César Dorneles Published on July 5, 2009
by César Dorneles

César Dorneles's blog

Browse posts
Nibiru, la 'altrudiĝanta astro', estos videbla nudokule en 2010
Posted on August 20, 2009
13 comments (latest 3 months ago)
Animais de estimação, biografias ilustres, vírus de computador, Maranhão e Michelle Obama
Posted on August 4, 2009
Iu esperantista lando nomota Amikejo, Carla Bruni, Chico Xavier, palindromoj ktp.
Posted on July 28, 2009
4 comments (latest 4 months ago)
P O M P E J O - 1
Posted on July 20, 2009
Akropolo, Malazio, Preĝo por la Paco, premonicioj, vinkulturoj ktp...
Intervjuo: Andy
Posted on June 22, 2009
18 comments (latest 5 months ago)
Bakterioj, Madame Bovary, narkotikaĵoj, restoracioj, UEA en Jutubo ktp...
Posted on June 13, 2009
6 comments (latest 5 months ago)
Quando a Ciência é dogmática /// Kiam la Scienco estas dogmeca
Posted on May 24, 2009
3 comments (latest 6 months ago)
[Pt] Mais frases de caminhão
Posted on May 14, 2009
5 comments (latest 7 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 244 times

Akropolo, Malazio, Preĝo por la Paco, premonicioj, vinkulturoj ktp...

Sunday July 5, 2009 at 08:32PM

F de favelas

"Na favela não sobe escola, não sobe hospital, não sobe livro, não sobe parquinho pras crianças brincarem, não sobe biblioteca, só sobe polícia?" >>> Wagner Moura, em entrevista à revista Caros Amigos de junho.

F de frisoj

Estis inaŭgurita en Ateno la Nova Muzeo de la Akropolo (25 mil m2, US$ 175 milionoj), en kiu 2.800 jaroj da historio stariĝas antaŭ la okuloj de la vizitanto. Diversaj landoj jam redonis al la grekoj siajn grekdevenajn relikvojn . Mankas parto de la marmoraj frisoj de la Partenono kiuj restas en la Brita Muzeo ekde 1816, havigita pere de simpla rabo. Britio rezistas redoni tion kio fakte ne apartenas al ĝi.

G de geedziĝo

Virino zorgumas pri la estonteco ĝis kiam ŝi sukcesos edzon.

Viro neniam zorgumas pri la estonteco ĝis kiam li sukcesos edzinon.

K de Konfeso

Ulo iras al la pastro por konfesi siajn pekojn.

- Patro, mi pekis pri la karno kaj mi konfesas por ke Dio pardonu min.

- Tio estas serioza afero, mia filo! Kun kiom da virinoj vi faris tion? - demandas la pastro.

- Senkulpigu min, pastro! Mi nur volis konfesi, ne fanfaroni!

M de Malazio

En Malazio, iu propono de amendo al la Konstitucio, irigita al la Parlamento, malpermesas, ke la viroj nomu siajn edzinojn 'malbelaj'.

P de Preĝo por la Paco

Konduku min el la morto en la vivon,

el la misago en la veron.



Konduku min el la malespero en la esperon,

el la timo en la konfidon.



Konduku min el la malamo en la amon,

el la milito en la pacon.



Ke la paco plenigu niajn korojn,

Nian mondon, nian universon.



(Satish Kuma, disĉiplo de Gandhi; elhispanigis Abel Weiner)

P de premonicio

Iu 34-jara funkciulino de la urbodomo de Criciúma, urbo en la sudo de Brazilo, estis unu el la viktimoj de la akcidento kun la aviadilo de Air France (flugitinero Rio-Parizon) okazinta antaŭnelonge en kiu mortis pli ol 200 homoj. En la antaŭa nokto, ŝia patrino havis premsonĝon. Ŝi sonĝis i.a. pri ĉerko kaj multe da akvo. Alia pasaĝero, 56jara, kredis, ke gi ne havas multe da vivtempo. "Mi sentas, ke mi ne plu havas multe da tempo ĉi tie", li konfidencis al amiko antaŭ kelktage al la tragedio. "Tio estas pro la fakto, ke vi iros al Eŭropo, vi timas la gripon de la porko" - replikis la amiko.

S de strato

En Alvorada (Tagiĝo), urbeto najbara al la mia, ekde januaro estas iu strato nomata Idioma Esperanto.

V de vinkulturo

Pro la tutmonda varmiĝo, la vinokulturo en landoj kiel Anglio, Kanado, Danio, Svedio kaj Norvegio estos favorataj malprofite de landoj kiuj tradicie elstariĝas en tia aktivecbranĉo, kiel Francio kaj Italio, kiuj eble ekbezonos vinberojn pli rezistemajn al la varmo.

V de vortoj

La brazila portugala havas 369 sinonimojn por la vorto peniso, 299 por vagino, 279 por prostituistino, 232 por seksumi, 72 por sekskuniĝo kaj 46 por testikloj...



Interesatoj ret-ricevi la informilon Jes Ja! bv. kontakti min:

dorneles@ymail.com



Matéria sobre esperanto em revista do Paraná:

http://www.bancadigital.com.br/universidades/verbo/reader2/

La 100 muzikaĵoj kiuj plej sukcesis en la jaro en kiu vi naskiĝis:

http://www.planetarei.com.br/100anos/index.htm



Festa Literária de Paraty: acompanhe ao vivo as mesas-redondas a partir de 1/7 em

http://www.flip.org.br/aovivo_2009.php



Michael Jackson: They Dont' Care About Us:

http://www.youtube.com/watch?v=gCqQ2JcQWGs&feature=channel

>>> Reĝisorita en Brazilo



http://tvbialystok.pl/tvesperanto/



La Karavelo - portugalia literatura revuo en E-o:

http://www.esperantopt.com/LK_000/LK_015.pdf



Ripetiĝantaj fuŝoj en la propagando pri E-o:

http://www.angelfire.com/ny2/ts/ripetighantajfushoj.html



www.observatoriodaimprensa.com.br



Futebol e outras coisas mais:

http://blog.estadao.com.br/blog/piza/



Mensagens espirituais em

http://br.groups.yahoo.com/group/maemaria/

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...