Ero de sablo


ŝajnas mi sablero.

Migras mi sen celo.

Mare vasta bordo

Estas al mi mordo.

 

 

Ŝajnas mi libera,

Sed senhejm’ sufera

Pikas mian koron.

Aŭdu l’tristan ploron.

 

 

Estas mi malforta

Kaj eĉ mizersorta,

Jen erozi' mara,

Jen skualo knara .

 

 

Ne timetu ĉion.

Akceptu defion.

Penu er’post ero

Kun ja la espero.


Celumio

2004-11-17