Omaĝe Al La 89-a UK

 

Nia sankta kaj mirinda UK'

Estas la kongreso sen traduk’.

Ni parolas per la lingvo nura.

Ĉiuj ridas kun l’ anim’ plezura.

Jen seniĝas tuje l’ naci-lim’.

Ĉe ni restas riĉe nur estim’.

Kongresanoj gajas de la festo

Kun pasio kaj kun tempa resto.

 

Venas vi de l’hejmo en Azio,

Kaj mi ĝoje el Oceanio;

Li forforen iras de Eŭrop’ .

Flugas de Afrik’ ŝi kun galop’ .

Batas eĉ en Amerik’ la koroj

De la esperantaj gesinjoroj.

Kolektiĝas ni de l’ tuta mond’

Cele por la amikeca fond’.

 

Ni rondiĝas kune per babil’.

Paroligu vin sen krokodil’.

Vi ne timu pro balbuta buŝo,

Komencantoj je la sama tuŝo.

Uk-o rolas kiel famili’

Granda . fratoj estas ĉiuj ni.

Dancu ankaŭ kantu ni ridante.

L'amikeco firmas  ja konstante.

 

La espera lingvo------Esperanto

Ree sonĝas pro l’ Ĉina Banto.

Novan senton ligas l’ antikvuj’.

Urĝas ege puls’ de l’ koro tuj.

Firmamente brilas Verda Stelo.

Glitas mare l’esperplena velo.

Dissemiĝas ĉien la esper’.

Kreskos pli lavange la afer’.

 

*ruĝa korforma plektaĵo simbolanta bonaŭguron.


Verki: Celumio
2004-6-24