NEOLOGISMO - POR KAJ KONTRAŬ

En Esperantujo estas du opinioj pri lanĉo de neologismo. Kompreneble ili duflande povas eldiri siajn kialojn por aŭ kontraŭ.

Vere, mi subtenas la lanĉon de neologismo, ĉar mi ofte renkontas la situacion, ke mi ne povas trovi la precizajn vortojn esprimi ian senton fojfoje, precipe je specialaj naciecaj aferoj. Tiel mi opinias ke ni devu lanĉi la neologismon pri tio. Tamen mi ofte renkontas kontraŭan diron. Kiel vi opinias pri neologismo?

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

NEOLOGISMOJ - POR KAJ KONTRAU

Kolomano Kalocsay~ kaj Gaston Waringhien~

Neologismo estas nomata ĉiu vorto neoficiala, ĝis sia oficialiĝo..Konforme al la libera evoluo de Esperanto, neologismon povas enkonduki ĉiu esperantisto; pri la prospero de la nova vorto decidas la esperantistaro, per ekuzo aŭ per ignoro.

Rilate al la neologismoj kolizias du vidpunktoj inter si kontraŭaj: tiu de la simpleco kaj facileco kaj tiu de riĉeco kaj literatura taŭgeco de la lingvo. La kolizio ŝajnas nerepacigebla, ĉar nek la propagando povas rezigni pri la granda altirforto de la facilo kaj simplo, nek la literaturo pri la esprimforto kaj vortriĉo, sen kiuj vera literaturo, transdonanta ne nur la nudan penson, sed ankaŭ delikatajn nuancojn, metaforajn vort- aplikojn, duonklarajn aludojn, estas kaj restas nur pia revo. La problemo ŝajnas solvebla nur per la apartigo de la "poeziaj vortoj", t.e. vortoj uzataj nur en la arta literaturo. Ĉi tiujn vortojn oni devus klarigi fine de ĉiu libro, en listo. Krome, devus ĉesi la principa antipatio kontraŭ la poezia vortriĉo, per la rekono, ke literaturo kaj intenca vortmalriĉo estas konceptoj kontraŭ- dirantaj unu al la alia.

Zamenhof mem estis tre tolerema kontraŭ neologismoj, Li avertis sole: "ne tro krude, ne tro multe per unu fojo". Ien kelkaj citaĵoj de Ii: "mi havas nenion kontraŭ la enprenado de tiuj vortoj,.."; "neologismoj... nenion ŝanĝante, nek rompante, prezentas por la lingvo nenian danĝeron"; 'Nia lingvo konstante progresas kaj riĉiĝas, kaj tamen, dank' al la reguleco de sia progresado, ĝi neniam ŝangiĝas, neniam perdas la kontinuecon kun la lingvo de tempo pli frua"; "Vi diras, ke la aperado de novaj vortoj faras la lingvon pli malfacile ellernebla. Sed kial? Ili ja tute ne elpuŝas la antaŭajn vortojn kaj ne ŝanĝas en io la ĝisnunajn principojn de la Esperanta vortfarado'.

La principoj, laŭ kiuj la alpreno de novaj vortoj okazas, estas la jenaj:

1. Eviti, ĉe ofte uzataj vortoj, pezajn vortkunmetojn (piedpremi: treti; fal-puŝiĝi: stumbli; malsupreniri: descendi;vizaĝŝmiraĵo: ŝminko ).

2. Distingi nuancojn (fali kaj sinki;jelpi kaj bojl; langvoro kaj laco; sturmi kajataki).

3. Signi ideojn, esprimeblajn nur per pluraj vortoj (novalo: provizore ne kulturata plugtero; statisto: akcesora rolulo;kontempli: longe kaj medite rigardi;baŭmi: stariĝi sur la postaj piedoj).

4. Anstataŭigi, ĉe ofte uzataj vortoj,mal-kunmetojn (stulta: malsprita; kve-reli: malpaci; efemera: maldaŭra; aflikti:malĝojigi; komplekesa: malsimpla; rara:malofta; trista: malgaja; dura: malmola; milda: malsovaĝa).

5. Simpligi pseŭdosufiksajn vortojn (situacio: situi; dekoracio:dekori; federacio: federi).

6. Krome, per la plivastiĝo de Esperanto, oni certe pli kaj pli sentos la neceson de familiaraj vortoj (kaputa: rompiĝinta,ruiniĝinta; fatraso: aĉajaro; trampo: ĉifona malzorgita ulo; paŭti:malkontente silentadi; mungi: nazpurigi}.

En la teknika lingvo, estas utile, ke la ĉefaj nocioj estu esprimitaj per primitivaj vortoj, por kiel eble plej komplete gardi la jam internacian vortotrezoron.

En la komuna lingvo, la demando estas iom alia. ĉar la science precizeco tie ĉi ne estas plu bezonata, oni povas pli larĝe helpi la memoron per uzado de kunmetitaj vortoj; tio estas des pli aprobinda, ke multaj naciaj lingvoj vaste praktikas tiun rimedon.Oni povas do meti la principon, ke ĉiufoje, kiam en du el la ĉefaj eŭropaj lingvoj la koncerna ideo estas esprimata per vortkunmeto,ankaŭ en Esperanto estas eble aŭ oportune provi la saman esprimmanieron.


El Vojaĝo En Esperanto-lando