César Dorneles Published on June 13, 2009
by César Dorneles

César Dorneles's blog

Browse posts
Iu esperantista lando nomota Amikejo, Carla Bruni, Chico Xavier, palindromoj ktp.
Posted on July 28, 2009
4 comments (latest 4 months ago)
P O M P E J O - 1
Posted on July 20, 2009
Akropolo, Malazio, Preĝo por la Paco, premonicioj, vinkulturoj ktp...
Posted on July 5, 2009
Intervjuo: Andy
Posted on June 22, 2009
18 comments (latest 5 months ago)
Bakterioj, Madame Bovary, narkotikaĵoj, restoracioj, UEA en Jutubo ktp...
6 comments (latest 5 months ago)
Quando a Ciência é dogmática /// Kiam la Scienco estas dogmeca
Posted on May 24, 2009
3 comments (latest 5 months ago)
[Pt] Mais frases de caminhão
Posted on May 14, 2009
5 comments (latest 6 months ago)
Fernando Lugo, Jacob Zuma, Hernán Cortés, fazeolo, rizo ktp.
Posted on May 10, 2009
Citaĵoj: Borges, Sagan, Lévi-Strauss, Zeffirelli ktp.
Posted on April 27, 2009
4 comments (latest 7 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 435 times

Bakterioj, Madame Bovary, narkotikaĵoj, restoracioj, UEA en Jutubo ktp...

Saturday June 13, 2009 at 01:07PM

B de bakterioj

Ekzistas proksimume 100 milionoj da bakterioj en unu mililitro da salivo. En la buŝo vivas pli ol 600 malsamaj specioj de bakterioj! Dio mia!

C de campanhas humanitárias

Diante das inundações sofridas pelas regiões Norte e Nordeste, com tantas vítimas fatais e tanta destruição, é de se perguntar: cadê as campanhas humanitárias promovidas pelas redes de TV tal como aquelas realizadas por ocasião das enchentes em Santa Catarina no ano passado, hein, hein?

M de Madame Bovary

La manuskripta eldono de la romano Madame Bovary (1857), de Gustave Flaubert, alvenis al interreto:

www.bovary.fr

N de Narkotikaĵoj

Kokainrestaĵoj ĵuse trovitaj en la riveroTamizo kaj tute troveblaj en la atmosfero de la grandaj urbaj centroj bone ekzempligas la grandecon de la narkotikaĵmerkato, kiu movos 300 miliardojn da dolaroj ĉijare.

R de restoracioj

En Lucca, Toskanio, la urbokonsilantoj aprobis leĝon kiu malpermesas la ekziston de restoracioj kun turkaj, arabaj aŭ ĉinaj manĝaĵoj. Ĝuste por protekti la "nacian kuirarton". Estas bone memorigi aliflanke, ke la makaronio devenis el Ĉinio kaj la tomato, el Peruo...

V de viandoj

En Chent, Belgio, la urbodomo, kun la apogo de loka vegetarana organizaĵo, prohibis la konsumon de viandoj kaj fiŝoj al la lokaj publikaj funkciuloj unutage po semajno: ĵaŭde. Ekde septembro la prohibo validos ankaŭ por la publikaj lernejoj sub la respondeco de la municipo. Laŭ la urbestro Tom Balthazar, "oni multe manĝas viandon en Flandrio kaj tio estas damaĝa al nia sano". La enloĝantaro same estos stimulita manĝi malpli da viando.



La brazila E-Movado perdis hodiaŭ la 30an de majo unu el siaj plej eminentaj figuroj - Prof. Sylla Chaves. Pacon al lia animo!



Interesatoj ricevi perrete la n-ron 2 de mia sendependa informilo Jes Ja! bv. kontakti min:

dorneles@ymail.com



UEA en Jutubo:

http://www.youtube.com/ueaviva



Kultura Kooperativo de Esperantistoj:

http://www.kke.org.br/



Mensagens espirituais em

www.extraseintras.com.br



Scienca retrevuo:

www.teleskopo.com



44a Brazila Kongreso de Esperanto:

www.44bke2009.blogspot.com



Fotoj de Juiz de Fora, MG, kongresurbo de la 44a Brazila Kongreso de Esperanto:

http://picasaweb.google.com/afariajf/JuizDeFora?feat=directlink#



Portal para vários blogues interessantes:

http://asultimas.com.br/





6 Comments / add your comment?

Karesema says:
Dankon pro la bonaj ligiloj!
Posted 6 months ago. ( permalink )
Mike59pro says:
GRATULON pro via tre interesa paĝo!!! ... kaj ankaŭ pro ĉiuj la ligiloj! :-)
Posted 5 months ago. ( permalink )
César Dorneles replies:
Ne dankinde al la du geamikoj supre!
Posted 5 months ago. ( permalink )
Sebá says:
Dankon César pro la pluraspektaj informoj!
Posted 5 months ago. ( permalink )
Mondocivitano says:
Bonega kiel ĉiam, gratulojn!
Posted 5 months ago. ( permalink )
César Dorneles replies:
Dankon, amiko!
Posted 5 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...