja, Manja

-obl- = el eŭropaj lingvoj: duoblo = duoble en la franca

-on- = el la franca fraction = frakcio

-op- = eble devenrilatas al po

-uj- = eble el la franca étui = ujeto

-ul- = el la latina: bibulus = drinkemulo

-um- = el la latina: verbum, podium

Published at 14:09 / 15 comments / 564 visits
This post is public

November 21, 2008

Intervjuo de la monato: Fernando Maia Jr.

Intervjuo: Fernando Maia Jr.



La novembra intervjuo estas kun Fernando Maia Jr., el Brazilo.

Kie vi loĝas?

Tiu estas malfacila demando nuntempe.Pro mia profesio mi devas resti kelkajn tagojn en unuj lokoj kaj la aliajn tagojn en aliaj lokoj. Kaj tiam tiuj lokoj ja fariĝas miaj loĝejoj. Mi loĝadis en la eta ĉefurbo de Serĝipo, Arakaĵuo [brazila nordorienta regiono], tamen nuntempe mi transloĝiĝis al Rio-de-Ĵanejro, kie mi restos almenaŭ ĝis la duono de la venonta jaro.

Kiu estas via profesio?

Mi estas geologo.

En kiu alia profesio vi sukcesus sin imagi?

Kiel instruisto.

En kiu momento de via vivo vi pensis: 'Mi volas lerni Esperanton'?

Mi ja eklernis ĝin en 2006, kiam mi vidis afiŝon pri senpaga kurso en mia universitato. Mi decidis ĉeesti la unuan lecionon kaj do jen mi. Sed ŝajnas al mi, ke jam estis en mia animo iu esperanta semo... Krome ĉiam ĝenis al mi la anstataŭado de la portugala per la angla, kio okazadas en Brazilo. Mi nekonscie ĉiam apogis uzon de neŭtrala lingvo kaj mi ĝuste trovis tiun konscion en Esperanto.

Iu libro.

The Seawolf (Jack London), pro la filozofia debato kaj homaj konfliktoj ene de aventura fono.

Iu filmo.

Lawrence of Arabia, majstroverko!

Iu muzikaĵo.

Vida de Viajante [Vivo de Vojaĝanto] (Luiz Gonzaga)

Iu donaco kiun plaĉas al vi gajni.

Tiu, kiu estu inspirite donacata; kiu reprezentu la donacanton.

Kian talenton vi ŝatus havi?

La muzikan.

La vojaĝo de viaj revoj estus al...

Egiptujo, eble. Sed nuntempe mi ne revas pri iu specifa vojaĝo. Tamen fakte plaĉus al mi koni Egiptujon kaj kelkajn lokojn en Sud-Ameriko. Verdire ĉiuj vojaĝoj plaĉas al mi, kiam mi lernas pri la loko, pri la homoj, la kulturoj. Ĉiu loko havas sian gravecon.

Kiu estas la plej grava homo ankoraŭ vivanta en la mondo?

Mi ne scias!... Eble ĉiuj ni gravas kaj povas fari ion gravan. Eble ĉiuj landgvidantoj estas gravaj homoj, ĉar ili gvidas homamasojn. Bedaŭrinde tamen ili ne profitas bone tiun gravecon.

Kiun historian okazintaĵon vi ŝatus esti vidinta propraokule?

Interesa demando! La 'malkovro' de Brazilo povas esti unu el pluraj: mi ŝatus vidi propraokule la emocion de navigantoj, kiam malkovrante la brazilan naturon kaj indianaron. Mi sentis tiun emocion per la letero de Pero Vaz de Caminha. Alia historia okazintaĵo estas la vojaĝo de la germano Von Martius: mi ŝatus esti akompaninta lin en lia scienca vojaĝo tra Brazilo - li verkis la plej grandan botanikan verkon ĝis nuntempe.

Ĉu la mondo estos plibona aŭ plimalbona post cent jaroj?

Espereble pli bona. Evoluo estas natura leĝo. Krom tio, ke mi estas esperanto!

Kion vi ŝanĝus en via personeco?

La vantemon.

Al kiu vi donus medalon?

Al la sincere sindonaj instruistoj.

Iu bela virino.

Gisele Bündchen (ebla komunloko, sed mi vidas ŝin en revuo hodiaŭ mem kaj, Dio! ŝi estas spektaklo!)

Kio dolĉigas vian vivon?

La volo helpi.

Kio maldolĉigas la vivon?

La 'blindeco' aliula (ĝuste tio, kion kritikas Saramago en sia verko Eseo pri Blindeco - ne temas pri fikcio, sed kritiko al la homa blindeco rilate al la neceso esti solidara). Homoj vivas blinde nuntempe, simple sen sin demandi kial ŝi-li vivas.

