César Dorneles Published on May 8, 08
by César Dorneles

César Dorneles's blog

Browse posts
Esperanto en brazila televidkanalo (videofilmeto)
Posted on May 22, 08
6 comments (latest 2 months ago)
Inventoj, virinoj kaj mensogoj
Posted on May 21, 08
4 comments (latest 3 months ago)
999 jaroj, trajnoj, bovinoj ktp.
Posted on May 19, 08
8 comments (latest 3 months ago)
Lesbaninoj, fundamentalismo, Karl Marx ktp.
Posted on May 11, 08
3 comments (latest 3 months ago)
Etimologioj, San-Paŭlo, koro ktp...
3 comments (latest 3 months ago)
Humuraj anoncetoj, Irako, puno ktp.
Posted on May 4, 08
2 comments (latest 3 months ago)
Como seriam os títulos dos filmes se eles fossem rodados nos pampas...
Posted on May 1st, 08
5 comments (latest 3 months ago)
Eŭropaj turistoj, geja kiso, Diogeno ktp.
Posted on April 26, 08
3 comments (latest 4 months ago)
La Usono kiun oni amas
Posted on April 25, 08
4 comments (latest 4 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 150 visits / 1 vote

Etimologioj, San-Paŭlo, koro ktp...

Thursday May 8, 2008 at 03:54PM

De la latina al la portugala...

arena> are~a> area> areia (areno)

bona> bo~a> boa (bona)

bove> boe> boi (bovo)

colore> color> coor> cor (koloro)

matre> made> mãe (patrino)

nudu> nudo> nuu> nu (nuda)

patre> padre> pade> pae> pai (patro)

persona> perso~a> persoa> pessoa (persono)

pluvia > pluiva> chuiva> chuva (pluvo)

populu> populo> pobolo> poboo> pobo> povo (popolo)

 

Nu bone, la portugala estas la mallongigo de la latina...

Kion ili diris...

Se ne estas problemoj havi eksterlandajn soldatojn en la patria lando, certe Usono ne oponos al la ideo pri militista bazo de Ekvadoro en Miami. > Rafael Correa, prezidento de Ekvadoro

Estas sensencaĵo la ulo fari tipon de supoza arto kiu havas nek manlaborecon, nek principon, nek normon, nek nenian celon. (...) Bach devis lerni muzikon por povi komponi. > Ferreira Gullar, brazila poeto

La junuleco estas la ebrieco sen vino. > Goethe

La plej malbela kaj danĝera urbo kiun vi jam amis. > The New York Times, en la turisma kajero, pri San-Paŭlo - la plej granda brazila urbo

K U R I O Z A Ĵ O J

Estis iu itala matematikisto, Leonardo Fibonatti (1170-1240), la unua diskoniganto de la arabaj numeroj en la Okcidento. Li konatiĝis kun la araba numersistemo dum vojaĝo al la nordo de Afriko.

Ekzistas 3 milionoj da brazilanoj kiuj loĝas nuntempe en la eksterlando. 10% el ili en Japanio, kiuj sendas US$ 2 miliardojn po jaro hejmlanden.

I  D  I  O  M  A  Ĵ  O  J

El la libro Tingo: o Irresistível Almanaque das Palavras que a Gente não Tem (Tingo: la Nerezistebla Almanako de la Vortoj kiujn Oni ne Havas), far Adam Jacot Boinod:

Olfrygt - el la dana: 'timo manki biero'...

Catra patra - el la turka: 'fuŝe paroli lingvon'...

Bakkushan - el la japana: 'bela virino eldorse vidata'...

Mokita - el la kiriwana (Papuo-Nov-Gvineo): 'la vero pri kiu ĉiuj scias sed pri kiu neniu volas paroli'...

Koro - el la japana: 'timo, ke la peniso estas mallongiĝanta ENEN de la korpo'...

 

Elke, el Nederlando, pianumas kaj kantas esperante:

http://br.youtube.com/watch?v=DOKnLPkIZWg

 

 

 

 

3 Comments / add your comment?

Erzsébet Tuboly says:
Ĉiam vi havas iun interesan, kion oni pigras serĉi aliloke. Dankon :-)
Posted 3 months ago. ( permalink )
César Dorneles says:
Dankon pri via afabla komento, karulino! Verŝajne temas pri mia ĵurnalismemo...
Posted 3 months ago. ( permalink )
Tilio says:
Bone, bone!
Posted 3 months ago. ( permalink / translate )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.