César Dorneles Published on July 14, 2008
by César Dorneles

César Dorneles's blog

Browse posts
Francisko Valdomiro Lorenz: E-pioniro en du kontinentoj (1)
Posted on July 28, 2008
4 comments (latest 5 months ago)
Brazila junularo, Napoleono, Pompeio, Z-fotaro
Posted on July 28, 2008
2 comments (latest 5 months ago)
Proverboj, tekkomputiloj, promeso, turismo
Posted on July 20, 2008
2 comments (latest 5 months ago)
Intervjuo de la monato: Roland Platteau
Posted on July 15, 2008
3 comments (latest 5 months ago)
Kiso, necesejoj, socialismo, TV Supren
7 comments (latest 5 months ago)
Ingrid Betancourt, kalendaro, radioprogrameroj, YouTube
Posted on July 7, 2008
6 comments (latest 6 months ago)
Fernando Pessoa, Ĉinio, Gvantanamo, sakoj
Posted on June 30, 2008
4 comments (latest 6 months ago)
Intervjuo de la monato: Mirna Marino
Posted on June 28, 2008
17 comments (latest 6 months ago)
Avideco, Obama, Vjetnamo
Posted on June 28, 2008
2 comments (latest 6 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 0 times

Kiso, necesejoj, socialismo, TV Supren

Monday July 14, 2008 at 07:40PM

C de citaĵoj

O otimista sofre tanto quanto o pessimista, mas pelo menos sofre só uma vez./ La optimisto suferas tiel kiel la pesimisto, sed almenaŭ suferas nur unufoje. (Fernando Sabino, brazila verkisto)

O pessimista é um sujeito que olha para os dois lados antes de atravessar uma rua de mão única./ La pesimisto estas iu ulo kiu rigardas la du flankojn antaŭ ol li transiros unudirektan straton. (Laurence J. Peter)

Faz pouco tempo mamãe me disse: 'Vendo os homens que você escolhe, eu preferiria que você fosse lésbica.'/ Antaŭnelonge panjo diris al mi: 'Vidante la virojn kiujn vi elektas, mi preferus, ke vi estu lesbanino.' (Pamela Anderson, usona aktorino)

K de kiso

En ĵusa esploro realigita en Britio, la kiso inter Patrick Swayne kaj Demi Moore en Ghost (Fantomo) estis elektita kiel la plej memorinda kiso en la historio de la Sepa Arto.

N de necesejoj

La aŭtoritatuloj en la barata urbo Musiri decidis pagi US$ 0,14 al ĉiu loĝanto kiu utiligos la publikajn necesejojn. La plejmulto el la homoj kutime urinas kaj fekas surstrate kaj en aliaj eksterdomaj lokoj.

S de socialismo

La t.n. 'reala socialismo' revis pri la kreo de iu Nova Homo. Mi pensas, ke tute kontraŭe okazos: la Nova Homo kreos la veran socialismon. Kapitalismo estis kaj estas ekonomisistemo tute kongrua kun la karaktero kaj personeco kiuj karakterizas la nuntempan homon: ankoraŭ tiel egoisman, individualistan kaj konkureman. Kapitalismo signifas fine ekonomian etapon, nur etapon, de la homa evoluado pere de kiu la homo iris antaŭen. 

Sed alvenas la tempo de pli kaj pli rapidaj kaj profundaj ŝanĝoj en ĉiuj kampoj de la homa vivo: ne plu estos loko por egoismo, troa individuismo, konkuremo anstataŭ solidaremo. Tio apartenas al la Malnovo. La Novo postulos novan sintenon, novan konduton - kio reflektiĝos sur novajn civilizajn paradigmojn.

Fiaskis la socialismo de la malnova homo, sukcesos la vera socialismo de la homo tute konscia pri siaj sociaj devoj kaj destino kiel universa estaĵo.

Jene mi pensas. Kaj mi ne restas sola en tia starpunkto. Utopiaĵo? La estonteco montros, ke ne.

T de Tv Supren

TV Supren estas brazila rettelevido kies celo estas pritrakti temojn kiel sciencon, filozofion, religion, edukadon, arton, civitanecon, alternativan medicinon, ekologion, vivkvaliton, esperanton...

Ĉiumerkrede, 15h30 k 23h30, prezentiĝas la programero Esperanto - Idioma para Todos (Esperanto - Idiomo por Ĉiuj) kun reprezento sabate, 15h30:

http://www.tvsupren.com.br/WebTV.aspx

 

7 Comments / add your comment?

Dimitrije Janicic says:
Pesimisto estas bone informita optimisto.
Posted 6 months ago. ( permalink / translate )
César Dorneles replies:
Ĉu?!
Posted 5 months ago. ( permalink )
Reza replies:
prave!
Posted 5 months ago. ( permalink )
Odamir says:
Hej César! mi shategis tiujn citajhojn, ili estas amuzaj, interesaj!
Mi estas persista optimisto, sed marshas kun la piedoj en la tero kaj la kapo en la chielo :-))
Ankau mi opinias ke la vera socialismo efektivighos per la nova homo
Optimisme mi pensas ke tiu nova homo ekkomencas aperi tra la mondo, li/shi ankorau estas hontema/timema homo sed baldaue...
Dankon pro la artikolo!
Posted 5 months ago. ( permalink )
César Dorneles replies:
Kara Odamir, dankon pri via komento. Mi nur ne komprenis vian aserton pri 'hontemo kaj timemo'...
Posted 5 months ago. ( permalink )
Odamir replies:
Ha! Mi volis diri ke ankoraŭ "la novaj homoj" ne multe aperas en la socio!
Posted 5 months ago. ( permalink )
Odamir edited this comment 5 months ago.
Stelo says:
Interesa artikolo ĉiam havas interesajn komentojn, Dimitrije Janĉiĉ tute pravas....mi pensas same.
amike Stelo
Posted 5 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.