De la latina al la portugala (2)
apicula > apicla> abecla> abelha (abelo)
autumnu> autumno> outonno> outono (aŭtuno)
braciu> brachium> braciu> bracio> braço (brako)
frigida> friia> fria (malvarma - ina formo)
fructu> fructo> fruito> fruto (frukto)
lucta> luita> luta (lukto)
mittere> mitter> meter (meti)
okulos> oclos> olhos (okuloj)
Rim.: portugallingve okulvitroj estas óculos.
navigiu> navigio> naviio> navio (ŝipo)
paupere > pauper> pouber> poper> popre> pobre (malriĉa)
Fonto: Do Latim ao Português sem Dicionário, de Nelson Attílio Ubiali
K i o n i l i d i r i s
La bona afero de la vicoj estas konvinki nin, ke fine la vivo ne estas tiel mallonga. (Mário Quintana, brazila poeto)
Mi tremas pro mia patrio kiam oni diras al mi, ke Dio estas justa. (Thomas Jefferson)
Barbaroj! Ideojn oni ne mortigas. (Sarmiento)
La ideoj: oni vivu ilin. (André Malraux)
Mi estas civitano, ne el Ateno aŭ el Grekio, sed el la mondo. (Sokrato)
Mi ne havas mesaĝon. Mia mesaĝo estas mia vivo. (Gandhi)
Jes, sed nur dum 999 jaroj
Laŭ akordo ĵus signaturita inter Israelo kaj Palestino, ĉiuj relikvoj eltrovitaj antaŭ ol 1967 devas esti redonitaj 'al la ŝtato kie estis origine produktitaj'. Sekve la Manuskriptoj de la Maro Morta, eltrovitaj inter 1947 kaj 1956 en palestina teritorio, estos liveritaj al Israelo, sed sub unu kondiĉo: nur por 999 jaroj.
Denove trajnoj en Brazilo
Kun la celo disvolvi la aŭtomobilan industrion en la lando (kio inkludis busojn), la militista reĝimo en Brazilo (1964-1985) senigis la la trajnon kiel opcian veturilon tra la lando por vojaĝantoj. Sekve ne eblas trajnvojaĝi inter San-Paŭlo kaj Rio-de-Ĵanejro, la du plej grandaj brazilaj urboj, kun milionoj da enloĝantoj! Nun pro la la realigo de la Monda Futbalpokalo 2014 ĉi tie, la federa registaro aprobis konstruon de trajnlinio por egrapida trajno (300 km/horo), kio signifos belan 80minutan veturon.
Mi resopiras mian infanecon en kiu mi vojaĝis al la landinterno de mia ŝtato per la t.n. Húngaro, tio estas, hungardevena trajno kio kondukis min kaj miajn familianojn al la naskiĝurbo de mia patrino. Mi envias vin, kiu povas ĝui tiel agrablan vojaĝveturilon!
Estonio: takso pro furzado...
Estonio aprobis takson al la bovbredistoj pro la intesta gaso de la bovinoj ĝuste por kompensi la eligadon de metano en la atmosferon.
TV Esperanto Bjalistoko:
http://www.itvc.pl/?link:nasze_programy,id:14
Send a message
Search for members
Roland Platteau says:
Kaj estas multe pli ripoza kaj malpli danĝera vojaĝi per trajno!
malfeliĉe ĉie plimalpli oni maleperigis ilin. En Eŭropo, kvankam ili plu estas, multaj malgrandaj linioj kaj stacioj estis fermitaj ...
ankaŭ tramojn en urboj oni devus rekrei anstataŭ tiom da veturiloj.
César Dorneles says:
César Dorneles edited this comment 6 months ago.
Roland Platteau says:
César Dorneles says:
Ellen says:
Aŭ, kiaj lingvoj estis/as/us?
César Dorneles replies:
Lusjo Kastro says:
César Dorneles replies: