About this blog

Bonvenon al mia blogo. Komentu ties erojn! Mi anticipe dankas al vi.

November 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30            

Archives

November 21, 2009

2012

"Ne timu, panjo! Ili estas amikoj! Venu, ĉiuj devas eniri en la spacoŝipon. Ili estas ĉi tie por helpi nin. Mi scias, mi vidis ilin en sonĝoj. Ili venas el aliaj planedoj en helpa misio al la Tero. Mi jam parolis pri tio al vi, ĉu vi memoras?!"

"Não tenha medo, mamãe! Eles são nossos amigos! Veja, todos devem entrar na nave. Eles estão aqui para nos socorrer. Eu sei, eu os vi em sonhos. Eles vieram de outros planetas numa missão de socorro à Terra. Eu já falei isso para você, lembra?!"

+++

- Estas la fino de la mondo!

- Ne, tute ne! La mondo daŭros, la Vivo daŭros! Estas nur transirado, planeda transirado al iu Nova Erao!

- Mi ŝatus havis vian certecon, sed mi ne povas! Tiom da detruado! Tiom da konsterno! Tiom da sufero!

- Kie estas via fido je Dio? Trankviliĝu! Ĉiu pasos! Gravas, ke ni subtenu nian fidon kaj pluhavu nian atenton al la helplaboro de la aliuloj!

- É o fim do mundo!

- Não, não mesmo! O mundo continuará, a Vida continuará! É somente uma transição, uma transição planetária a uma Nova Era!

- Gostaria de ter sua certeza, mas eu não posso! Tanta destruição! Tanta desolação! Tanto sofrimento!

- Onde está sua fé em Deus? Acalme-se! Tudo passará! O importante é mantermos nossa fé e continuarmos com a atenção no trabalho de socorro aos outros!

+++

"Mi kaj mia familio estas jam de du monatoj loĝantaj en ĉi tiu sav-spacoŝipo kune kun aliaj miloj da homoj. La infanoj ĝenerale estas tiuj kiuj plej facile alkomodiĝas al la nova realeco, sed Karolino, la plej eta, ĉiam demandas kiam ni revenos al nia hejmo. Hejmo... ni neniam plu revenos al nia antikva hejmo - nek al nia urbo, nek al nia lando... Ĉio estis invadita de la akvaro, grandparte de la propra kontinento ne plu ekzistas (nur kelkaj el ni scias tion, ne ĉiuj jam havas psikologiajn kondiĉojn por ricevi tiajn informojn). Mia nura konsolo tiusence estas tiu, ke almenaŭ ni povos certiĝi pri la postviveco de la Planedo."

"Eu e minha família já estamos há dois meses morando nesta nave de resgate juntamente com outras milhares de pessoas. As crianças em geral são as que mais facilmente estão se acomodando à nova realidade, mas Carolina, a menorzinha, sempre pergunta quando voltaremos para casa. Lar... nunca mais voltaremos para nossa antiga casa - nem à nossa cidade, nem ao nosso país... Tudo foi invadido pelas águas, a maior parte do continente já não existe mais (somente alguns dentre nós têm conhecimento disso, nem todos já possuem condições psicológicas para terem acesso a tais informações). Meu único consolo, nesse sentido, é que pelo menos poderemos ter como certo a sobrevivência do Planeta."





Published at 10:59 ( 0 comments / 13 visits )
This post is public

November 18, 2009

Yoani Sánchez: la prohibita blogantino/// Yoani Sánchez: a blogueira proibida

Imagine uma blogueira cujos compatriotas não podem ler seu blogue muito menos ela. Fantasias de minha parte? De forma alguma: ela existe e se chama Yoani Sánchez, uma cubana de 34 anos que mantém um blogue cuja versão original em espanhol recebe em média de 10 a 12 milhões de acessos mensais - voluntários fazem a versão do mesmo para outras 15 línguas!

Imagu blogantinon kies sampatrianoj ne povas legi sian blogon nek ŝi. Fantazioj miaparte? Tute ne: ŝi ekzistas kaj nomiĝas Yoani Sánchez, iu 34jara kubanino kiu subtenas blogon kies origina versio en la hispana ricevas averaĝe de 10 al 12 milionoj da monataj aliroj - volontuloj faras ĝian version al aliaj 15 lingvoj!

Eleito por Time/CNN como um dos 25 blogues mais influentes do mundo, ele critica a realidade cotidiana cubana, o que fez com que Raul Castro, logo que assumiu o poder, adotasse um filtro que impede de ele ser visto pelos internautas do país.

Elektita de Time/CNN kiel unu el la 25 blogoj plej influhavaj en la mondo, ĝi kritikas la kuban ĉiutagan realecon, kio igis Raul-on Castro-n , tuj kiam li enposteniĝis, adopti filtron kiu malebligas ĝin esti vidata de la internaŭtoj en la lando.

Na verdade, os cubanos em geral têm pouco acesso à Rede. Somente altos funcionários do governo ou estrangeiros podem contratar um serviço de internet domiciliar. Restam locais públicos, como cafés e hotéis, a um preço que equivale a um terço do salário médio da ilha - algo em torno de US$ 7 por hora.

Vere la kubanoj ĝenerale havas malgrandan eblon aliri al la reto. Nur altrangaj funkciuloj de la registaro aŭ eksterlandanoj povas kontrakti iun hejman interretan servon. Restas publikaj lokoj, kiel kafejoj kaj hoteloj, je iu prezo kiu ekvivalentas al unu triono de la averaĝa salajro en la insulo - io ĉirkaŭ US$ 7 po horo.

Yoani foi impedida pelo governo cubano, em outubro, de vir ao Brasil para o lançamento em português de seu livro Cuba, com Carinho, uma coletânea com cerca de cem postagens extraídas de seu blogue. Uma proibição que se extende a outros convites internacionais.

Yoani estis malebligita de la kuba registaro, en oktobro, veni al Brazilo por la lanĉo en la portugala de sia libro Cuba, com Carinho (Kubo, kun Kaseso), iu kolekto kun ĉirkaŭ cent blogaĵoj ĉerpitaj de sia blogo. Iu malpermeso kiu etendiĝas al aliaj internaciaj invitoj.

