[ Pento ]

Volas diri mi al vi Pardonon.
Malgraŭ iam mi korvundis vin.
Ne forgesu ĉiam mian bonon.
Drinkas mi mem per l’amara vin’.
Mi maltrafis jam ja l ‘amvagonon.
Ploras mi nur ene de la sin’.

Volas diri mi al vi Pardonon.
Malgraŭ iam mi korvundis vin.
Faru ne al vi pri mi nekonon.
L'amo por mi estas nun je l’ fin’.
Lasu min elteni l’ koran ŝtonon.
Sole mi suferas de l’ destin’

Celumio
2003-11-06