F de Fernando Lugo
Fernando Lugo, prezidento de Paragvajo, eksa katolika episkopo, havis minimume ses filojn kun malsimilaj virinoj en la epoko kiam li estis je la servo de la Eklezio. Pastroj bezonas havi la opcion edziĝi aŭ ne. Aŭ la institucio preferas plu sufoki skandalojn kaj subteni hipokritecojn?
J de Jacob Zuma
Jacob Zuma, gvidanto el la zulua etnio kiu venkis la prezidentajn elektojn en Sud-Afriko fieras pro tio, ke li neniam iris al la lernejo. Akuzita pri seksperforto (kaj poste senkulpigita) al iu amikino de la familio kiu estis infektita de la ajdosa viruso, li asertis, ke li estas tranvila pri eventuala infektiĝo: "Mi duŝiĝis por eviti la malsanon".
K de konkerinto
Kurioza afero estas tio, ke proksima al tie kie mi loĝas estas strato nomata Fernando Cortez (hispanlingve Hernán Cortés), konkerinto de Meksikio, detruinto de la azteka imperio kaj ties riĉa kulturo. Nekomprenebla omaĝo. Feliĉe la nuntempa penso evitus tion. Ha, jes, estas iu strato Cervantes en mia urbo, kies omaĝato estas iu monumento de la universala literaturo.
M de milito
La plej mallonga milito en la historio okazis en 1896 inter Zimbabvo kaj Anglio: 38 min.
N de nutraĵoj
La plej konsumataj nutraĵoj de la brazilano en la tagmanĝo estas fazeolo (96%), rizo (94%), bovviando (69%), kokinviando (42%), salato (30%), makaronio (24%) kaj legomoj (18%).
Nova retrevuo pri sciencoj ĝenerale:
Frases e pensamentos:
http://www.frasear.com/web/Citacoes/index.aspx
Cultura em geral:
http://www.digestivocultural.com/
"Ripetiĝantaj fuŝoj en la informado pri E-o":
Send a message
Search for members