Na semana passada, Yoani Sánchez foi detida e espancada por agentes da polícia secreta quando se dirigia, juntamente com um amigo, a uma marcha juvenil pela paz, tendo sido liberada logo depois. Fique o registro.

En la pasinta semajno, Yoani Sánchez estis arestita kaj bategita de agentoj de la sekreta polico kiam ŝi sin direktis, kune kun amiko, al juna marĉo por la paco, liberigita tuj post. Restu la registro.



O blogue de Yoany em espanhol / La blogo de Yoany hispanlingve:

http://www.desdecuba.com/generaciony/



Ankaŭ vizitu:

www.jes-ja.blogspot.com



Como seriam os títulos dos filmes se eles fossem rodados nos pampas:

http://www.ipernity.com/blog/cesar.dorneles/61644



Esotera nifologio: mesaĝo de eksterterano:

http://www.ipernity.com/blog/cesar.dorneles/110509



















Published at 14:59 ( 2 comments / 65 visits )
This post is public

November 9, 2009

Brazila Spiritista Federacio: 100 jaroj de apogo al E-o

Vi certe scias, ke grandparte de la esperantistoj en Brazilo estas spiritistoj aŭ simpatiantoj de tiu doktrino, kiu faras iun sinkretismon inter la okcidenta kaj la orienta religia tradicio. Multe el la esperantistoj ĉi-lande komencis la studadon de E-o en iu E-departemento de spiritista societo.

En 2009 oni festas la 100jariĝon de la agnosko de E-o pere de Brazila Spiritista Federacio, institucio respondeca pri la organizado nacinivele de tiu 'miksaĵo de scienco kaj filozofio kun religiaj konsekvencoj' (Chico Xavier). Ni vidu iom da historio.

1909

Traduko de artikolo en Reformador (Reformanto), oficiala organo de BSF, en februaro, far la franca spiritisto Camille Chaigneau, pri la taŭgeco de la idiomo inklusive por la diskonigado de Spiritismo. "O Esperanto possui a chama da fraternidade: ele viverá." ("Esperanto posedas la flamon de la frateco: ĝi vivos.") - asertis la artikolisto i.a.

1912

Komenciĝas la senpagaj E-kursoj de la Federacio en Rio-de-Ĵanejro, tiama ĉefurbo de Brazilo.

1937

Inaŭguro de la Servo pri Propagando de Esperanto kun varia eldona aktiveco sub la kunordigo de Ismael Gomes Braga, unu el la grandaj pioniroj de E-o en Braziloj. Novaj didaktikaj libroj estas lanĉitaj. E-o revigliĝas en Brazilo post fazo de stagneco.

1940

Januaron tiujare psikografia mesaĝo de la spirito Emmanuel, pere de la mediumo Chico Xavier ['Ŝiko Ŝavi'er], instigas la spiritistojn eklerni Esperanton kiel 'lingvon de la frateco'.

1946

La fundamentaj verkoj de Spiritismo (tiuj de Allan Kardec, la kodiginto de la doktrino) estas ektradukitaj al E-o.

1977

Komenco de la elsendado de la radioprogramero Espiritismo, Evangelho, Esperanto (Spiritismo, Evangelio, Esperanto), subtena ĝishodiaŭe de spiristista radiostacio Rio-de-Ĵanejro.

1987

La partopreno de BSF en la UK-oj fariĝas tradicia.

1988

Nacia kampanjo pri la lernado de E-o ĉe la spiritista medio en la lando.

1991

Kreo de Esperanta Departemento ĉe la Federacio.



Spiritismo - Evangelio - Esperanto



Ankaŭ vizitu:

www.jes-ja.blogspot.com



La spriteco de Jorge Luis Borges:

http://www.ipernity.com/blog/cesar.dorneles/51778



http://filmoj.net/





Published at 23:59 ( 2 comments / 51 visits )
This post is public

November 5, 2009

Intervjuo kun Mike59

Jen intervjuo kun nia kara Mike59, E-isto el Thumeries, Francio.

En kiu momento de via vivo vi pensis: 'Mi volas lerni E-on'?

Ĉefe kiam mi travivis gravajn problemojn en mia laboro kaj en mia persona vivo. Dank'al la retejo Lernu! kaj per libroj mi lernis esperanton, mi ekkonis novajn kaj tre interesajn personojn, eĉ verajn geamikojn nun. Dank'al esperanto mi sukcesis venki seriozan deprimon. (Mi lernas mem.)

Iu libro, iu filmo, iu muzikaĵo.

Mi ege ŝatis legi la romanon Anne Frank ne estas de hieraŭ (inspirita de ŝia vivo) kaj ankaŭ ŝatas legi Vere aŭ Fantazie de Claude Piron (vidu mian e-librejon: www.ipernity.com/doc/mike59/album/86911). JoMo estas mia plej ŝatata kantisto. Mi havis grandan ŝancon renkonti lin kaj ĉeesti lian koncerton. Ankaŭ estis granda evento por mi renkonti Jacques Yvart okaze de la prezento de sia nova KD en esperanto.

Iu loko.

Dunkirko, kie mi renkontis Jacques Yvart kaj Flo de Vinilkosmo. Kun Flo mi unuafoje parolis esperante (post iom da uzado de Skajpo kun aliaj personoj).

Lillo (Lille), kie mi ĉeestis la koncertonde JoMo kaj persone renkontis lin.

Bjalistoko, kien mi revis iri por ĉeesti la Universalan Kongreson - sed bedaŭrinde ne povis.

Ipernity, kie oni povas renkonti la tutan mondon kaj facile komuniki dank'al esperanto!

Iu donaco kiun plaĉas al vi gajni.

Vojaĝon pro ĉeesti Universalan Kongreson!!!... sed ankaŭ librojn aŭ revuojn (ekz. Monato-n) en esperanto.

Kio dolĉigas vian vivon?

Esperanto.

Kio maldolĉigas la vivon?