Se vi havus pli da tempo...

... pli laborus pli efektive por kaj per Esperanto kaj ĝia interna ideo.

Mi estas...

... homa, tro homa. Mi amas, malamas, gajas, suferas. Mi foje vidas la neceson labori, foje forgesas la laboron. Kaj jen antaŭen. Gravas tamen, ke mi ne lasu, ke mia homeco malhelpu mian eblecon esti pli homama. Malfacilas, sed ne maleblas! Jen mia celo.

Brazilo estas...

Materie: kontrasta lando - en kelkaj partoj ni estas materie pli bonaj ol Eŭropo; en aliaj partoj pli malbonaj ol kelkaj lokoj en Afriko. Tio pro tre maljusta financa disdonado, tre fuŝa kaj malbonvola politika kulturo. Neniu lando (ekz-e Usono) respondas pri nia problemo; eĉ kun nia tre suba MEP (Malneta Enlanda Produkto) ni povus prosperi, se ni ne havus tiom malbonaj politikistoj. Neniu bezonas monegon por feliĉi kaj prosperi.

Spirite: kulture kaj spirite Brazilo estas mildanima lando. Tion ni ŝuldas al nia katolika, negra kaj indiana kreado. Brazilo estas nematura kaj naiva, tial ĝi eraras, tamen tial ĝi facile pardonas. Brazilo bonkore akceptas aliajn, kio povas esti danĝeraj por ĝi mem. Brazilo estas esperanta lando, fidanta en la estonteco, kio estas tre pozitiva. Ni atendas laborante. Mi ĝojas, ke en tiu diverseca lando vualas flagoj de amikeco kaj toleremo, kaj dankas esti naskiĝinta ĉi tie.

Iu frazo.

'Fine ĉio sukcesas; se io ne sukcesas, ĝi ankoraŭ ne finiĝis' (Fernando Sabino, brazila verkisto, citanta sian patron).



Ipernitia paĝaro de Fernando Maia Jr. en

http://www.ipernity.com/home/50905

La antaŭa intervjuo estis kun Mimi:

http://www.ipernity.com/blog/cesar.dorneles/102337



Published at 20:58 / 27 comments / 785 visits
This post is public

November 26, 2008

Esotera nifologio: mesaĝo de eksterterano

Jam estas tempo, por ke la Homaro ekalkutimiĝu al la ideo pri la ĉeesto de aliplanedaj civilizoj inter ni, kun interesoj el la plej diversaj.

Sube mesaĝo el eksterterano, pere de la kanaligita proceso, publikigita en la brazila revuo Vialuz en 1997, kiuj pritraktis temojn rilatajn al al t.n. esotera nifologio.

La mesaĝo atentigas nin pri la ekzisto de unu sola Universa Familio, en kiu la Paco kaj la Frateco devas esti la celo de ĉiuj.



"Malgraŭ la longaj distanco, ni sentas nin tre proksimaj al vi, teranoj. La distancoj en la nefizika Universo estas mirige malgrandaj kaj simultanaj interrespondaj okazintaĵoj efektiviĝas en diversaj areoj samtempe.

Tamen por ni kelkfoje la alproksimiĝo estas tiel malfacila por malnoblaj faktoroj samkiel la timo por ekzemplo.

Kial restas tiel malfacilega nia akcepto inter vi? Kial vi tiel multe forpelas nin? Ni klopodas nur lerni de vi, kiuj ankoraŭ vivas en la tridimensieco, spertojn por ni malkonatajn.

Kio estas la granda tabuo por la akcepto de niaj mesaĝoj? Ĉu eble la antaŭjuĝo kaj la kredo, ke ekzistas nur la tera homaro?

Kiam vi komprenos, ke ekzistas unu sola homaro, la Universa, kiu enloĝas ĉiujn mondojn, en la plej diversaj formoj, tiam ni povos fariĝi videblaj antaŭ vi ne timante esti repuŝitaj aŭ detruitaj.

Sed spite al ĉiuj tiuj malfacilaĵoj, ni jam kalkulas je sennombraj amikoj kiuj malgraŭ la risko kaj la surpriziĝo de kelkiuj, ili jam akceptas nin danke al la diversaj manieroj pri kontakto.

Tiom multe estas la mondoj, tiel malsimilaj estas la formoj pri ekzistecoj, tamen la koncepto pri Frateco kaj Universa Amo estas esence propraj al ni ĉiuj!

Ni atendas kun profunda korpremo la eblon pri pli grandaj kaj pli bonaj kontaktoj kun la tera homaro."

Angefao,

el Venuso.

Published at 19:10 / 2 comments / 445 visits
This post is public

( 6 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...