| August 2008 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | |||||||
| 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | ||
| 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | ||
| 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | ||
| 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | ||
| 31 | ||||||||
B de Batman
En la 50aj jaroj la komiksa revuo de Batman estis kritikata de tiuj kiuj ne ŝatis la intimecon inter Batman kaj Robin: la du dormis en la sama lito...
C de Carla Bruni![]()
Tre plaĉis al la londona Times la nova KD de Carla Bruni, la franca prezidentedzino: Eble ĝi estas la plej bona disko iam gravurita de la edzino de iu ĉefo de ŝtato. Gratulon, francoj!...
H de Historio
"Ĉiu honesta judo kiu konas la historion de lia/ŝia popolo ne povas ne senti grandan dankemon al islamismo, kiu protektis la judojn tra kvindek generacioj, dum la kristana mondo persekutadis la judojn kaj provis multfoje 'per la glado' igi ilin forlasi ties fidon." (Uri Avnery, israela verkisto kaj pac-aktivulo)
El http://www.counterpunch.com/
L de librobienalo
Inter 14-24/08/2008 okazos plus unu Internacia Librobienalo de San-Paŭlo, la dua plej granda evento en la mondo en tiu ĝenro. Oni atendas 800 mil vizitantojn kaj jam estas konfirmita la ĉeesto de 46 internaciaj verkistoj kaj 30 naciaj.
Oni atendas i.a. la partoprenon de la jenaj verkistoj: Guillerme Arriaga (Meksiko), Vicenzo Cerami (Italio), John Sack (Usono), Samantha Power (Usono) kaj Zlata Filipovic (Bosnio-Hercegovino).
La partoprenontaj 80 eldonejoj aranĝos la lanĉon de 4 mil novaj verkoj. La Bienalo okazos en la Parko Anhembi.
Iam mi havis la ĝojon partopreni en ĝi kaj kunlabori en la budo de BEL-Brazila E-Ligo. Unika oportuno por disvastigi E-on.
M de McCain
Kara McCain: pardonu, sed ekzistas nenia konflikto en la landlimo inter Irako kaj Pakistano. Ĝi estas la plej paca loko en la mondo! Se paroli pri tio: vi scias, ke Bonaero ne estas la ĉefurbo de Brazilo, ĉu?
P de Palestino
La okupacio de la tuta Palestino ĉiam restis en la planoj de la sionista dekstro. Esploroj faritaj de novaj israelaj historiistoj en kontakto kun arkivoj de la Ŝtato konfirmis, kio sekve kontraŭstaras la mitojn kreitajn de la oficialismo laŭ kiu Israelo en 1948 (jaro de la una milito) estis simpla 'viktimo' de la 'maltoleremo' de siaj najbaroj.
Ni vidu ekz. kion skribis Ben Gurion, la granda israela heroo, en sia tag-libro, je 24/05/48, okaze de la unua semajno de la milito:
"Ni starigos kristanan ŝtaton en Libano (...) ni dispecigos Cisjordanion; ni bombardos ĝian ĉefurbon, ni detruos ties armeon (...) ni surgenuigos Sirion (...) nia aerarmeo atakos Port Said-on, Aleksandrion kaj Kairon, tio por venĝi niajn oprimitajn antaŭulojn de la egiptoj kaj asirianoj en la bibliaj tempoj (....)."
Ben Gurion en letero al Moshe Sharett, en 1948, tri monatojn antaŭ ol la israel-araba milito:
"Ni havas la kondiĉon por okupacii la tutan Palestinon, pri kio mi havas nenian dubon".
Nu bone, la kandidato Obama, en ĵusa vojaĝo al Israelo, menciis la 'malamikojn' de la lando. Bedaŭrinde li forgesis sam-aludi al la 'malamikoj' de la plurdeka suferanta palestina popolo.
Plie prie (portugallingve) en
http://diplo.uol.com.br/2008-05,a2396
P de popoldiraĵoj
Popol-diraĵoj el la sudo de Brazilo:
Mais escondido que orelha de freira.
Pli kaŝita ol orelo de monaĥino.
Mais velho que o rascunho da Bíblia.
Pli malnova ol la skizo de la Biblio.
Mais sem graça que dançar com irmã.
Pli teda ol danci kun fratino.
R de reklamaĵo
Brazila reklamaĵo de 1951 montras diketan bebon diranta: Mia patro fumas Marlboro-n... li scias kio estas bona.
R de retejoj
Vjetnama E-Asocio:
Por spiritualistoj aŭ eventualaj interesatoj (portugallingve):
http://br.groups.yahoo.com/group/maemaria/message/285
Z de Zimbabvo
Lanĉita en Zimbabvo la nova monpapero de 100 miliardoj da zimbabvaj dolaroj. Oni povas per ĝi aĉeti 4 oranĝojn, laŭ informo de la brazila semajnrevuo Época.
Send a message
Search for members












