| July 2008 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||||
| 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | ||
| 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | ||
| 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | ||
| 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||||
C de citaĵoj
La mito estas la nenio kiu estas ĉio. (Fernando Pessoa)
Jen mia vidvino. (Vinicius de Moraes, brazila poeto, prezentanta al amikoj sian naŭan kaj lastan edzinon)
La vivo estas tiu kiu okazas al ni dum ni faras aliajn planojn. (Ben Bagley)
Iu mallertaĵo estas nur la vero dirita en la malĝusta momento. (Mel Brooks)
I de Ingrid Betancourt
Ŝi dankis al Dio kaj al la Virgo pro sia liberigo. Mi persone tute ne dubas pri la efikeco de la preĝo kaj ties influo sur la pozitiva fino al tiu tragedio 6jara. Fakte oni devas preĝi pri la mondo precipe en tiu ĉi momento de transirado biblie konata kiel Apokalipso.
K de kalendaro
Julie en Esperantolando, i.a.:
03-06 - 67a Hispana Kongreso de Esperanto
11-14 - 56a ELNA-Kongreso
12-16 - 43a Brazila Kongreso de Esperanto
12-18 - 7a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto
13-18 - 16a Internacia Medicinista Esperanto-Kongreso
19-26 - 93a Universala Kongreso de Esperanto
26-02 - Internacia Junulara Kongreso de TEJO
27-4/8 - 58a Kristana Kongreso
M de mariĵuano
De nun estas prohibite fumi tabakcigaredojn en la kafejoj de Nederlando, nur mariĵuanon. La prezidanto de la Nederlanda Asocio de Drinkejoj klasigis la leĝon kiel 'ridindan'.
M de mesaĝo
Por spiritualistoj:
http://br.groups.yahoo.com/group/maemaria/message/280
M de muzikaĵo
La muzikaĵo Happy Birthday (Feliĉan Datrevenon) verŝajne estas la plej populara komponaĵo en la mondo. Ĝi estis kreita de pianistino kaj instruistino Mildred Hill, de Kentukio (Usono) en 1893. Ĝi origine nomiĝis Good Morning to All (Bonan Tagon al Ĉiuj).
P de pico
En Brazilo, la 10a de julio estas la Tago de la Pico. Ni bone scias kion omaĝi.
R de radioprogrameroj
La spiritista radiostacio Rio de Janeiro havas du E-radioprogramerojn: Curso de Esperanto (Kurso de Esperanto: dimanĉe, 6h45/7h00) kaj Esperanto, a Língua da Fraternidade (Esperanto, la Lingvo de la Frateco: marde, 15h00/15h55 k vendrede, 23h00/ 23h55 - reelsendo). Tiu lasta, sub la estro de Givanildo Costa, estis la tria plej aŭskultata programero de mezonda radiostacio, en sia elsendhoro, dum la periodo okt./dec. 2007.
S de spritaĵo
- Joĉjo, kiel nomiĝas tiuj kiuj naskiĝas en Porto Alegre?
- Ĉu ĉiuj, instruistino?!
Y de YouTube
10 Things not to do at Your Office (10 Aferoj Nefarendaj en Via Oficejo):
http://br.youtube.com/watch?v=FHYG7DQYITo&feature=related
Send a message
Search for members