Mi ne povas paroli pri tio, bedaŭrinde... sed almenaŭ mi sentas min tre trista ĉar mia edzino kaj mia familio opinias, ke mi estas revulo pri e-o, ke mi perdas mian tempon (ili eĉ preskaŭ pensas, ke espéranto estas kiel sekto...)

Se mi havus pli da tempo...

Mi legus multe esperante kaj tradukus esperante el la franca.

Iu frazo.

Carpe Diem! (latina - sed mi ne scias tiun lingvon!)

Esperanto estas...

Mirinda ilo por paco kaj amikeco en la tuta mondo.

Mi estas...

Certe revulo, sed mi ne estas la sola... Same kiel Martin King, ni revu... eble la mondo iĝos pli bone dank'al esperanto!



Ankaŭ vizitu:

www.jes-ja.blogspot.com



Romia muziko en

http://www.ipernity.com/blog/cesar.dorneles/182256





Published at 15:35 ( 16 comments / 110 visits )
This post is public

October 28, 2009

Poemo al Karesema

Lúcia Karesema



Verda Kafo aŭg. 2009
Verda Kafo aŭg. 2009

>>> Karesema, surfote apud E-isto el la landinterno de nia ŝtato.

Lucja estas la Lumo kaj la Stelo

Universalaj (pravas la konfeso!).

Cigno en la lago, Floro en kastelo,

Internacia muzo de kareso!

Aperas ŝia nomo sur l'ekranoj:

Esperanton ŝi regas kun fervoro

Stele kaj lumture... Samideanoj,

Tiel jen brilas forte, el la koro

Amema, la rideto sur la vango,

Stimulata de plej nobla la sango!

Kion plu diri pri valoro ŝia?

Amikoj, amikinoj, gepoetoj

Raportas pri la muzo simpatia

En la Movado, laŭ ĉiuj enketoj.

Sprite, ŝi plenplenas de valoro,

Elegante, laŭ ĉarma prozostilo.

Muzo kun angulet' en ĉies koro,

Amata, la GAŬĈINO DE BRAZILO!



Jorge das Neves, brazila poeto esperantista/

Rio-de-Ĵanejro, RJ



Ankaŭ vizitu:

www.jes-ja.blogspot.com



http://akademio-de-esperanto.org/



http://www.vortaro-blogo.blogspot.com/



http://esperantoensino.ning.com/



Published at 23:47 ( 8 comments / 127 visits )
This post is public

October 21, 2009

Mi partoprenis en la 4a Kongreso de E- de la Ŝtato San-Paŭlo

4a Kongreso de Esperanto de la Ŝtato San-Paŭlo
4a Kongreso de Esperanto de la…

Duafoje sinsekve mi havis la ĝojon partopreni en la Kongreso de Esperanto de la Ŝtato San-Paŭlo, la dua plej grava E-aranĝo en mia lando.

Ĝis okazis en 10-12 okt. 2009, en la urbo Bauru, SP, sub la aŭspicioj de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo kaj organizado de Esperanto-Societo de Bauru.

Al la kongreso partoprenis ĉ. 110 homoj venintaj ne nur el San-Paŭlo sed ankaŭ el la ŝtatoj Minaso, Rio-de-Ĵanejro, Paranao, Suda Riogrando (la mia) kaj Suda Matogroso.

La temo de la kongreso estis Mediprotektado: unuopa kontribuo, kolektiva ĝuo, kiu kalkulis je la partopreno de la propra urbestro de la urbo kun konferenco pri ĝi okaze de la malfermo. En la lasta tago okazis debato pri tiu ĉeftemo sub la kunordigado de Genildo Martins Coelho, la prezidanto de EASP.

Mi kontribuis al la programo pri kunordigo de luda aktiveco.

4a Kongreso de E-o de la Ŝtato San-Paŭlo
4a Kongreso de E-o de la Ŝtato…

La programo kiel tuto estis tre altnivela kaj oni povis ĝui prelegojn pri literaturo, meteologio, E-lingvo, tupia lingvo, mnemoniko, meditado, ekologio, rido, sinkrotrono, amikeco, Dua Vivo kaj prezentado de fotoj pri la UK en Bjalistoko se ne paroli pri emociplenaj omaĝoj al ĵus forpasintaj elstaraj gesamideanoj.

Aparte ĝuinda kompreneble estas la koridora babilado (kaj en aliaj diversaj lokoj) en kiu ne mankis la kutima gajeco kaj bonhumoreco de la brazilanoj, popolo kiu tute nature emas al kunfratiĝo kaj amikiĝo.

La venonta kongreso okazos principe en la urbo Piracicaba, en kiu same okazos en februaro 2010 plus unu seminario de BEL-Brazila E-Ligo.

Bedaŭrinde mi fuŝforgesis mian fotilon en la hotelo okaze de la lasta tago kaj ne eblis sekve fotregistri la debaton, la fermon kaj la kunfratiĝan tagmanĝon. Ho ve! Sed certe vi havos pli da fotoj pri la evento en aliaj paĝaroj.



Ankaŭ vizitu:

www.jes-ja.blogspot.com



Jornal da Cidade, de Bauru, em 12/10, sobre o Congresso:

http://www.jcnet.com.br/busca/busca_detalhe2009.php?codigo=167907



http://ileibr.org/brazilei/







Published at 22:35 ( 10 comments / 175 visits )
This post is public

October 13, 2009

Mia vivo kiel esperantisto

Mia unua kontakto kun Esperanto okazis kiam mi estis infano.

Mia patro konservis hejme du lernolibrojn pri la lingvo el la tempo en kiu li dum mallonga periodo vizitis bazan kurson.

Mi trafoliumis la verkojn jam kun scivolemo, ĉefe unu el ili kun ilustraĵoj: la tiam fama libreto portugallingve Curso Prático de Esperanto, de D-ro Ferenc Szilágyi.

Kiam mi fariĝis junulo mi sciiĝis plibone pri Esperanto pere de la revuo Reformador (Reformanto), oficiala organo de Brazila Spiritista Federacio, kiun mia patro kutimis aboni.

La volo lerni lingvojn (mi diplomiĝis en Beletro, en kiu mi studis la portugalan, la hispanan kaj la anglan), la interna ideo de E-o kaj la propra perspektivo kiun la spiritista doktrino donas al la estonteco de la lingvo entuziasmigis min eklerni ĝin.

