L’Unua Neĝo

 

L’unua neĝo

verŝajnas mes’ en vintro

kun briza preĝo.

 

Natura duŝo

min banas per torente

neĝera tuŝo,

 

jen kiu de mi

flirtantas er’ post ero

salute al ĉe vi.

 

Neĝ’sur surtuto

degelas  iomgrade

jam en la tuto. 

 

Herboj sur tero

ankoraŭ brave verdas

fronte al gelo.

 

Akveroj sur el

pinpingloj  gutas larme

sen ĉeso iel.

 

Neĝflokoj ŝutas

en la inspiron. Mia

instinkto mutas.

 

Spiretuflaras

aeron freŝan mi, ke

l’animo klaras.

 

Celumio

2005-01-29