César Dorneles Published on September 1st, 2008
by César Dorneles

César Dorneles's blog

Browse posts
Spiritistaj Notoj: novaj tempoj alproksimiĝas al la Planedo
Posted on September 16, 2008
4 comments (latest 2 months ago)
Gandhi, E-o surtelevide, Sarah Palin, usonaĵoj
Posted on September 11, 2008
3 comments (latest 2 months ago)
Coisas do Brasil: Roberto, Caetano, Independência, reforma ortográfica, Patrícia Pillar
Posted on September 7, 2008
10 comments (latest 2 months ago)
Spiritistaj Notoj: Psikografia mesaĝo pri Esperanto
Posted on September 4, 2008
6 comments (latest 2 months ago)
Divorcpeto, spritaĵoj, usonanoj, Verda Kafo
6 comments (latest 2 months ago)
Spiritistaj notoj: La agado de eksterteranoj en ĉi tiu momento de planeda transirado
Posted on August 24, 2008
16 comments (latest 2 months ago)
Gisele Bündchen, (mal)beleco, hundfekaĵo, militemo
Posted on August 19, 2008
3 comments (latest 2 months ago)
Spiritistaj Notoj (01)
Posted on August 17, 2008
7 comments (latest 3 months ago)
Intervjuo de la monato: Cindy Mckee
Posted on August 16, 2008
10 comments (latest 3 months ago)

More information

This post is public
Attribution
  1. 175 visits

Divorcpeto, spritaĵoj, usonanoj, Verda Kafo

Monday September 1st, 2008 at 06:17PM

A de akvo

Estas necese averaĝe 190 l da akvo por havigi glason da pomsuko; 140 l por taso da kafo; 15,5 mil l por kilo da bifsteko; 10 l por iu simpla paperfolio A-4; 75 l por iu malgranda glaso da biero.

C de citaĵoj

Nunca confunda movimento com ação. (Ernest Hemingway)

Neniam konfuzu movon kun ago. (Ernest Hemingway)

A Rússia de Putin ainda vai fazer o mundo sentir saudades do comunismo e da União Soviética. (Tutty Vasques, jornalista brasileiro)

Rusio de Putin ankoraŭ igos la mondon resopiri komunismon kaj Sovjetan Union. (Tutty Vasques, brazila ĵurnalisto)

Ao longo de várias campanhas, eu comecei a acreditar que era especial e me tornei cada vez mais egocêntrico e nacisista. Você não pode me punir mais do que eu já fiz. (Senador John Edwards, ex-futuro vice de Obama, sobre seu caso de adultério em 2006)

Tra diversaj kampanjoj, mi komencis kredi, ke mi estas speciala kaj mi fariĝis pli kaj pli egocentra kaj narcisisma. Ne eblas al vi puni min plie ol tiu kiun mi jam faris. (Senatano John Edwards, eks-estonta vic- de Obama, pri sia adultkazo en 2006)

D de divorcpeto

Tribunalo en Saudi-Arabio juĝos septembron la kazon pri divorcpeto nome de iu 8jara knabino. La edzo estas pli ol 50jara. Ne ekzistas minimuma aĝo por la edziniĝo en la lando kvankam la plenumo de la ago nur povas esti farita kiam la virino atingos la puberecon.

E de etiketoj

"Ne portu piĵamon kaj pantoflojn surstrate." (El manlibreto disdonita de la urbodomo de Pekino)

S de spritaĵoj

Hejmrevenanta edzo trovas viron sub sia lito. Indigne li demandas al la edzino kion faras tiu ulo sub la lito. Respondas la virino:

- Sub la lito mi ne scias, sed sur ĝi li faras mirindaĵojn!

En la unua tago de la militistservo, la rekruto plendis pri la manĝo:

- Mia supo estas plena je tero!

Kaj la serĝento:

- Ĉu vi ne venis ĉi tien por servi al la patrio?!

- Efektive mi venis, sinjoro. Sed ne por manĝi ĝin!

U de usonanoj

"Ĝenerale la usonanoj estas tre afablaj kaj helpemaj (jes bone, escepte Novjorko). (...) Se vi havos hundon ĉe vi tiam ĉiuj haltos por babili kun vi. Ju pli suden de Usono, pli afablaj." (Patrícia Campos Mello, brazila ĵurnalistino)

V de Verda Kafo

Hieraŭ sabate la E-komunumo de Porto Alegre festis la 30jariĝon de sia plej tradicia esperanta aranĝo: Verda Kafo, kiu temas pri monata renkontiĝo de E-istoj en iu restoracio de la urbocentro. Ĝi okazas seninterrompe ekde 1978 kaj unu el ties idealigantoj (la aliaj jam forpasis) - S-ro George Otto Vaske - estis omaĝita per dankŝildeto. 13 homoj partoprenis kaj babilis ĉefe pri naciaj lingvoj kaj Esperanto.

Du el la kunuloj ludis ŝakon. Specimenoj de Monato kaj Brita Esperantisto estis donacitaj. S-ro Vaske antaŭ ol sia foriro plifrue (li loĝas en najbara urbo) kiel kutime deklamis poemon, ĉifoje emociite pro la omaĝo.

Kafo kaj vino, multe da vino surtable ĉar fine estas vera vintro en la sudo de Brazilo...

Ha, mi estis forgesonta: Karesema ne iris kaj mi oportune ektiros ŝiajn orelojn!... :-)

V de vortaro

"Oportuna Poŝvortaro" (Eldonejo Lorenz, 488-paĝa, kun 12 mil kapvortoj) estis lanĉita de Prof. Sylla Chaves, de Rio-de-Ĵanejro.

Pliaj detaloj en http://esperanto.org.br/p/

6 Comments / add your comment?

Karesema says:
Hej Cezar...Ne... tutne! Mi ne meritas oreltiron... Eksciu unue la kaŭzon.
Kulpas gorĝdoloro kun febro..mi devis ŝpari energion ĉar nokte..devigo vokis min.Mia bofilino datrevenis kaj tion mi ne povis malĉeesti.
Mi bedaŭris la maleblon revidi tiujn bonajn samideanojn.
Ĉu mi estas pardoninda?hehehe!

P.S Kiel fartas Marcelo?
Verdkore,Kares´.
Posted 3 months ago. ( permalink )
Karesema edited this comment 3 months ago.
César Dorneles says:
Bone, mi amikeme pensu pri via pardonpeto... Li fartas bone, mi pensas. Jen aliulo kiu malĉeestis! Nu bone, feliĉan datrevenon al via filino!
Posted 3 months ago. ( permalink )
Mondocivitano says:
KARA CEZAR ĈIAM TRE BONA VIA BLOGO ESTAS! GRATULOJN AMIKO!
Posted 2 months ago. ( permalink )
César Dorneles replies:
Dankon, amiko, pro via vizito kaj afabla komento!
Posted 2 months ago. ( permalink )
Onagrino (âne- pas- onyme)pro says:
"A Rússia de Putin ainda vai fazer o mundo sentir saudades do comunismo"

Mi ankaŭ aŭdis ke: "Se Mac Cain estos elektita, Buŝ ŝajnigos kvazaŭ Ghandi" (franclingve: "Si Mac Cain est élu, alors en comparaison, Bush semblera Ghandi"...

Mi ridis legante la spritaĵojn, precipe la duan, pri manĝo de patrujo...
Posted 2 months ago. ( permalink )
César Dorneles replies:
Dankon pri via partopreno. Mi ne estus tiel pesimista pri McCain kaj neniel optimista...
Posted 2 months ago. ( permalink )
César Dorneles edited this comment 2 months ago.

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.