Tio fine okazis kiam mi estis 25jara: mi komencis viziti kurson ĉe unu el la plej tradiciaj spiritistaj societoj de mia urbo, kies E-departemento alie en la 80aj kaj 90aj jaroj konsistiĝis je la plej grava E-nukleo en la sudo de Brazilo. Imagu lokon en kiu unu tuta etaĝo, kun diversaj ĉambroj, restas je la dispono de la instruado kaj kultivado de Esperanto! Oni instruis E-on diversnivele kaj aranĝis kunfratiĝajn eventojn.

En 1981, post unu jaro da esperantostudo parte en tiu menciita institucio parte hejme kiel memlernanto, mi estis invitita ekinstrui E-on en la sama loko. Samjare mi partoprenis en la Universala Kongreso de Esperanto en Braziljo, la unua en la Suda Hemisfero. Bonega sperto por kursfininto!

Dum 7 jaroj mi aktivis tie ĉu kiel instruanto ĉu kiel vicdirektoro de la departemento.

Babila Rondo en E-departemento de S.S. Allan Kardec
Babila Rondo en E-departemento…

En 1988 mi kune kun aliaj revigligis nian lokan esperantosocieton kaj en la sekvantaj jaroj mi fariĝis membro de la estraro unue kiel sekretario post kiel vicprezidanto kaj prezidanto (dufoje). Nia sidejo estis malgranda, unusola ĉambreto, sed mi konservas en mia memoro grandajn momentojn pri kultivado de Esperanto travivitajn tie.

Malfeliĉe tiuj du E-nukleoj supre menciitaj ne plu ekzistas.

En la komenco de la 90aj, mi kreis E-departementon en spiritista societo en kiu mi aktivis. Ĝi ne daŭris multe pro tio, ke mi translokiĝis al alia institucio post nelonge.

En 1996 mi partoprenis en la UK en Prago. Superba travivaĵo.

81a Universala Kongreso - Prago 1996
81a Universala Kongreso - Prag…

En la lastaj jaroj mi aktivas ĉe Gaŭĉa Esperanto-Asocio, kiu estis fondita je la komenco de la 80aj jaroj sed nur firmiĝis kiam ĝi ekhavis sian propran spacon. Specialaj kaj unikaj momentoj de diskonigado de E-o pere de GEA okazis dum la unuaj tri Mondaj Sociaj Forumoj okazintaj en Porto Alegre (vidu fotojn en unu el miaj albumoj).

Monda Socia Forumo 2005
Monda Socia Forumo 2005

Unu tasko al mi plej kara estas la kunorganizado de regionaj E-renkontiĝoj, en kiu mi agas ankaŭ kiel preleganto.

Nuntempe mi ne plu instruas E-on en klasoj. Tiukampe mi nur partoprenas kiel lingvokorektanto en la kurso Ana Pana, de Lernu. Estas bela travivaĵo instrui ion pri la lingvo al homoj kiuj loĝas en diversaj regionoj de tiu ĉi kontinenta lando.

Por fini, mi ne forgesu miajn amatajn ĉevaletojn: la E-informilojn kiujn mi redaktis dum tiuj preskaŭ 30 jaroj da esperantismo. Antaŭnelonge mi decidis transformi la lastan en iun blogon, kiuj certe multaj el vi jam konas: www.jes-ja.blogspot.com. Mi ne povas ne mencii kompreneble la subtenon de ĉi tiu paĝaro, kiu al mi tiom da ĝojo donas. Estas bela sperto sendube fariĝi membro de la ipernitia verda familio!



Ankaŭ vizitu:

http://www.radio-vatikana-esperanto.org/


http://www.vortaro-blogo.blogspot.com/



www.gea.ipernity.com (Gaùcha E-Asocio)





04 okt. - Mi registru la forpason ĉidimanĉe de Mercedes Soza, 74jara, la granda sudamerika kantistino de folklora muziko kiu, en la 70aj kaj 80aj famiĝis pro sia repertuaro de protestkanzonoj kontraŭ la militistaj diktaturoj kiuj viktimigis la kontinenton.

'Estingiĝis la plej kara voĉo de la argentinanoj', asertas hodiaŭ la retejo de la taggazeto Clarín, de Bonaero.

Estu paco al ŝi en tiu ĉi transira momento al la spirita dimensio.

www.mercedessosa.com.ar

Published at 14:17 ( 16 comments / 289 visits )
This post is public

September 30, 2009

Intervjuo kun José Antonio Vergara (2a parto)

En ĵusa intervjuo de Renato Corsetti al la Kongresa Kuriero (Bjalistoka UK), li asertis, ke 'verŝajne ni devas moviĝi al asocio senpapera kaj senkotiza, sed agada' kaj donis kiel ekzemplon la asocio kiu subtenis Obama-n dum la lastaj usonaj prezidentaj elektoj, en kiu la membroj ne pagas kotizojn sed eventuale faras mondonacojn por specifaj agoj. Kion vi opinias pri tio?

Vergara - Mi opinias ke ni daŭre devas serĉi vojojn evoluigi niajn strukturojn por faciligi al la homoj partopreni la movadon kaj kontribui al ĝi laŭ la unuopaj lertoj de ĉiu el ni. Humphrey Tonkin prave atentigis pri tio ke eble niaj Esperanto-asocioj kaj aparte UEA devus esti pli kaj pli celoservaj, kaj ne tiom membroservaj kiel ĝis nun ili estis.

Niaj asocioj devas esti niaj kunordigaj organizoj por antaŭenigi Esperanton, kaj ju pli ni faros tion laŭ modeloj efikaj, facile alireblaj, des pli bone. Laŭ mia propra sperto, estas grave ke la homoj povus senti sin anoj de io pli granda, la organiza movado, kaj por tio ne devas esti baroj sed male, la plej faciligaj vojoj eblaj, ĉiam ĝisdataj laŭ la evoluo de la informaj kaj komunikaj teknologioj.

