Adiaŭ

Ekruliĝas lante'l vagonaro,
Kiu estas nia ama baro.
Kiso por vi vane restas kaje,
Kiel mi al vi ridetas gaje?

La vagon’ forportas la sopiron,
Nevolonte tenas ni’l korŝiron.
Larmogut’ rulfalas de’ l orbito,
Kuris mi de vido por evito.

Elvidiĝas neplu trajnkonturo,
Mia koro mornas de'l torturo.
Mi atendas urĝe ĝis revido,
Estas suferego post l’ avido.


Celumio
2003-09