Morno Ĉe Fermiĝo De La 89-a UK

Kun malĝoja sento de l’ kongresa fino
Kaj disiĝa morno ene de la sino,
Brakumante malkun vort
o kaj larmante,
Ŝ
ajne l’himn’ ankoraŭ kore sonas kante.

Veno ĝoja, sed foriro tre ĉagrena
Estas reapera vido kongres-scena.
Sonĝas mi haltigi tuje tempoiron
Por mildigi bone mian koroŝiron.

Kara rememoro por ni pri Pekino
Ankaŭ amikeco kaj intim’ de ĉino
Restos ĉiam en la kapo pri l’ impreso,
Kiu filmas tra la cerbo eĉ sen ĉeso.

Min memoru bone, jen nu l’ nomoŝildo
Ne forgesu certe min pri l’ rida bildo.
Ĉu ni renkontiĝos post ĝis unu jaro?
Nur dezir' al UK-o estas sen finalo.

Celumio
2004-8-24