Ankoraŭ estas homoj kiuj kritikas la partoprenon de E-istoj en la agadoj de la Monda Socia Forumo argumentante, ke ĝi ne esta neŭtrala... Kion vi kutime kontraŭ-argumentas al tiaj homoj?

Vergara - Mi konvinkiĝis ke ni nepre devas serĉi malfermajn mensojn por ideo tia, kia estas Esperanto, en tiuj apartaj homaj niĉoj, kie ili troviĝas aŭ kuniĝas. Mi do kredas ke ni devas serĉi la socie engaĝiĝintajn homgrupojn, do la homojn kiuj interesiĝas pri aferoj al kiuj Esperanto estas ligata (ekz. monda paco surbaze de socia justeco, interkultura dialogo kaj reciproka respekto inter la popoloj, rajtoj de lingvaj malplimultoj, ktp).

Nia daŭra, elĉerpa sperto antaŭ la senesperiga indiferenteco de la ĝenerala publiko, kiu ne kapablas kompreni la esencon de nia afero, igas min opinii ke ni serĉu pli fruktodonajn terenojn por Esperanto. Sed tute ne temas pri politikpartia malneŭtraleco.

Mi subtenas kaj mem aktive partoprenas la agadon por Esperanto ĉe la Monda Socia Forumo ĉar mi ĝenerale favoras la principojn de homaj rajtoj kaj altenativa tutmondiĝo, al kiu Esperanto estas kerne kohera.



Ankaŭ vizitu

www.jes-ja.blogspot.com



http://www.vortaro-blogo.blogspot.com/

Published at 18:57 ( 3 comments / 135 visits )
This post is public

September 27, 2009

Intervjuo kun José Antonio Vergara, UEA-estrarano pri faka kaj scienca agado

Jen intervjuo kun José Antonio Vergara, el Puerto Montt, Ĉilio - UEA-estrarano pri faka kaj scienca agado.

Kio vekis vian intereson pri E-o?

Vergara - Mi kreskis kiel infano en la periferio de la mondo, en suda urbo de Ĉilio, sed mi tamen ĉiam interesiĝis pri la mondo, pri la homoj de aliaj landoj, pri la fremdaj lingvoj. Mia familio apartenis al la edukitaj mezklasaj tavoloj (ambaŭ gepatroj estis bazlernejaj instruistoj), do mi havis iom da aliro al kelkaj sciofontoj kiel libroj kaj revuoj. Tial, mi frue eksciis pri Esperanto, kaj opiniis tion bonega ideo.

Poste, kiel junulo, mi hazarde havis la ŝancon trovi la poŝtan adreson de la E-asocio en mia lando kaj lernis per koresponda kurso (tiam, en 1981-1982 ankoraŭ ne ekzistis interreto). Mi estis aktiva en la movado kontraŭ la murdiga diktaturo kiu regis mian landon, kaj por mi Esperanto ĉiam estas (kaj estos) ligata al idealoj de libereco, justeco kaj paco, ne kiel abstraktaj piaĵoj, sed kiel konkretaj alstrebendaj celoj.

Kiuj estas viaj ĉefaj okupoj en la Movado nuntempe?

Vergara - Mi estas membro de la estraro de UEA, kaj okupiĝas pri sufiĉe malfacila tasko, nome la faka kaj scienca agado. Per la vorto 'malfacila' mi celas ke ĝi estas kampo kiu suferas je la samaj problemoj de la ĝenerala Esperanto-movado (do rapida maljuniĝo, marĝeneco, prestiĝomanko de Esperanto, ktp) sed tamen mankas al ĝi la avantaĝoj, nome ke verŝajne la homoj plejparte volas nur pasigi agrablan tempon per Esperanto, trovi kaj renkonti amikojn, turismumi, verki poemojn, ktp. Eĉ estas homoj kiu estas elstaraj fakuloj en siaj respektivaj fakoj, sed neniam miksas tion kun sia esperantisteco, kiu ŝajne estas nur distraĵo kiu troviĝas en la libertempa, kaŝita parto de la vivo...

Kaj tamen estas interesa tradicio de faka apliko kaj laŭfaka grupiĝo en Esperantujo, kiujn mi volas plifortigi, i.a., per esploro de la demando pri la celoj kaj organizomodeloj. Ekzemple mi sukcesis en la lastaj du UK-oj diskutigi la reprezentantojn de fakaj asocioj kaj homojn kiuj interesiĝas pri la problemo, pri tio kiel ĝisdatigi la idean sintenon de la fakaj branĉoj de la movado, por igi ĝin kohera al la novaj ideoj pri lingva demokratio, ktp.

Mi ankaŭ estas kontenta pri la Serio Scienca Penso de UEA kiun mi proponis, ĉar se la angla je enormaj kostoj por neanglalingvanoj fariĝis la deviga internacia lingvo de la scienco, Esperanto povas esti lingvo por mondskale stimuli movadon demokratiigi la sciencon, por plifortigi la sciencan kulturon ĉe la civitanoj de la mondo.



Ankaŭ vizitu

www.jes-ja.blogspot.com





Published at 11:30 ( 8 comments / 158 visits )
This post is public

September 24, 2009

Jen kelkaj spritaĵoj :-)

De pulo al alia:

- Ĉu vi kredas, ke ekzistas vivo en aliaj hundoj?



Instruisto: Kiu estas la rapideco de la lumo?

Lernanto: Mi ne scias, sed matene ĝi alvenas tro rapide.



Paciento: Doktoro, mi suferas pro terura problemo pri memoro! Kion mi devas fari?

Kuracisto: Pagi la konsulton anticipe!



- Mi trovas, ke ni havas vizitanton - fratino diras al alia.

- Kiel vi scias? - demandas la alia.

- Mi ĵus aŭdis panjon ridanta pro spritaĵo de paĉjo.



La junulino plendas ĉe la patrino pro la skeptikeco de la amato:

- Panjo, Johano diras, ke li ne kredas je la infero!

- Edziniĝu al li, mia fileto, kaj mi igos lin ekkredi!



