Vi certe scias, ke grandparte de la esperantistoj en Brazilo estas spiritistoj aŭ simpatiantoj de tiu doktrino, kiu faras iun sinkretismon inter la okcidenta kaj la orienta religia tradicio. Multe el la esperantistoj ĉi-lande komencis la studadon de E-o en iu E-departemento de spiritista societo.
En 2009 oni festas la 100jariĝon de la agnosko de E-o pere de Brazila Spiritista Federacio, institucio respondeca pri la organizado nacinivele de tiu 'miksaĵo de scienco kaj filozofio kun religiaj konsekvencoj' (Chico Xavier). Ni vidu iom da historio.
1909
Traduko de artikolo en Reformador (Reformanto), oficiala organo de BSF, en februaro, far la franca spiritisto Camille Chaigneau, pri la taŭgeco de la idiomo inklusive por la diskonigado de Spiritismo. "O Esperanto possui a chama da fraternidade: ele viverá." ("Esperanto posedas la flamon de la frateco: ĝi vivos.") - asertis la artikolisto i.a.
1912
Komenciĝas la senpagaj E-kursoj de la Federacio en Rio-de-Ĵanejro, tiama ĉefurbo de Brazilo.
1937
Inaŭguro de la Servo pri Propagando de Esperanto kun varia eldona aktiveco sub la kunordigo de Ismael Gomes Braga, unu el la grandaj pioniroj de E-o en Braziloj. Novaj didaktikaj libroj estas lanĉitaj. E-o revigliĝas en Brazilo post fazo de stagneco.
1940
Januaron tiujare psikografia mesaĝo de la spirito Emmanuel, pere de la mediumo Chico Xavier ['Ŝiko Ŝavi'er], instigas la spiritistojn eklerni Esperanton kiel 'lingvon de la frateco'.
1946
La fundamentaj verkoj de Spiritismo (tiuj de Allan Kardec, la kodiginto de la doktrino) estas ektradukitaj al E-o.
1977
Komenco de la elsendado de la radioprogramero Espiritismo, Evangelho, Esperanto (Spiritismo, Evangelio, Esperanto), subtena ĝishodiaŭe de spiristista radiostacio Rio-de-Ĵanejro.
1987
La partopreno de BSF en la UK-oj fariĝas tradicia.
1988
Nacia kampanjo pri la lernado de E-o ĉe la spiritista medio en la lando.
1991
Kreo de Esperanta Departemento ĉe la Federacio.
Spiritismo - Evangelio - Esperanto
Ankaŭ vizitu:
La spriteco de Jorge Luis Borges:
http://www.ipernity.com/blog/cesar.dorneles/51778
Send a message
Search for members
Odilia Milhomens says:
Bonan dimanĉon!
César Dorneles replies: