Lúcia Karesema
>>> Karesema, surfote apud E-isto el la landinterno de nia ŝtato.
Lucja estas la Lumo kaj la Stelo
Universalaj (pravas la konfeso!).
Cigno en la lago, Floro en kastelo,
Internacia muzo de kareso!
Aperas ŝia nomo sur l'ekranoj:
Esperanton ŝi regas kun fervoro
Stele kaj lumture... Samideanoj,
Tiel jen brilas forte, el la koro
Amema, la rideto sur la vango,
Stimulata de plej nobla la sango!
Kion plu diri pri valoro ŝia?
Amikoj, amikinoj, gepoetoj
Raportas pri la muzo simpatia
En la Movado, laŭ ĉiuj enketoj.
Sprite, ŝi plenplenas de valoro,
Elegante, laŭ ĉarma prozostilo.
Muzo kun angulet' en ĉies koro,
Amata, la GAŬĈINO DE BRAZILO!
Jorge das Neves, brazila poeto esperantista/
Rio-de-Ĵanejro, RJ
Ankaŭ vizitu:
http://akademio-de-esperanto.org/
http://www.vortaro-blogo.blogspot.com/
http://esperantoensino.ning.com/
Send a message
Search for members

Marilene Azevedo says:
Ewa says:
Martin Strid #ЄЭ# says:
Karesema says:
Dankegon al ĉiu, kiu amikeme komentis tiun ĉi poemon kun dolĉaj vortoj.
Verdkore, Karesema. (Lúcia)
César Dorneles replies:
Raŝi replies:
Vira elektinto, 1° MIKE59; Virina elektinto, 1° KARESEMA
Ŝajnas ke tiu balotado ne bezonas okazi ĉar la fino estas jam konata de ĉiuj!! :-)
Andy Անդի says:
Nazaré Laroca says:
Nia karega Karesema vere meritas tiun belan poemon! :)