Bv. viziti la novan paĝaron de Gaŭĉa E-Asocio:

www.gea.ipernity.com



Mian novan blogon (portugallingve):

www.bocadopovo2.blogspot.com



http://www.esperanto.web.pt/



http://professoredney.blogspot.com/2009/08/curso-gratis-de-esperanto.html

Published at 16:12 ( 3 comments / 111 visits )
This post is public

September 20, 2009

Granda koincido en la bulgara loterio!

Komence de septembro, en Bulgario, estis lotumitaj dufoje sinsekvantaj la samaj numeroj en la nacia loterio: 04-15-23-24-35-42. Nur okazis ŝanĝo en la ordo de apero de la numeroj. La ŝancoj por ke tiu okazu estas unu en pli ou kvar milionoj! Esploro trovis nenian problemon en la lotumo, kio estas konsiderata nefraŭdebla.



Bv. viziti la novan retejon de Gaŭĉa E-Asocio en Ipernitio:

www.gea.ipernity.com



Published at 16:08 ( 5 comments / 145 visits )
This post is public

September 16, 2009

400 mil hundoj kaj katoj estis mortigitaj...

400 mil hundoj kaj katoj estis mortigitaj de la propraj posedantoj en Londono en la komenco de la 2a Granda Milito. La registaro estis disdoninta maskojn al la enloĝantaro kontraŭ eventualaj gasbomboj sed por la hejmaj bestoj estis nenia protekto. Por eviti al ili iun suferigan morton, miloj da londonanoj kiel eble plej sendolore senvivigis siajn amiketojn. Ironie tia tipo de bomboj neniam estis ĵetitaj.



Noticiário esperantista:

http://www.ipernity.com/blog/113158/184157



Comissão de Educação do Senado aprova projeto de ensino do esperanto nas escolas. O texto terá que ser examinado ainda pela Câmara:

http://revistaepoca.globo.com/Revista/Epoca/0,,EMI93275-15223,00.html

Published at 15:46 ( 3 comments / 167 visits )
This post is public

Published at 00:31 ( 2 comments / 174 visits )
This post is public

September 7, 2009

Virina seksa fantazio

17jarulino: Verdaj okuloj kaj bela.

25jarulino: Verdaj okuloj, bela kaj riĉa.

35jarulino: Verdaj okuloj, riĉa kaj inteligenta.

48jarulino: Iu viro kun hajroj.



Portugallingve: videofilmeto (UNB) pri la ne diskonigata deveno de la Gripo A:

http://www.youtube.com/watch?v=hB14yojw_-M

Published at 20:46 ( 5 comments / 161 visits )
This post is public

September 5, 2009

Fumprohibo, afganaj edzinoj, Paulo Coelho, pola arbo, Alcapone ktp.

En San-Paŭlo,

la plej disvolviĝinta brazila ŝtato, estas prohibite fumi en publikaj fermitaj lokoj ekde la komenco de aŭgusto. Aliaj gravaj urboj en la lando ekaprobas leĝon tiusence.

Expointer 2009
Expointer 2009

La provo

ĝisnune frustrita de Obama krei universalan sansistemon senpagan en Usono (nura industriiĝinta lando en la mondo kiu ne havas ĝin) estas konsiderata de la plej dekstraj sektoroj en la lando kiel unua paŝo al... socialismo!

Nova lo

aprobita en Afganio devigas la edziniĝintajn virinojn subteni seksajn rilatojn kun siaj edzoj almenaŭ unufoje je ĉiu kvar tagoj. Se ŝi rifuzos seksumi kaj li devigos ŝin fari tion, la seksperforto estos pardonita. Se li ne volos plenumi sian 'rajton', li povos opcii restigi ŝin senmanĝe.

Paulo Coelho

(kiu alie al mi tute ne plaĉas) disponigas en sia blogo tri novajn librojn ankoraŭ ne lanĉitajn, kun versioj en la portugala, hispana, angla, franca kaj germana:

http://paulocoelhoblog.com/internet-books/

1.176

brazilaj futballudistoj lasis la landon en 2008 por ekludi en eksterlandaj kluboj.

Kazimierz Polak,

loĝanto de Joslo, Pollando, kritikis decidon de la registaro faligi arbon kiu estis plantita dum la 2a Granda Milito omaĝe al Hitlero. "De kio tiu urbo estis akuzita? Ĝi ne kulpas pro tio, ke ĝi estis plantita omaĝe al la plej granda krimulo en la mondo kaj la plej granda malamiko de Pollando" - asertis Kazimierz.

Radicci

La gaŭĉa (tiu kiu naskiĝis en mia ŝtato) karikaturisto Iotti diskonigas sian fikciulon Radicci, iun italdevenan kamparanon, de nun ankaŭ en la angla kaj itala:

www.radicciuniverse.blogspot.com

www.radicci.it

"Como o Alcapone,

que escapou da punição por todos os seus crimes e foi enquadrado por sonegação de impostos, alguns de nossos corruptos que escaparem por suas falcatruas (o que no Brasil não é difícil), poderiam ser enquadrados, com base nas suas conversas gravadas, por crimes contra o idioma."

(Luis Fernando Verissimo, em crônica recente)



http://vortaro.brazilo.org/vtf/

www.editoralorenz.com/komunikoj.html

http://professoredney.blogspot.com/2009/08/curso-gratis-de-esperanto.html





Published at 13:04 ( 6 comments / 252 visits )
This post is public

August 25, 2009

Niaj E-instancoj bezonas esti reinventitaj

Okaze de la 94a UK en Bjalistoko, la jam tradicia Kongresa Kuriero intervjuis aron da eminentaj figuroj de la Movado proponante al ili razonadon pri la venontaj 50 jaroj de E-o.

Aparte vekis mian atenton la jena komento de Renato Corsetti, unu el la intervjuitoj: "(...) La malnovaj ideoj pri membroj, revuoj kaj simile ne plu funkcias, do verŝajne ni devas moviĝi al asocio senpapera kaj senkotiza, sed 'agada', kiel estas pluraj grandaj asocioj;

ni pensu pri la asocioj kiu en Usono subtenas la ideojn de Obama: ĝi konsistas je retpaĝaro kun membroj kiuj ne pagas kotizon, sed eventuale nur libervole donacas, kaj la donacoj tamen estas petataj regule por specifaj agadoj;

oni scias kiel oni administras la asocion, sed certe la membroj ne sentas ke ili pagas por vivteni la oficejon, tamen (aŭ sekve) ka aferi funkcias.

