Pekina Opero

Pekina Opero ekformiĝis en Pekino, ĉ. la jaro 1840, ekpopulariĝis en la 30-40 jaroj de 20-a jarcento. Nomite: Nacia Opero. Nun ĝi ankoraŭ estas influhava opero de tuta Ĉinio, havas historion kun 200 jaroj. Pekina Opero estas la prezenta arto kun sintezo. Nome: kanti, monologi, prezenti, uŝui kaj danci. Ĝi havas 4 ĉefajn rolojn: Ŝeno—vira rolo kun bela kaj senkolora vizaĝo ,Dano*—virina rolo,Ĵino—vira rolo kun pentrita vizagxo(ankaŭ nome-flora vizaĝo),Ĉoo—vira aŭ virina rolo kun humoro, burlesko aŭ malbela vizaĝo, por prezenti je lojaleco kaj mallojaleco, beleco kaj malbeleco, bono kaj malbono.

Vizaĝa notacio estas speciala notaciforma desegno, pentrita sur aktora vizaĝo per diversaj koloroj en Ĉinaj traduciaj operoj. Uzite en du ĉefaj roloj Ĵino kaj Ĉoo por prezenti rolan mienon kaj karakteron laŭ arta koloro. Vizaĝa notacio estas imageca arta elpenso kun populara metiartaĵo en Qing-dinastio.

Diversaj roloj havas siajn specialajn notaciformojn kaj kolorojn, por distingi rolajn karakterojn, kun arta funkcio de laŭdo kaj mallaŭdo, distingo je bono kaj malbono. Spektanto povas travidi sian koron per tia vizaĝo. Tiel, vizaĝa notacio estas nomita “bildo de animo: de rolo.

Laŭ historia noto, vizaĝa notacio estis evoluinta per danco kun masko kaj kolorita vizaĝo tago post tago.

Vizaĝa notacio de Pekina Opero havas la specialan pozicion en la vizaĝaj notacioj de Ĉinaj operoj.

Vizaĝa notacio de Pekina Opero estas speciala abstrakta kaj troiga arto, brovo pentrita per bildformo de vesperto, hirunda flugilo kaj papilia flugilo ktp. Ankaŭ kun troiga nozo, buŝo kaj mieno.

Vizaĝa notacio de Pekina Opero estas speciala ŝminka metodo kun nacia specialeco. Pro tio, ke ĉiu persono en historio aŭ kun ia tipo havas supozebla notaciformo, oni uzas notacion kiel kanto kaj muzikludo, do, nomite “vizaĝa notacio”. Pri la deveno de vizaĝa notacio, ĝenerala diro estas el masko.

Celumio

2008-6-29

*Dano ne estas el Danlando. Ĝi estas prononcita je la ĉina lingvo.