César Dorneles Published on July 20, 2009
by César Dorneles

More information

This post is public
Attribution + non Commercial + no Derivs
  1. Read 175 times

P O M P E J O - 1

Monday July 20, 2009 at 12:43PM

D de datoj

Oni kredas nuntempe, ke la erupcio de Vezuvio, kiu subterigis la urbon (samkiel la najbaran Herkulano), okazis en oktobro 79 p.K. kaj ne en aŭgusto, kiel oni ĉiam asertis, surbaze de malĝusta traduko, en la 19a jarc., de la leteroj de Plinio, la Junulo, al la historiisto Tacito. La fruktoj kaj legomoj eltrovitaj en la vendejoj estis tipaj de la monato oktobro. La postrestaĵoj de fajraj karboj en karbujoj indikas, ke ne plu estis varme (kiel en aŭgusto) kaj la vinamforoj jam estis sigelfermitaj, kio kutime nur okazis fine de oktobro.


E de eltrovo

Ĝis la 18a jarc. la ekzisteco de Pompejo (kaj Herkulano) estis tute nekonata. La tragedia okazintaĵo tra la sinsekvantaj jarcentoj estis transformita en simplan legendon pri iu malaperinta urbo en la regiono. Sur ties ruinaĵoj estis starigita en la Mezepoko iu vilaĝeto nomata Resina. En 1710 iu kamparano eltrovis erojn de marmoraĵoj kiam li fosis puton en sia proprietaĵo. La aŭstra duko d'Elbeuf akiris la areon por arkeologie esplori ĝin ĉar li perceptis, ke tia eltrovaĵo estis parto de tre antikvaj konstruaĵoj. De tio rezultis la eltrovo de Herkulano. En 1763 la hispana militista inĝeniero Rocque Joaquin Alcubierre, je la servo de Carlos la 5a, reĝo de Napolo, ĉirkaŭfosis iun areon je 18 km for de la Vezuvio. Oni eltrovis amfiteatron. Sed Pompejo estis definitive identigita nur en 1763 danke al sbribaĵo trovita sur statuo.

Romia Imperio: Pompejo, Italio
Romia Imperio: Pompejo, Italio

G de grafitioj

La pompejanoj utiligis la murojn por skribi ion pri iu ajn temo - ekzemple ĉu por disvastigi la nomon kaj kvalitojn de politika kandidato aŭ manifesti siajn amsentojn: 'Ĉie tie Staphylus ekkonis Romula-n', 'Ĉu vi neniam vidis Venuson? Tio ne estas necesa: rigardu mian belulinon, ŝi ankaŭ esta belega', 'Ke tiu kiu forprenos de mi mian amatinon estu vorita de la ursoj de la montaro!"

S de somerumejo

Pompejo en la 1a jarc. p.K. estis iu grava somerumejo por la romia nobelaro pro ties milda klimato kaj fama vinkultivado. En la pasinteco, ĝi estis etruska kolonio (6a jarc. a.K) kaj greka (5a jarc. a.K) kiu poste estis konkerita de la romianoj en 89 a.K. Ĝi situis en Kampanio, suda regiono de Italio, apud la monto Vezuvio kaj je 500 m for de la golfeto de Napolo. La nobeluloj konstruis belajn vilaojn ekster la muroj de la urbo.



http://tvbialystok.pl/tvesperanto/



Brazila E-ista Junulara Organizo:

http://bejo.esperanto.org.br/



Portugala/esperanta-Esperanta/portugala vortaro:

http://vortaro.brazilo.org/vtf/



http://filmoj.net

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...