Pri Mia Kromnomo

Mia kromnomo Celumio ofte agacas geamikojn. Eble ĝia formo estas interesa, kiel de portugaro aŭ hispano, tamen ĝi ja estas nomo de ĉino.


Nun mi disigas la nomon: cel-um-
i-o. Kion mi volas celumi? Je mia viva celo: Sano, Ĝojigo kaj Esperhavo, absolute ne amindajn birdojn per revolvero aŭ musketo. Do, kio estas la nuna mia celo? Sendube estas altigi nivelon de nia lingvo precipe antaŭ la 89-a UK en Pekino.


Ĝia prononco estas tre simila kun mia propra nomo Changlu, ce-lu-mi,iom homofone. Miaj gepatroj, miaj gefratoj, miaj gekolegoj kaj multaj amikoj voke nomas min tiel per mia propra nomo. Ankaŭ al mi plaĉas voko je mia propra nomo. Tio ĉi estas tre familiara kaj intima.Kaj iuj el miaj amikoj de eksterlandoj ofte erare aŭ malfacile prononcis mian propran nomon Changlu laŭ la litera formo eble nekonata, ĉefe ch kaj ang. Tiel mi pensas ke la noma formo devu esti simpla kaj facile prononcita.


Ĉiuj deziras aldoni plenan signifon je nomon. Tamen mi opinias ke ĝi estas nur signo por iu . Mi celumis mian celon, se vi sentas ke ĝi estas elparoli facile, enkapigi tuje(precipe unuavide) kaj formo bona kaj simpla. Ankaŭ mi celumis vin, se vi fariĝis mia amiko.

2003-07-02