Al Nia Spacŝipo

Spacŝipo flugis en la spaco,
homaro ĝojas de l’ sukceso.
Restiĝas longe jen sensaco,
Fiero estas je l’ progreso!

Faktiĝos sonĝo dum mil jaroj,
Promenos ni kun Chang-e lune.
Troviĝos ĉie freŝ-omaroj,
Kaj kun Wu Gang ni drinkos kune.

Osmantoj floras ride tie,
Troviĝas tie la rondmontoj.
Leporo gaje kuras ĉie,
Dankege al la fe-rakontoj!

Spacŝipo estas jam ligilo
inter la luno kaj homaro.
La luno estos ja azilo,
Kien vizitos ni sen baro.


Chang-e estas feino en la antikva fe-rakonto de Ĉino, kaj Wu Gang estas feo, kiu vivas en la luno. La fe-rakonto rakontas ke Chang-e alfluge vizitis la lunon,kie Wu Gang regalis ŝin per bonodora alkoholaĵo kaj aliaj bonfrandaĵoj. Kaj fe-leporo vivas en la luno, kaj osmanto vivas tie. Diskonigo de la fe-rakonto estas jam kelkmil jaroj.

Verki: Celumio

2003-10-18