Kun Miozoto

Iru for de mi kun miozoto,
Ne forspongu min de la memoro.
Ŝajnas eĉ ĝi kiel mava foto,
Brilis ankaŭ eĉ se grizkoloro.
Ne perfidu min el via voto,
Se jes, mi larmlavos min de ploro.
Prenu min ja ne por idioto.
Regas vin jen forgesema koro.
Min vi nu deĵetus per l’elfroto,
Tion mi ne timas pro l’ ignoro,
Ĉar jam jesas vi ‘kun miozoto’.

Celumio
2003-11-24