Neĝhomo

Sin rulas granda neĝa bul’,
Ĝi estas sia korpo nur.
Sin vestas li per ruĝa ĉap’,
La suno foru de la kap’.
Karoto rolas kiel naz’,
Neĝplenas dike funda baz’.
En lia mano flirtas flag’,
Mensogas buŝo el la frag’.
Varmiĝus tago sub la sun’,
Degelas l’ eta vivo nun.


Celumio
2003-12-17