UEA, kaj niaj landaj asocioj, eble devos atenti similan vojon."

Hmm... mi jam sentis tion, ke mi pagas nur por vivteni asocion, en situacio en kiu sekve ne postrestas mono por disvastigi E-on...

Pensigaj kaj diskuti(e)ndaj ideoj de nia kara Corsetti, kiu kuraĝe diras al ni alivorte, ke la mondo ŝanĝiĝis kaj la nuntempa ordinara formato de niaj esperantaj instancoj kadukiĝis.

Vidu la ekzemplon de la delegitara reto de UEA, kiu en la pasinteco nedubeble ludis gravan rolon en la Movado, kiel ilo por praktika utiligado de la lingvo: ĉu estas spaco por ĝi en la tempo de interreto, kiun la esperantistoj utiligas, multfoje vid-al-vide, por informiĝi diversfake sendepende de asocimembreco al iu ajn institucio?

Se ne paroli pri la eterna krizo de niaj asocioj, pli kaj pli suferantaj la problemon pri malgrandigo aŭ stagneco rilate al la nombro de la asocianoj en epoko alie en kiu la Movado ne plu estas tiel dependa de niaj oficialaj instancoj por ekzisti. Jes ja! Ni jam kreskis sufiĉe por atingi tiun staĝon laŭ movad-disvolviĝo.

Fine, kompreneble mi ne estas ia frenezulo por defendi la ideon, ke la Movado ne plu bezonas strukturiĝi ankaŭ laŭ lokaj, regionaj, (inter) naciaj organizaĵoj. Ili ankoraŭ certe ludos dum nedifinita tempo gravan rolon en la kondukado de pluraj aferoj.

Oni jam diris, ke estus terura okazintaĵo se ni ekzemple, pro iu malĝusta decido, provokus nevole la senigon de UEA. Tio kaŭzus grandan kaj bedaŭrindegan skuon en la Movado!

Sed aliflanke, oni ja bezonas homojn kun novaj kaj pridiskutindaj ideoj, kuraĝaj por eksponi ilin publike, kiel iu Corsetti, por instigi nin ĉiujn al senantaŭjuĝa pripensado cele al la kapabligo de la 'oficiala Movado' por fronti la defiojn de la 21a jarcento, tiamaniere, ke la nepoj nin benos.



2009: 20 jaroj de la morto de Raul Seixas,

la granda rokenrolulo de Brazilo:

http://www.youtube.com/watch?v=U0IXq1x1wcU&feature=related

(Ĉi tie kantanta "Gita-n" ("Bagavadgito-n"), de 1974)

http://www.youtube.com/watch?v=IPzJI8quN5c&feature=related

(Ĉi tie "Eu Nasci há Dez Mil Anos Atrás" ("Mi naskiĝis antaŭ Dek Mil Jaroj")



www.vortaro.brazilo.org/vtf/



Published at 12:00 ( 2 comments / 154 visits )
This post is public

August 20, 2009

Nibiru, la 'altrudiĝanta astro', estos videbla nudokule en 2010

Kio estas Nibiru?

Nibiru estas planedo kiu periode trapasas la Zonledon de Asteroidoj inter Marso kaj Jupitero je ĉiu 3.600 jaroj. La sumeranoj en la Antikveco jam konis ĝin kaj donis al ĝi tiun nomon. Ĝi ankaŭ estas konata kiel Planedo X, Herkolobuso, Altrudiĝinta Astro ktp.

Pri Nibiru tra la Historio (anglalingve):

http://www.youtube.com/watch?v=LcGBM2RzTHo&feature=PlayList&p=74CF32736024745F&index=16

Kia estas Nibiru?

Ĝi apartenas al alia sunsistemo (de tio venas la nomumo 'Altrudiĝinta Astro') kaj havas ruĝecan koloron. Ĝia naturo estas tute primitiva.

Kiam ĝi plej proksimiĝos al la Tero?

En 2012. Jam en 2010 ĝi estos tute nudokule videbla kvazaŭ ĝi estus ia 'dua suno' en la ĉielo. Vidu fotojn pri ĝi en:

http://www.youtube.com/watch?v=blfLTkX3MuE&feature=related

http://www.youtube.com/watch?v=sdeDw6cepfE

(tiu lasta kun portugallingvaj klarigoj)

Kiajn konsekvencojn ni havos pro la preterpaso de Nibiru proksime de la Tero?

Laŭ spirita literaturo, pere de mediumaj kaj kanaligaj mesaĝoj, la pasado de Nibiru provokos grandajn geologiajn malordigojn tra la tuta planedo kio inkluzivos la vertikaligon de la tera akso, okazontaĵo jam de longa tempo antaŭvidita. Estas interese diri, ke tiaj tipoj de sekvaĵoj jam okazis en la pasinteco kiel ekz. dum la malaperigo de la kontinentoj de Mu kaj Atlantido. La Granda Diluvo pri kiu parolas la Biblio estas aludaĵo al tiu efektive historia okazintaĵo.

Ĉu tio signifos la finon de la vivo en la Tero?

Tute ne, sed la plej grava momento en la proceso pri planeda transirado kiun ni jam vivas, biblie konata kiel la Apokalipso. Ni ne estas sola en la Universo. Multaj eksterteraj civilizoj estas helpantaj la Teron en tiu periodo de transirado kaj se estos necese ili kunordigos eventualan evakuadon de la postvivantoj pere de grandaj spacoŝipoj konataj nuntempe kiel NIFOj - neidentigeblaj flugantaj objektoj.

Ĉu la ĉeesto de Nibiru povas esti rilatita kun la tiel nomata 'apartigo inter la lolo kaj la tritiko' pri kio parolas la Apokalipso?

Jes. Al tiu planedo estos ame enkondukitaj grandparte de la spiritoj kiuj dum longa tempo loĝis en la Tero (ĉu enkarniĝintaj aŭ ne) kiuj ne kaptis la oportunon tra la jarmiloj por regeneriĝi el la morala vidpunkto samkiel faris multaj aliaj. Ili estas la krueluloj, la krimuloj, la koruptuloj, la militemuloj ktp, ktp.

