C de Carla Bruni
Mankas du monatoj por la reveno de Carla Bruni al Brazilo.
C de Chico Xavier
Komenciĝis la filmado de As Vidas de Chico Xavier (La Vivoj de Chico Xavier). La aktoroj Ângelo Antônio kaj Nelson Xavier ludos la rolon kiel la mediumon Chico Xavier, la plej konata brazila spiritista mediumo, mortinta en 2002. Chico Xavier tra sia vivo verkis pli ol 400 librojn kaj disvendis ĉ. 25 milionojn da ekzempleroj. La filmo, sub la respondeco de la reĝisoro Daniel Filho, estos lanĉita en 2010.
C de citaĵoj
Pli ol maŝinojn, oni bezonas humanecon; pli ol inteligenton, oni bezonas korinklinon kaj dolĉecon.
>>> Charles Chaplin
La modernaj iloj ŝajnas esti kreitaj pli al la diskonigado ol al la konservado. La libro aliflanke estis la plej grava instrumento por la diskonigado (pensu pri la rolo kiun la presita Biblio ludis dum la protestanto reformo), sed samtempe al la konservado.
>>> Umberto Eco, en The New York Times
Nur havas sencon verki kiam estas neimagebla la vivo sen tio. Ĉar legi donas pli da plezuro.
>>> António Lobo Antunes, portugala verkisto ĵus partopreninta en FLIP - Literatura Festo de Paraty, Brazilo.
Pri kio tiu arbo estis akuzita? Ne estas ĝia kulpo esti plantita omaĝe al la plej granda krimulo en la mondo kaj plej granda malamiko de Pollando.
>>> Kazimierz Polak, loĝanto en Joslo, Pollando, kritikante la decidon de la registaro faligi arbon kiu estis plantita dum la 2a Granda Milito en omaĝo al Hitlero
G de gramatiko
Li vin amas pli ol (li amas) ĉiujN.
Li vin amas pli ol ĉiuj (amas vin).
M de Moresnet
Okaze de la 4a UK en Dresdeno, Germanio, grupo da francaj E-istoj proponis la fondon de iu neŭtrala ŝtato kies oficiala lingvo estos Esperanto. Oni pensis pri Moresnet, iu regiono (3,5 km2) situata inter la landlimoj de Belgio, Nederlando kaj Germanio kiu estis neŭtrala kaj apartenis al neniu lando ekde la Traktado de Vieno (1815). La nova ŝtato nomiĝus Amikejo. Eksplodis la 1a Granda Milito kaj fine Moresnet estis aneksita al Belgio. Eĉ himno kaj flago estis kreitaj por la estonta Amikejo...
P de palindromoj
Jen kelkaj palindromoj en la portugala:
Anotaram a data da maratona. (Oni alnotis la daton de la maratono.)
A diva em Argel alegra-me a vida. (La diino en Alĝero ĝojigas al mi la vivon.)
PIV-2005 i.a. registras tiun ĉi esperante: Saĝa nomo naĝas.
S de semantiko
Ĉu iu povas klarigi al mi kial la libroj pri historio uzas la vorton ekspansio por aludi al la konkeraj agoj de la Romia Imperio kaj aliflanke invadoj por tiuj de la araboj?...
Je unu semajno de la mallongaj ferioj fine de julio, la lernejo en kiu mi laboras kiel instruisto de la portugala estas fermita ekde hodiaŭ (07/20) pro du pruvitaj kazoj (lernantoj) pri la gripo A kaj du kazoj ankoraŭ ne konfirmitaj. Nur en mia ŝtato jam mortis 11 homoj pro tia malsano.
Ĉirkaŭ 400 - inter ili 4 eksterlandanoj - partoprenis en la 44-a Brazila Kongreso de Esperanto okazinta en Juiz de Fora, en la ŝtato Minas Gerais, inter 12-17/07/2009, havanta kiel temon Junularo kaj Esperanto: bazoj por la estonteco. La BKE-2010 okazos en Campo Grande, Suda Matogroso, en la centr-okcidenta regiono de la lando.
27 lumbildoj de Karesema pri la 44a BKE:
4a Kongreso de Esperanto de la…
4a Kongreso de Esperanto de la Ŝtato San-Paŭlo:
Informilo Komunikoj, de Eldonejo Lorenz en
http://www.editoralorenz.com/komunikoj.html
Mensagens espirituais de Trigueirinho (pod-casts):
Send a message
Search for members
Erzsébet Tuboly says:
[Glitterfy.com - *Glitter Photos*]
Jen mia "verko" :-)
César Dorneles says:
Karesema says:
César Dorneles replies: