Dankojn Al Vizitintoj!

Karaj amikoj, Saluton!

Hodiaŭ mi ipernitias jam unumonate. Estas ĝojiga, ke pliol 2500 vizitintoj gastiĝis en mia paĝo. Mi elkore dankas la vizitintojn ĉiujn!

Dum ipernitiado, mi renkontis multe da amikoj konataj kaj nekonataj tutmonde. Tamen iuj el ili ofte donis al mi komentojn kaj plaĉ-subtenojn. Tio grande instigas min. Kiel ĉino, orientulo, mi deziras prezenti al vi plimulton pri rakonto de Ĉinio-antikva lando, kaj prezenti min mem je mia vivo, mia E-agado aŭ mia politika vidpunkto. Sendube troviĝas kelke da malsamoj je opinio kun iuj amikoj. Mi ne estas politikisto, ne kredas ian ismon. Tiel mi esperas ke mi povas diskuti kun vi laŭ objektiva realeco, tamen mi trovis tion iom malfacila, ĉar ni staras nur je sia starpunkto, eĉ insistegas. Tio ĉagrenas min. Fakte mi kaj ŝatas politikon, kaj malŝatas politikon. Mi ĉiam pripensas ke ni estas Esperantisto,do, ni havas saman celon, komunan aferon. Fakto respondis min ne tiel. Ja mi deziras vian komprenon al mi, kaj al Ĉinio. Vidinte la numeron de la vizitintoj, mi ekpensis, ke mi nur esprimas elkore mian dankon kaj saluton al vizitintoj.

Mi bezonas vian subtenon. Mi ne plue ipernitios sen via subteno. Dankojn al vizitintoj al mia paĝo kaj blogo!

Amike via,

Celumio