| september 2008 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| sun | mon | tue | wed | thu | fri | sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |||
| 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | ||
| 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | ||
| 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | ||
| 28 | 29 | 30 | ||||||
C de citaĵoj
Nossos espíritos se precipitaram um para o outro ao tocar dos lábios. (Alfred Tennyson)
Niaj spiritoj sin ĵetis unu sur la alian ĉe la ektuŝo de la lipoj. (Alfred Tennyson)
Nunca perca a fé na humanidade, pois ela é como um oceano. Só porque existem algumas gotas de água suja nele, não quer dizer que esteja sujo por completo. ( Ghandi)
Neniam perdu la fidon je la homaro, ĉar ĝi estas kiel oceano. Nur pro tio, ke ekzistas kelkaj malpuraj akvogutoj en ĝi, tio ne signifas, ke ĝi estas tute malpura. (Gandhi)
O insucesso é apenas uma oportunidade para recomeçar de novo com mais inteligência. (Henry Ford)
La malsukceso estas nur oportuno por rekomenci denove kun pli da inteligenteco. (Henry Ford)
E de Esperanto surtelevide![]()
Priesperanta raportaĵo de la brazila TV Itapuã, el Pato Branco, Paranao en
http://www.youtube.com/watch?v=Vim9b-Knl20
I de internacia
La vorto 'internacia', tiel kara al la esperantistoj, estis elpensita de la angla filozofo Jeremy Bentham, kiu verŝajne utiligis ĝin unuafoje en 1780. Post unu jarcento, ĝi fariĝis la titolo de la plej konata revolucio kanzono de la 19a k 20a jarc.
L de loterio
Emeritiĝinta usonano el Indiana gajnis US$ 3 milionojn en la loterio post kiam li misskribis numeron pri kiu li ĉiam vetas, pro tio, ke en la momento li ne portis siajn okulvitrojn. Li ĉiam vetas la samajn kvin numerojn, kiuj reprezentas la datojn pri naskiĝtagoj de siaj kvin filoj. Anstataŭ marki la numeron 48, li markis la 46.
Per la mono, li intencas pagi la hipotekon de sia hejmo, ŝipvojaĝi al Havajo venontjare kun la edzino kaj investi la reston por la estonteco de la familio.
R de Roberto Carlos
Roberto Carlos, la plej populara brazila kantisto kaj komponisto en la lastaj kvar jardekoj aperas ĉi tie kantante Canzone per Te, de Sergio Endrigo, muzikaĵo pere de kiu li venkis la festivalon de San Remo en 1968:
http://www.youtube.com/watch?v=1jRKm3dmPlY
S de Sarah Palin
Laŭ Newsweek, Sarah Palin, la vicprezidantino de McCain, fieras pri gluafiŝeto sur la aŭtomobilo de sia patro: "Vegetarano - antikva indiana vorto por difini la malbonan ĉasiston."
U de universitato
La unua universitato en Ameriko estis kreita en Limo, Peruo, kaj estis inaŭgurita en 1563 enhavante la kursojn pri Teologio, Artoj, Kanona Juro, Civila Juro kaj Medicino. La ideo estis de la propra Francisco Pizarro, la konkeranto de la Inkaa Imperio. La unua universitato en Brazilo estis kreita nur en la 1930aj jaroj...
U de usonaĵoj
Imagu glaciaĵon el ĉokolado kun lardo, frititan hotdogon, glacian kafon! Kie? En Minnesota State Fair, granda foiro pri bovbredado.
He, Cindy, ĉu plaĉas al vi glacia kafo?!
Send a message
Search for members