Tie ili denove havos la ŝancon, pere de pli malfavoraj kondiĉoj, eklerni la unuajn lecionoj de la Amo kaj Frateco, danke al la valoraj instruoj de la sufero kaj doloro.

Dio nek kondamnas nek punas. Dio ĝustigas.

Kion la Scienco diras pri Nibiru?

Jen kelkaj donitaĵoj:

Artikolo publikigita en The New York Times (1982) de D-ro Thomas Van Flandern, de la Marista Observatorio de Usono sekvanta de oficiala dokumento de NASA rekonas la akceptebleco pri la ekzisto de la samnomata Planedo X.

Gerry Neugebauer, respondeculo pri la aktivado de la Satelito IRAS asertas al The Washington Post (1983) i.a. , ke 'ĉio kion ni povas diri al vi estas tio, ke oni ne scias pri kio ĝi temas'.

D-ro John Anderson, de NASA, en sia libro The Galaxy and the Solar System, ke la teorio pri la ekzisto de Nibiru 'estas iu grava kontribuo por la kompreno pri la mekaniko de la suna sistemo'.

Astronomo Ray T. Reynolds asertis: "Os astronomoj havas tiom da certeco pri la ekzisteco de la deka planedo, ke ili pensas, ke nenio plu restas fari krom bapti ĝin'.

En 2002 D-ro Marjo Melita (Universitado de Londono) kaj D-ro Adrian Brunini (Universitato de La Plata, Argentino) prezentis la hipotezon pri iu kompakta korpo krom Plutono.

Portugallingve:

http://hospedagem.infolink.com.br/nostradamus/nibiru.htm



www.acharge.com.br (karikaturoj el brazilaj taggazetoj)



Noticiário Esperantista (09-15/08):

http://www.ipernity.com/blog/113158/174678



http://historio.esperanto.org.br/







Published at 23:44 ( 13 comments / 390 visits )
This post is public

August 4, 2009

Animais de estimação, biografias ilustres, vírus de computador, Maranhão e Michelle Obama

A de animais de estimação

Olha aí, Karesema: pesquisa recente mostra que Porto Alegre é a capital brasileira com maior número de lares com animais domésticos: 56 %, seguida de Curitiba (55%), São Paulo (43%) e Brasília (42%).

B de 'biografias ilustres'

Todos são iguais perante a lei, mas temos que levar em conta a ilustre (?) biografia das pessoas, até porque, por acaso, trata-se de um serial-killer? Um criminoso de guerra? Um homem-bomba?... Ah, a relativização da crimiminalidade em nome de proveitos políticos! Fico me perguntando como ficam os ensinamentos morais que as famílias minimamente estruturadas e as escolas tentam passar para as novas gerações quando as pessoas detendo altos cargos públicos, usufruindo de seu prestígio e popularidade, fazem declarações que vão de encontro a princípios básicos de convivência social?

B de blogue

"Com visão da arquitetura do texto literário, Saramago eleva o blog a gênero literário de primeira grandeza. Segui-lo é um prazer. Se todos fossem iguais a ele, a blogosfera não teria virado o paraíso dos chatos."

>>> Luís Antônio Giron, em Época

http://caderno.josesaramago.org/

G de gripe suína

Moacyr Scliar, em uma de suas colunas no jornal gaúcho Zero Hora, afirmou que tá rolando nos States um boato segundo o qual o vírus da Gripe A pode infectar computadores e transmitir-se para seus usuários!

L de lei

Lei linguística do menor esforço:

Vossa mercê> vosmecê> vossuncê> vancê> você> ocê> cê > c (internet)

Virgem Maria! > Virgem!> Vige! > Vixe!> Ixe!

M de Maranhão

"Maranhão, só não tem cemitério com o sobrenome da família [Sarney], porque morto não vota" gosta de afirmar um deputado petista de lá. Na cidade de Bom Jardim, o nome da escola pública homenageia Fernanda Sarney, a bisneta de apenas 6 anos...

M de Michelle

Não gostei no novo corte de cabelo, curto, da Michelle. Se alguém gostou, respondam aí em baixo. Algumas mulheres ficam bem melhor de cabelos compridos.

S de senado

Nem na Roma Antiga, que seu saiba, havia a figura do senador 'eleito' por nenhum voto, ou seja, o suplente que assume em lugar do titular, em função do afastamento deste por algum motivo qualquer. No senado brasileiro, temos 18 senadores 'biônicos" do tipo. Excrescências que só uma reforma política séria poderia corrigir, mas quando, pergunto eu, depois de um semestre inteiro perdido em meio a escândalos e lamentáveis desdobramentos que todos nós brasileiros conhecemos? Sem falar, é claro, na ausência de qualquer vontade política para tal. Aliás um cientista social estava explicando outro dia no rádio que no chamado Primeiro Mundo a impunidade é bem menor, porque os lesados em grandes falcatruas são pessoas físicas e não o Estado, como é o nosso caso.



02aŭg2009 - Eis aí uma torcida realmente fiel: o Santa Cruz, de Recife, da série D do Campeonato Nacional, detém atualmente a melhor média de público presente aos estádios incluindo as outras séries do certame!



'Veja' entrevista jovem esperantista:

http://veja.abril.com.br/noticia/variedades/fechado-afinal-serve-esperanto-486585.shtml



http://esperanto-panorama.net/



Podkastoj de Radio Pollando pri la UK en Bjalistoko:

http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml



Cantoras brasileiras cantam Como é Grande o Meu Amor por Você junto com o homenageado Roberto Carlos - 50 anos de carreira:

http://www.youtube.com/watch?v=0bjpDmEliTA&feature=related



Confira!

http://www.ipernity.com/group/gastigantoj



Kongresaj Kurieroj:

http://www.uea.org/kongresoj/uk_2009.html



Published at 14:16 ( 0 comments / 126 visits )
This post is public


← previous 1 2 3 4 5 6 7 8 9 next →

( 150 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of César Dorneles

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...