César Dorneles Published on March 27, 08
by César Dorneles

César Dorneles's blog

Browse posts
Intervjueto kun RENATO CORSETTI
Posted on April 5, 08
3 comments (latest 4 months ago)
Frazoj sur kamionoj
Posted on April 3rd, 08
2 comments (latest 5 months ago)
Feministaj divenaĵoj...
Posted on March 29, 08
1 comment (latest 5 months ago)
Vivu la organa agrikulturo!/ Viva a agricultura orgânica!
Posted on March 29, 08
6 comments (latest 5 months ago)
Kurioza Mondo
1 comment (latest 5 months ago)
Notoj pri la historio de la E-Movado en Brazilo
Posted on March 26, 08
2 comments (latest 5 months ago)
Mia urbo fariĝas 276-jara (kun videofilmeto)
Posted on March 25, 08
2 comments (latest 5 months ago)
Popoldiroj el la sudo de Brazilo (3)
Posted on March 22, 08
3 comments (latest 5 months ago)
La Dalai-Lamao kaj la plej bona religio
Posted on March 21, 08
8 comments (latest 4 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 94 visits

Kurioza Mondo

Thursday March 27, 2008 at 07:19PM

La lingvo plej uzata en Orkuto estas la portugala, kun 40 milionoj da komunumoj. La plej granda komunumo, kun preskaŭ 4 milionoj da anoj, estas 'Eu Amo Minha Mãe!' (Mi amas mian patrinon!).

La dua lingvo plej uzata estas la usona angla, kun 3,7 milionoj da komunumoj. La plej granda komunumo estas 'Nike', kun ĉ. 600 mil anoj.

La tria lingvo plej uzata estas la brita angla, kun preskaŭ 500 mil komunumoj. 'David Beckham' estas la plej granda komunumo, kun ĉ. 120 mil anoj.

La kvara lingvo plej uzata estas la hispana, kun preskaŭ 200 mil komunumoj. 'Para qué sirve el Orkut?' (Al kio utilas Orkuto?), kun ĉ. 80 mil anoj, estas la plej granda komunumo. 

En la portugallingva Orkuto troviĝas 136 E-komunumoj.

 

Hundoj kaj katoj povos akompani siajn posedantojn al restoracioj, muzeoj kaj teatroj en Toskanio, Italio, se leĝprojekto de deputito de la Verda Partio estos aprobita baldaŭ.

Hotelo nur por virinoj estis inaŭgurita en Riado, Saŭdi-Arabio.

En la lasta sabato, en Komaki, Japanio, okazis la Hounen Matsuri Festival, Festivalo de la Peniso, kiu okazas ĉiujare. Dum la festo, kiu celebras la fekundecon, iu lignofaluso longa je 2,5 m estas portata de 42jaraĝaj viroj de iu templo al alia. Ankaŭ nutraĵoj sub la formo de penisoj, speciale preparitaj por la okazantaĵo, estas gustumataj de la partoprenantoj.

Ĵusedziniĝinta ĉinino brul-vundis la edzon ĉar li enlitiĝis ne lavinte la piedojn. Ŝi faris tion sub la efiko de alkohola trinkaĵo kiuj ambaŭ trinkis antaŭe ĝuste por sin trankiviligi post kverelo. Li mortis.

Tio onidire okazis iam en mia urbo, en fakultato pri inĝenieri-arto. Kvar studentoj plilongigis la semajnfinon ĝis mardo kaj sekve malĉeestis en testo lunde. Ili parolis al la profesoro provante klarigi la kialon de la malĉeesto: pneŭo de la aŭtomobilo truiĝis, ili ne sukcesis ripari ĝin kaj ne revenis ĝustatempe. La grandanima profesoro donis al ili novan oportunon por fari la teston. Li metis ilin en kvar malsimilajn ĉambrojn kaj la testo havis nur du demandojn. La unua tute kontentigis ilin: temis pri afero kiu estis bone studita de ili. La dua demando estis la jeno: kiu pneŭo difektiĝis? 

 

1 Comment / add your comment?

Mondocivitano says:
Tre bona! Mi tre sxatis cxi tiajn aferojn! brakumon!
Posted 5 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.